MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

IRLANDO

De kelta tigro al orienta tigro

En pigraj momentoj de senokupiteco mi ofte pensas, ke la irlandanoj eraris, kiam, post sendependiĝo, ili konservis Dublinon kiel ĉefurbon de la respubliko.

Persone mi tre ŝatas Dublinon, sed mi opinias, ke la registaro devus imiti la ekzemplon de la antaŭa brazila prezidanto Juscelino Kubitschek [ĵuselinu kubiĉék], kiu en 1960 movis sian ĉefurbon el Rio-de-Ĵanejro al nova loko (nun nomata Braziljo), en la virga interno de tiu vasta lando.

Flanke, ĉu tiu translokigo sukcesis aŭ malsukcesis, min ne koncernas, ĉar mi naskiĝis en tute alia sud-amerika teritorio kaj delonge loĝas en la verda insulo Irlando.

Marbordo

Dublino tute ne taŭgas kiel administra kaj registara centro. Tiel ĝi fakte funkciis dum la longaj jarcentoj, kiam Irlando estis regata de la angloj. Tamen la fakto, ke ĝi troviĝas sur la okcidenta marbordo, signifas, ke la interno de la lando, kaj precipe la okcidento, neniam povis sufiĉe evolui.

Preskaŭ ĉiuj fervojaj kaj ŝoseaj komunikiloj elradias el Dublino. La fervoja reto, kiu en 1900 kovris la tutan insulon, nun enhavas truojn (kvankam modernigita). Pro tio, por atingi aliajn urbojn, fervojaj pasaĝeroj ofte devas unue vojaĝi al stacidomo en Dublino kaj ŝanĝi al alia fervoja linio aŭ al buso.

Funkciuloj

Plie, ĝis antaŭ nelonge, la tuta registara administrado estis enfokusigita en la ĉefurbo. Tiam la registaro decidis malcentrigi la administradon de publikaj servoj, dividante ĝin inter multaj urboj kaj urbetoj tra la lando.

Pro tio necesis aĉeti parcelojn en la urboj kaj tie konstrui oficejojn kaj hejmojn por la funkciuloj. Tamen la projekto fiaskis. Ĝi kostis grandajn sumojn, sed funkciuloj ne volis forlasi hejmojn, familianojn ktp en Dublino. Rezulte restis multaj novaj oficejoj neokupataj kaj la administrado de la ŝtato ne povis efike funkcii. Laŭŝajne neniu en la registaro proponis novan ĉefurbon en alia loko.

Do, jen mia propono: lasi Dublinon kiel literaturan kaj kulturan ĉefurbon de Irlando, sed krei novan administran ĉefurbon en la interno de la insulo. Tamen kie?

Nova ĉefurbo

Mia respondo: Athlone [atloon’] (gaele: Baile Átha Luain), provinca urbo preskaŭ en la mezo de la irlanda insulo. Nuntempe Athlone ne estas aparte granda aŭ impona. Ĝi havas nur iom pli ol 15 500 loĝantojn, sed ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estas vere belaj kaj interesaj.

Ĝi situas en la regiono Westmeath (gaele Iarmhí) apud la rivero Shannon (gaele: Sionainn), la plej longa rivero en la insuloj brita kaj irlanda. La rivero estas parto de reto akvovoja, kiu inkluzivas kanalojn, kiuj kun iom da konstruado povus ebligi turisman surboatan esploradon de preskaŭ ĉiu parto de la lando.

Proksime troviĝas Clonmacnoise, unu el la plej gravaj monaĥejaj terenoj en Eŭropo. Iomete norde estas la lago Loch Ree [loĥ ri]; sude la eĉ pli bela lago Loch Derg.

La urbo havas teknikan altlernejon, kazernon (do sufiĉe da junaj familioj), radiodissendejojn, antikvan kastelon kaj iom da industrio. Per trajno aŭ buso eblas viziti aliajn lokojn en la irlanda insulo.

Koro

Ĉi-jare estis fine agnoskita la ekonomie strategia valoro de Athlone en la koro de Irlando. La regiona konsilantaro ĵus permesis konstruon de granda komerca centro por antaŭenigi internaciajn rilatojn, precipe kun Ĉinio, kvankam ĝi celos ankaŭ Usonon kaj Eŭropon.

La loĝantoj de Athlone jam nomas la estontan centron „ĉinurbo” pro la nombro de ĉinaj entreprenoj, kiujn oni atendas.

La projekto ricevis aldonan impeton en februaro 2012, kiam la ĉina vicprezidanto Xi Jinping vizitis Irlandon cele al amikaj kaj ekonomiaj ligoj inter la du landoj.

Post la kolapso de la konjunkturo en Irlando (la t.n. kelta tigro), irlandanoj urĝe bezonas profiti de kontakto kun la dua plej grava ekonomio kaj la home plej multnombra nacio en la mondo, nome Ĉinio. Tiel Athlone optimisme rigardas al la „Orienta Tigro”.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07