MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

NARKOTAĴOJ

Kreskanta Interret-minaco

Eksterleĝaj ret-apotekoj vendas malpermesitajn narkotaĵojn per Interreto kaj ĉiam pli celas gejunulojn, alarmas la Internacia Narkotika Kontrol-Konsilio (INKK) en sia raporto pri 2011, kiun oni prezentis en Vieno.

Koncentriĝante pri ret-apotekoj kiel kreskanta minaco, Hamid Ghodse, ĉefo de la konsilio, deklaris, ke sociaj komunikiloj povas grave plifortigi la mondskalan disvastigon de danĝeraj substancoj.

La konsilio, bazita en Vieno, urĝis registarojn fermi la eksterleĝajn ret-apotekojn. Ĝi alvokas ilin konfiski la narkotaĵojn, kiuj estas mendataj en Interreto kaj perpoŝte kontrabandataj.

Fabrikado

La konsilio prezentis nordan Amerikon kiel la plej grandan merkaton de malpermesitaj narkotaĵoj dum 2010, partojn de Eŭropo kiel lokojn de industriskala fabrikado de haŝiŝo kaj kreskantan kultivadon de papavoj en okcidenta Azio.

Ĝi notis altajn nivelojn de malpermesita narkotaĵproduktado, komerco kaj konsumo, kun grandegaj kvantoj produktataj en tri landoj – Usono, Kanado kaj Meksiko.

Ĉirkaŭ 90 % de la kokaino, atinginta Usonon, estis transportata tra Meksiko, en kiu ĉiam pli rigora kontrolo fare de la meksikaj aŭtoritatoj devigas iujn narkotaĵo-kartelojn transigi siajn operaciojn al centra Ameriko.

La raporto indikis, ke Honduro, Kostariko kaj Nikaragvo atingis la statuson de ĉefaj trairo-landoj por la kontrabandaj narkotaĵoj, ĉefe destinitaj por Usono.

Krimgrupoj

Haŝiŝo estis la ĉefa problemo en okcidenta kaj centra Eŭropo, kun plantoj ĉiam pli industriskale kultivataj, ĉefe hejme kaj kun partopreno de organizitaj krimgrupoj, konstatis la organizaĵo.

Eŭropo havas la plej grandan proporcion de mondskala opiaĵo-merkato, kaj en ĝi la konsumo de heroino estas la plej granda narkotaĵo-problemo rilate al morto- kaj malsano-niveloj.

La transporto de kokaino de suda Ameriko tra Afriko al Eŭropo evidentiĝis kiel granda minaco dum la lastaj jaroj, kun ĉiam pli kreskanta veturigo de narkotaĵoj en konteneroj sur ŝipoj kaj per komercaj aviadiloj.

Heroino eniris Eŭropon tra orienta Afriko kaj estas kontrabandata rekte aŭ tra okcidenta Afriko al Eŭropo kaj aliaj regionoj. Pasintjare la aŭtoritatoj en Kenjo kaj Tanzanio faris rekordajn konfiskojn de heroino.

INKK emfazis en sia raporto la konsiderindan kreskon de opioproduktado en okcidenta Azio kaj ĉefe en Afganio.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07