MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

LERNADO

La slovaka komputile

Sendube la malnova kontinento kaj EU estas mozaiko de malsamaj lingvoj kaj lingvaj kulturoj. Teorie en Eŭropa Unio regas lingva egaleco kaj plurlingveco. Laŭ la Ĉarto pri Fundamentaj Rajtoj de EU (artikolo 21.1) estas malpermesita kia ajn diskriminaciado, inkluzive la lingvan. Tamen la praktiko estas alia: pli kaj pli da kunvenoj okazas nur en la angla aŭ en la franca.

Pliaj oficialaj kaj neoficialaj lingvoj de EU estas flankenŝovitaj kaj ne ĝuas konvenajn kondiĉojn en la eŭropa spaco koncerne instruadon, lernadon, uzadon kaj disvolviĝon. Bedaŭrinde tiu ĉi konstato rilatas ankaŭ al la slovaka lingvo. EU tamen dediĉis en la jaro 2009 grandan atenton al la plurlingva projekto „slovake.eu”, kiun ellaboris la internacia junulara organizaĵo „Edukado@Interreto” („E@I”), fondita en 2005 en la slovaka urbo Partizánske (ĉirkaŭ 150 kilometrojn norde de Bratislavo).

Miksaj paroj

La lernado de fremdaj lingvoj per interreto estas jam populara lernomaniero. Estis do kreita interreta kurso pri la slovaka por ĉiu ajn, kiu volas lerni tiun lingvon: fremduloj, membroj de miksaj paroj, loĝantoj de regionoj ĉelimaj, esploristoj pri la slovaka kaj aliaj slavidaj lingvoj, enmigrintoj, studentoj, turistoj ktp. Avantaĝoj de reta kurso estas la simpleco konatiĝi kun la slovakaj lingvo, historio kaj kulturo, eĉ restante en la propra lando.

slovake.eu estas TTT-ejo, kiu uzas la metodon de la tiel nomata e-lernado. La retpaĝaro, kiu enhavas du diversajn nivelojn (A1 kaj A2 laŭ la komuna eŭropa referenckadro por lingvoj), prezentas gramatikon kaj ortografion de la slovaka, vortaron, lingvajn ludojn, bazajn informojn kaj interesaĵojn pri Slovakio kaj ties lingvo, bibliotekon, sed ankaŭ la eblon interkomuniki kun aliaj uzantoj per tekstaj mesaĝoj.

Hodiaŭ la retejo haveblas en jam 7 lingvaj versioj – angla, esperanta, franca, germana, litova, pola kaj slovaka –, sed oni ja atendas la aldonon de kromaj lingvoj.

Vizitantoj

La statistikoj pri la vizitateco de la retejo dokumentas sukceson de tiu ĉi plurlingva iniciato, kiu ekestis surbaze de la internacia projekto lernu!, kiu ebligas la senpagan lernadon de Esperanto en 33 lingvoj. La paĝaron slovake.eu vizitis pli ol 135 000 vizitantoj el 147 landoj kaj proksimume 20 000 vizitantoj ĉiumonate.

Tiu ĉi noviga projekto estas subtenata de la Eŭropa Komisiono, kadre de la programo KA2. Partneroj de la projekto estas la Lingvoscienca Instituto de Ľudovít Štúr [ludovit ŝtur] de la Slovaka Scienca Akademio, kiu havas multjaran tradicion pretigi sciencajn – kaj por pli vasta publiko taŭgajn – vortarojn, atlasojn kaj publikaĵojn pri diversaj lingvaj esploroj. Aldone kontribuas: la Vilniusa Universitato (Litovio), Varsovia Akademio de Komputilaj Sciencoj kaj Estrado kaj Administrado (Pollando), Ret-ateliero Gaus (Germanio), kaj la neprofita organizaĵo Slovaka Centro en Londono (Britio).

La Eŭropa Komisiono mone subtenis la projekton per 250 000 eŭroj. Ekde novembro 2011 ĝi subtenas, per 364 000 eŭroj, plian projekton de la organizaĵo E@I por la instruado de la germana lingvo, nomata „deutsch.info” www.deutsch.info. Kun pola partnero estas efektivigita ankaŭ plurlingva projekto por la instruado de la hispana lingvo kaj entreprenado en Hispanio sub la titolo Espa2.eu (www.espa2.eu).

Plilarĝigo

En la nuna momento oni preparas la duan etapon de la prislovaka projekto: plilarĝigon de la lingvaj niveloj (B1 kaj B2) kaj aldonon de novaj lingvaj versioj, inter kiuj hungara kaj rusa. Tiu ĉi iniciato plenumas la rekomendojn de 29 neregistaraj civilaj organizaĵoj, inkluzive de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07