MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

DORMOESPLORADO

Dormu bone, vivu bone

Pli kaj pli da homoj spertas dormoproblemojn. Tiu temo ricevas multe da atento de sciencistoj.

Johan Verbraeken [johan verbraken] de la universitata malsanulejo en Antverpeno (Belgio) kalkulis, ke 23 % de la belgoj, pli aĝaj ol 50 jarojn, baraktas kun meza ĝis forta dormoproblemo. Hodiaŭ 3,3 % ĉiutage prenas dormopilolon: en 2004 nur 2,9 %.

Ju pli aĝa oni estas, des pli oftas la dormoproblemoj. La kvanto ĉe virinoj estas duoblo de tiu de la viroj. En Valonio (suda Belgio) oni konsumas 38 % pli da dormigiloj ol en Flandrio (norda). Malaltinstruitaj homoj englutas la kvinoblon kompare al altinstruitoj.

Noktohomoj

Ekzistas diversaj homtipoj laŭ la dormobezono. La granda plimulto estas dumtage aktiva. Veraj noktohomoj maloftas. Sed ekzistas matenuloj, kiuj plej efike funkcias en la antaŭtagmeza periodo, kaj vesperuloj. La meza virino estas pli matenula ol viro. Normalas, ke dekkelkjarulo pli longe dormas en la mateno.

Beboj pli longe dormas en periodo de forta kresko. Tiu konstato subtenas la ideon, ke dormo utilas kiel energiŝpara tempo. Por plenkreskuloj ĝia signifo estas pliigi la energirezervon kaj fari riparojn de la korpo, interalie per stimulado de la imunsistemo.

Sed dormo plej gravas por solidigi la memoron kaj la lernoprocesojn. Necesas periodo kun minimumo da impulsoj por fiksi necesaĵojn kaj forigi superfluaĵojn.

Fazo

En normala nokto, oni travivas kvin ciklojn de malprofunda ĝis profunda dormo. La movaj kapabloj fiksiĝas precipe en la profunda dormo; vidaj aspektoj dum la malprofunda fazo.

Pierre Maquet [pjer maké] de la universitato de Lieĝo malkovris, ke jam dumtage specifaj ĉelgrupetoj estas markitaj, kaj dumnokte ili ricevas specialan atenton. Gravas dormi seninterrompe por optimume funkcii.

Kiam oni vekiĝas, la proceso de la memorfiksado devas rekomenciĝi. Tio supozeble klarigas, kial maljunaj personoj perdas la memorkapablon: tio okazas, ĉar ili malpli bone dormas.

Televidiloj

La malkovro de elektraj lampoj estas katastrofo por nia normala biologia ciklo. Pro lumopolucio nun apenaŭ ankoraŭ troveblas kompleta mallumo. Televidiloj kaj komputiloj distordas nian biologian horloĝon.

Konsumo de kafeino kaj alkoholaĵoj malhelpas noktan ripozon, precipe ĉe maljunuloj. Sed plej malsaniga montriĝas la nokta uzo de sociaj komunikiloj: pli kaj pli da homoj kunprenas sian iPad en la liton.

Laboristoj

Ankaŭ la konsekvencoj estas alarmaj. Unu kvinono de la trafikakcidentoj verŝajne ŝuldiĝas al dormomanko. Homoj, kiuj dormas tro malmulte, vivas pli mallonge kaj havas pli da kor- kaj angio-problemoj. Tio validas ankaŭ por noktaj laboristoj. Manko de dormo stimulas malsatosenton kaj do rilatas al la kresko de dikeco en la nuntempa socio.

Pro la graveco de la dormo por bone vivi okazas pli kaj pli da esploroj rilate al dormado. Multaj hipotezoj restas necertaj kaj multaj demandoj nesolvitaj. Sed saĝa homo supozeble ne atendas la sciencistajn raportojn por konscii, kiom gravas bona dormo kaj kio malhelpas ĝin.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07