MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

RIMARKINDA HOMO

Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro

En la 17a de januaro 2012 forpasis Phil Bosmans, rimarkinda homo, gvidinto de rimarkinda movado, nome Bond zonder Naam (Movado sen Nomo). Phil Bosmans ĝuis grandan admiron precipe en Flandrio, ĉar kun eksterordinara karismo kaj sindediĉo li gvidis movadon, kiu stimulas la socion al „la kulturo de la koro”. Tio tradukiĝis finfine en 20 diversajn iniciatojn por plej diversaj homkategorioj, kiuj riskas esti forgesitaj en la tamen bonfarta socio.

Levilo por la socio

Bosmans naskiĝis en 1922 en simpla kamparana familio. Kiel katolika pastro li tiom agadis, ke li ekmalsanis en 1954 kaj – elĉerpita – dum du jaroj restis ligita al la lito. Kiam li resaniĝis fizike kaj anime, oni proponis al li okupiĝi pri la iniciato Bond zonder Naam. Jam en 1938 pastro De Greef fondis ĝin en Nederlando. Nur en 1950 lanciĝis simila iniciato en Flandrio.

Bosmans sukcesis doni al ĝi rapidegan disvolviĝon. Li ŝajne senpene sukcesis kompreni la zorgojn kaj mizerojn de simplaj homoj, rehavigi al ili esperon, sed samtempe mobilizi la socion por komprenigi, kiujn bezonojn oni ofte neglektas. La plej okulfrapaj iniciatoj estis „Vitaminoj por la koro” kaj „Levilkartoj”. La vitaminoj estis simplaj kortuŝaj babiloj, aŭdeblaj en radioelsendoj kaj per telefonalvokoj. Levilkartoj estas belaspektaj kartoj, kiuj surhavas kernecan sloganon, kiujn oni senpage dissendas kun la peto pendigi ilin en bone videbla loko. Ĉiumonate tiel distribuiĝas ĝis 300 000 kartoj, kiuj estas videblaj en laborejoj, oficejoj kaj vivĉambroj en Flandrio.

Furoro

Sed Bond zonder Naam ankaŭ praktike okupiĝas pri tiuj homoj, kiuj bezonas apartan subtenon. Bosmans surprize trovis rimedojn por malfermi serion da domoj por ekzemple eksprizonuloj, mistraktitaj edzoj kaj edzinoj, eksdrinkuloj, deprimitoj ktp. Tamen Bond zonder Naam ne havas kotizojn kaj ĝis hodiaŭ vivas preskaŭ nur de donacoj, kiuj spontanee envenas pro simpatio ĉe la publiko.

Granda eldonisto proponis eldoni la tekstojn de „Vitaminoj por la koro”. La sukceso superis ĉiujn atendojn. Poste Phil ankoraŭ verkis diversajn librojn, kiuj senescepte furoris. Tiuj libroj tradukiĝis en 26 lingvojn. Kune vendiĝis 10 milionoj da ekzempleroj.

Movado sen Nomo

Bosmans simpatiis kun Esperanto. Kiam en 1980 Jos Kerfs, nova esperantisto, kontaktis lin, li mem proponis fondi la asocion „Movado sen Nomo” kaj finance subtenis ĝian starton. Ĝia ĉefa agado estas la dissendo de levilkartoj. Ankoraŭ nun oni senpage povas mendi kalendaron de la jaro kun kvar trafaj sloganoj. La unua eldonaĵo resumas la esencon de la iniciato: „Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro”.

En 1988 eldoniĝis en Esperanto „Ŝanco por feliĉo”, la plej furora libro de Bosmans. Esperanto tiam estis la dudeka traduklingvo. En 2000 Movado sen Nomo mem eldonis ankaŭ duan libron, nome „Donace al vi”. Ambaŭ verkoj ankoraŭ haveblas.

La lasta fazo

En 1992 Phil Bosmans transdonis la gvidadon de la Movado, sed li ankoraŭ verkis kaj faris multajn prelegojn en- kaj ekster-lande. Li eĉ partoprenis la Universalan Kongreson en Vieno.

En 1993 li havis aŭtoakcidenton. Unu jaron poste lin trafis apopleksio, kiu parte paralizis lin. Sed eĉ tiam li ne ĉesis laŭeble korespondi, prelegi kaj konsildoni. En la 17a de januaro 2012 li forpasis. Tio havis vastan eĥon en la komunikiloj dum tuta semajno.

Bond zonder Naam pluaktivas same vigle kun junaj givdantoj. Ankaŭ Movado sen Nomo daŭrigas la agadon. Okaze de la forpaso de ĝia inspirinto, oni faris belegan bildoserion kun la plej popularaj kaj trafaj sloganoj. Ili videblas ĉe www.movado-sen-nomo.org.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07