MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

KOMERCO

Dumvivaj rabatoj

„Ĉu ci kolktas glumarketn?” Tian krude dialektan demandon mi kredis aŭdi lastfoje antaŭ 50 jaroj en nia sola vilaĝa bakejo, fariĝinte membro de la vendoĉeno „Vivo”. Ekzistis tiu por servi al la nove vekiĝintaj deziroj de vilaĝanoj postmilite kaj usonostile pli postulemaj pri veraj aŭ imagataj vivbezonoj.

La sola vendejo ĝi ja ne estis, sed la dua iom postlamis la pretendojn de la klientoj, kaj nur pli poste provis allogi per malavara, tamen tre senmanke pritraktata transdonado de rabataj glumarkoj.

Glumarkoj, lange salive preparitaj al la malhumida konservado en rabatmarka kajero, estis vere aprezataj objektoj de atenta akiro, kvankam en nur eta rilato al la varovaloro. Almenaŭ ni infanoj devis esti tre atentemaj ĉi-teme, ĉar post la kolektado de 100 tiaj paperetoj oni ricevis ian rabaton, malofte rekte monan rekompencon, plej ofte tukon, glason aŭ alian varon por ĉiutaga uzo. Ni mem volonte ĉasis la glumarkojn, kaj la patrinoj indikis tion grava kontribuo al la transvivado de la familio.

Kasistino

Glumarkoj, rabatmarkoj? La nuna kliento ja konas la nociojn, kaj kutime jesas ĉe la kasoj. Sed min, post 50 jaroj reaŭdanta tiujn vortojn, cetere ne en la loka dialekto, sed tra buŝo kaj idiomo de orientgermana kasistino en superbazaro, ili skuis funde.

Fakte mi opiniis venkitaj la modestajn tempojn postmilitajn kun rabatmarka ŝparado kaj postkurado de brokantistoj, kiuj post la transdono de ĉifonoj, metalpecoj kaj paperaĵo konfidenceme rekompencis per trinkglaso, preskaŭ magie eltirita el pajlokesto.

Feliĉe pasis tiuj tempoj, sed kun ili ankaŭ la vivo de la „Vivo”-ĉeno, forglutita de pli potencaj komercfirmaoj.

Klientaltiro

Longe mi bezonis por kompreni, ke ni ja vivas en modernaj tempoj, sed ke tamen la homa naturo ne ŝanĝiĝis. Klientoj kredas je rabatitaj ofertoj kaj multelcentaj gajnoj, vendistoj je klientaltiro kaj kreo de apartaj rilatoj. Do mi devas nun elteni similajn demandojn kaj reagas laŭe:

Mi hontas, sed rabatmarkojn antaŭkristnaske mi kolektis fervore, ĉar la predo estis du altvaloraj glasoj de renoma firmao. Do taŭga donaco por mia edzino, facile akirita. Eĉ duan kajeron mi komencis plenigi, ja ne plu necesas la propra salivo; memgluaj, preskaŭ sterilaj la markoj ja estas.

Sed kiam la kajero estis duone plena, mankis ĉiam ankoraŭ aĉeto de 200 eŭroj, kaj la oferto finiĝis. Pri gajnoj de aŭtoj mi estas pli prudenta. La lotuma feliĉo ĉiam preterlasis min, kaj mi ne volas spekulacii pri la vivoresto.

Fidela

Ankaŭ alian oferton mi ne akceptis. Al la demando, ĉu mi volas Treuepunkte, do fidelecajn poentojn, mi indigne respondis, ke mi ne volas esti fidela al superbazaro, sed al mia edzino, kaj por tio ne nepre bezonas poentojn en ora libro por kompensi tiujn en nigra. Nun la kasistinoj iom ironie rigardas supren al mi, sed lasas la demandon.

Se la vitra donaco ja estis iel inda afero, nun oni volas dorloti min per „kolektokartoj” kun bildoj de Bugs Bunni & Co. (tiel!) kun la slogano „La plene freneza kolektoagado en via XX-bazaro”. Tiun mi memkompreneble malestimas, kaj helpas persisti en tio, ke poenton oni ricevas nur ekde aĉeto per 15 eŭroj.

Mansaketoj

Lasu ni la aliajn proponojn, ekzemple miksajn sistemojn kun aldona pago por tenisludiloj, mansaketoj, poŝtelefonoj ktp, aŭ benzinrabatojn, stelulajn bildojn, muzikdonacon mp3-sisteman, t.n. pagu-poste-allogon, gajnoludojn ktp.

Ĉiu firmao laŭ la propraj strategiistoj rapide lernas de la konkurenco. Aliaflanke la popolo restas la sama kaj volonte akceptas surprizojn kaj ŝajnrabatojn.

Ni esperu, ke tio restas ludo kaj ne vivbezonaĵo kiel antaŭ 50 jaroj. Tamen, ĉu ni ne preferu mondon kun seriozaj prezoj, sen troigoj, kreema allogado, svagaj premioj kaj facile travidebla superruzado?

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07