MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Montriloj de la tempoj

Ĉu, legonte ĉi tiujn vortojn, vi portas brakhorloĝon? Se jes, mi timas, ke – pardonu la humuraĵon – via horo estas jam pasinta, ke vi ne plu tiktakas laŭ la ritmoj de nunaj tempoj.

Mi klarigu. Antaŭ nelonge mi disdonis ekzameno-paperojn al miaj studentoj. Unu el la pacientoj – ĉu ne, en universitatoj, ni operacias je delikataj, junaj cerboj? – demandas, ĉu horloĝon mi surmurigos, ĉar tiu mankas.

Mi respondas, ke mi horloĝos, vokante ĉiun duonhoron kaj, fine, la lastan kvaronhoron, por ke ili sciu, kiom da tempo restas. Mi ne diras, ke mi tro pigras por paŝi, dum pluva posttagmezo, al alia konstruaĵo, al ekzameno-oficejo, por havigi al mi la mankantan, sed oficialan kaj universitate aprobitan murhorloĝon. Kaj, post la ekzameno, denove sub grizaj ĉieloj, tien revenigi ĝin.

Komenciĝas la ekzameno kaj, preskaŭ tuj poste, la demandoj. Kioma horo estas? Restas kiom da tempo? Kiom da minutoj ni tie jam sidas? Kaj tiel plu, ĝis la fino de la ekzameno.

Tiam, enmanigante al mi la paperojn, mi esprimas miron, ke ili tiom scivolis pri la horo. Sed, venas rapida respondo, ni ne portas brakhorloĝojn.

Ne portas ...? mi balbutas, ĉirkaŭrigardante. Prave: la brakoj, la pojnoj, almenaŭ tiuj al mi videblaj, plejparte nudas, sentiktakilas.

Ne uzas brakhorloĝojn, diras unu paciento. Preferas poŝtelefonojn, informas alia. Kiujn la univo, dum ekzamenoj, ne permesas, atentigas tria.

Do ... ni esploru, mi proponas. Kiom da vi hodiaŭ ne portas brakhorloĝon? Tuj leviĝas manoj, arbareto da: sendube du trionoj de la grupo. Interese. Kaj, amare min memorigante, ke ili ne tiel entuziasmas por respondi al miaj kutimaj, dumkursaj demandoj, mi ekrimarkas, ke la triono ankoraŭ brakhorloĝe fidela konsistas plejparte el inoj.

Ĉu, mi demandas min – ne ilin, ĉar ili volas bierejen eskapi, ekzamenon dissekci, verŝajne ankaŭ min – la brakhorloĝo nun perdas sian tradician rolon kiel horokontrolilo kaj fariĝas nura modo-akcesoraĵo?

Kiom ŝanĝiĝas la tempoj! Mi memoras mian unuan brakhorloĝon. Aĉetis ĝin mia avo, kiam mi eble ok- aŭ naŭ-jaraĝis. Brakhorloĝon akiri markis unu el la mejloŝtonoj survoje al plenkresko: la venonta mejloŝtono, mi kredis, koincidis kun la privilegio porti longan pantalonon. Tiam oni preskaŭ adoltis.

Gravurita en la menso estas la butiko, kie ni aĉetis la brakhorloĝon. Mi preterpasis ĝin ĉiutage, irante lernejen: ofte mi rigardis tra la fenestron kaj vidis la horloĝiston, ulon timigan, kun bizara, nigra tubeto – evidente, mi nun scias, speco de lupeo – kvazaŭ gluita al la okulo.

Aĉetinte la brakhorloĝon, kiun mi elektis – ĝi surhavis, sube, etlitere, fieran anoncon „Westclox: fabrikita en Skotlando”: ĝi apartenis al epoko, kiam britoj produktis ne submarŝipojn kaj ĉasaviadilojn sed utilaĵojn –, mia avo instrukciis al mi, kie kaj kiam ĝin porti (aŭ fakte ne).

Ne surhavu ĝin en la lernejo: vi perdos ĝin. Ne surhavu ĝin en la ĝardeno: vi malpurigos ĝin. Ne surhavu ĝin, ludante: vi difektos ĝin. Ne surhavu ĝin, biciklante: vi ... ktp. Ho, ve.

Sed mi sciis, ke, se mi malobeus, la stranga sinjoro kun la tubeto en la okulo venus kaj min enfermus en unu el siaj mornaj pendolhorloĝoj. Do, timeme, mi kapjesis al mia avo kaj kune ni forlasis la butikon.

Kie, kaj kiam, mi portis la brakhorloĝon, mi ne plu memoras. Sed, pro la avaj admonoj, mi povas imagi, ke ĝi restis plejparte en sia skatolo. Iasence, do, ĝi parenciĝas kun la modaj akcesoraĵoj de miaj pacientinoj.

Do mi ne scias, ĉu, leginte ĉi tiujn vortojn, vi ankoraŭ portas brakhorloĝon. Mi povas nur diri, ke, ilin verkinte, mi ja portas ... kaj daŭre portos ... mian.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17