MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

NEOLITIKO

Montara morto-mistero

Sciencistoj prezentis novan hipotezon pri la morto de Oetzi – neolitikulo, kiu vivis antaŭ 5000 jaroj kaj kies mumio estis malkovrita en glaciejo en la Alpoj en 1991 (MONATO, 2001/3, p. 14).

Ĝis nun oni kredis, ke Oetzi mortis pro sagotrafo. Tamen temas eble pri monta akcidento. Analizo montris, ke tranĉo sub la dekstra okulo verŝajne kondukis al forta sangofluo. Travivi tian traŭmaton tre malfacilas.

La mumio de la 45-jara viro (alteco, 165 cm; pezo, 50 kg) estis dum la pasintaj 20 jaroj multfoje mezurata, fotata kaj ĉiel esplorata per radiado kaj komputila skanilo.

Arterio

Antaŭ 10 jaroj oni malkovris en la korpo silikan finaĵon kaj supozis, ke sago trafis la maldekstran skapolon kaj faris truon kun diametro ducentimetra. Sciencistoj konkludis, ke la sago difektis subklaviklan arterion, tiel ke post kelkaj minutoj la viktimo mortis. Nenio pli pri la mumio direblos, opiniis fakuloj.

Tamen antaŭ nelonge Wolfgang Recheis kaj Karl-Heinz Künzel, el la Medicina Universitato en Innsbruck, konstatis entranĉon kun malfermo de suturo kaj flaveta kolorigo de okulglobo, kiu povus esti interpretata kiel sangospuro.

Atako

Se la prahistoria homo forpasis ĉe monta akcidento, la trafo per sago, kiu ĝis nun estis supozata kiel mortokaŭzo, eble devenis de pli frua atako. Laŭ ambaŭ sciencistoj la vundo verŝajne okazis pro falo en nefacile irebla tereno sub ekstremaj kondiĉoj en la altmontaro.

La kadavron de la neolitikulo malkovris germana familio en alteco de 3210 m en la regiono de Tisenjoch en la Alpoj ĉe la itala-aŭstra limo. Ekde tiam Oetzi altiras la atenton de esploristoj kaj publiko.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07