MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

Ĉu sorto ...

Tute ordinara, verŝajne, eblas nomi mian vivon. Mi mem estas ordinara, mezaĝa, jam preskaŭ 40-jara, viro, nek fama sciencisto, nek politikisto aŭ aktoro. Ankaŭ mia profesio estas ordinara – kuracisto, se esprimi pli ĝuste, kirurgo. Kaj ankaŭ ne eblas nomi min perfekta kirurgo. Ankaŭ ĉi tie mi estas tute ordinara. Tamen, ankaŭ ne malbona, kiel oni diras. Foj-foje mi faras sukcesajn operaciojn, sed la malfacilajn, komplikajn mi dume ne kuraĝas fari, nur asistas.

Persona vivo: nu, ĉi tie eblas diri, ke mi diferencas de la plimulto da aliaj homoj. Mi estas solulo. Antaŭe mi loĝis kun miaj gepatroj, sed jam delonge tiuj estas forpasintaj, kaj mi restis sola. Nek edzinon, nek infanojn mi havas. Verŝajne mi estas normala viro, sed ial mi timas virinojn. Mi timas demandi ilin pri io kaj ricevi negativan respondon.

Eĉ ŝatokupon ian mi ne havas – mi ne estas kolektanto de io, mi ne ŝatas ĉasi aŭ fiŝkapti, kion kutime ŝatas multaj viroj – ĉiam mi kompatas bestojn kaj fiŝojn. La tutan tempon mi pasigas aŭ en hospitalo, kie mi laboras (kaj, kio estas interesa, mi ege ŝatas mian laboron), aŭ hejme, ĉefe legante librojn. Jes, la legado eble estas mia sola ŝatokupo.

***

Mi decidis reveni hejmen perpiede. Ĉefe pro tio, ke mi ŝatas promeni, des pli post longedaŭra, sufiĉe streĉa laboro, kaj krome mi ofte revenas perpiede, ĉar aŭtomobilon mi simple ne havas.

La vojo de la hospitalo al mia hejmo ne estas longa. Mi bezonas nur proksimume 35-40 minutojn por perpiede atingi mian hejmon. Sed ĝi havas ne tiom agrablan pecon – mi devas preteriri ĉiam malzorgatan arbareton, plenan je diversaj rubaĵoj. Mi entute ne povas kompreni homojn, kiuj promenante forĵetas ien ajn diversajn ne bezonatajn ĉifonojn, restaĵojn de iaj manĝetaĵoj, iajn paperojn kaj similajn. Kaj krome, mi ne ŝatas tiun vojpecon, ĉar ĝi ĉiam estis kaj estas en mallumo. Neniaj lumigiloj estas laŭ la vojo. Kaj mi, ne tre bone vidante, precipe en mallumo, devas tiun parton iri „laŭmemore”.

Mi iris trankvile, profunde spirante la aeron kaj sentante la teron refreŝigita post nelongedaŭra pluvo. Eble nenio okazus, se mi ne streĉus kiel ĉiam miajn orelojn. Homoj, kiuj havas ne perfektan vidkapablon, multe pli streĉe tenas sian aŭdkapablon. Kaj preterirante ĝuste tiun vojpecon ne ŝatatan de mi, hazarde mi ekaŭdis ian apenaŭ aŭdeblan ĝemon. Mi multe pli streĉis miajn okulojn kaj ĉe proksimaj arbustoj rande de la vojo mi ekvidis ian grizan makulon. Tio evidentiĝis esti hela vestaĵo de virino, kiu kuŝis senmove. Se ŝi ne estus farinta tiun ĝemon, mi plej verŝajne ne estus rimarkinta ŝin.

Atente, kiel permesis al mi mallumo, mi observis, kio okazis al la virino. Mi ne povis veni al ia konkreta resumo. Estis bezonata rapida medicina helpo. Feliĉe mi ne povas taksi min malforta. Kaj mi prenis la virinon surbraken kaj portis ŝin kiel eble plej rapide en la hospitalon. Feliĉe tiu rea vojo ne estis longa.

Kiel ofte okazas, en koridoroj de la hospitalo mi renkontis neniun. Bone, ke mi mem estis laboranta tie kaj orientiĝis en ĝi. Rapide mi portis la virinon en liberan ĉambron kaj jam tie komencis atente observi kaj esplori, kio okazis. Kiel helpanton mi vokis flegistinon, relative junan, sed spertan kaj silenteman. Al mi ĉiam plaĉis, kiel ŝi laboras.

La observado montris, ke la kompatinda havas ian freŝan batmakulon, pro kiu ŝi mem kaj ŝia vestaĵo estis makulitaj per sango. Evidente ŝi perdis la konscion pro forta bato, ricevita ĉu post falo, ĉu de iu. Laŭ onidiroj en nia urbo kaj ĉefe en nia regiono konstante „agis” iu seks-maniulo. Sed mi kun la flegistino ne trovis spurojn de iaj perfortoj.

***

Pasis tri diurnoj, post kiam la junulino trafis en la hospitalon. Ĉiutage mi vizitadis ŝin, sed ne estis videble iuj tre pozitivaj ŝanĝoj. Ŝi estis same senkonscia. Eble la traŭmatita kapo – post serioza observado sur ĝi estis bone videbla postsekvo de tiu bato – ne permesis al la paciento rapide rekonsciiĝi.

Tamen mi esperis, ke ŝi iom post iom rekonsciiĝos. Ĉe taga lumo, ankaŭ ĉe la elektra estis videbla, kiom ŝi junas kaj belas. Iom pli ol mezalta, blankhara. Ŝia korpo montris, ke sportaj okupoj por ŝi ne estas fremdaj. Ŝi eble estis ia sportistino, sed ne naĝisto – ĉe tiuj plej fortas ŝultroj kaj brakoj ... Kompreneble, mi ne estas specialisto, sed ion en la afero mi tamen komprenas.

Mi ankaŭ provis el policaj fontoj trovi ion pri malaperinta virino. Sed, sensukcese ...

Venis la kvina tago de ŝia ekesto en la hospitalo. Mi denove estis deĵoranta kuracisto. Post kutimaj proceduroj, post vizito al miaj pacientoj, mi portempe eksidis ĉe la lito de nia nekonatino. Mi jam rimarkis, ke al mi plaĉas deĵori ĝuste ĉe ŝia lito.

– Kie mi estas? – hazarde ekaŭdis mi malfortan voĉon de la junulino. Mi ne scias, eble tio estas mia subjektiva opinio, sed la voĉo, malgraŭ tio, ke ĝi estis tre malforta, estis melodia, belega. Almenaŭ ankaŭ ĝi plaĉis al mi, same kiel la junulino mem.

– Vi estas en hospitalo. Ĉu vi memoras, kio al vi okazis? – reeĥis mi.

– Ne. Sed ... kiu mi estas?

– Ĉu vi ne memoras, kio estis antaŭ kelkaj tagoj? Kie vi estis? Kie promenis? Eble vi ien rapidis laŭ la oficaj devoj?

Ŝi denove fermis siajn okulojn. Estis videble, ke tiuj komencaj frazoj por ŝi estis senfortigaj. Mi provis denove veki ŝin:

– Ni bezonas plenigi malsanfolieton. Bonvolu respondi kelkajn demandojn. Kiu vi estas?

Ekregis silento. Post iom da tempo mi ekaŭdis:

– Mi ne memoras, kiu mi estas. Vere, kiu mi estas? Kaj kiel mi ĉi tien trafis?

– Nu, pri la unua demando, mi ne povas ĝin respondi. Kaj pri la dua ... Mi mem portis vin ĉi tien, post kiam mi ekvidis vin malfruvespere proksime al nia hospitalo, kuŝantan senmove kaj senkonscie ... Sed kiel vi trafis al tiu loko ... Ĝuste pro tio ni ŝatus ekscii de vi, kio al vi okazis.

Ŝia forgesemo, amnezio estis tute natura. Foj-foje povas okazi similaĵoj. Tamen, mia sperto postulis pli seriozan rilaton al tiu evento. Iam en kinejo mi spektis, kiel iu murdisto por sin kaŝi de la polico pro iu serioza krimo faris iun ordinaran ŝtelon, esperante kaŝiĝi ĝuste en la lokoj, kie oni lin plej verŝajne ne serĉos ... Ĉu nia nekonatino hazarde ne faris ian krimon kaj nun simple ludas sian rolon kun la amnezio? Bone estas, ke unu el miaj amikoj laboras ĝuste en policejo, kaj mi tute simple povas demandi ĉe li pri tiu konkreta okazintaĵo.

Mia amiko rakontis multajn interesajn faktojn pri krimuloj, kiuj diversmaniere kaŝiĝas de la polico. Krome mi eksciis, kiom da homoj estas simple perditaj en nia lando. Inter tiuj estas kaj junaj infanoj, kaj emeritoj, sed ankaŭ mezaĝaj. Nu mi iel povas kompreni perditajn emeritojn. Estas momentoj, kiam jam aĝa persono, foririnte el la hejmo ekzemple en vendejon, tute forgesas, kie situas lia hejmo. Al mi oni rakontis pri similaj okazaĵoj. Iom mi povas kompreni ankaŭ perdiĝon de etuloj. En la juna aĝo infanoj serĉas aventurojn kaj ankoraŭ ne tre bone memoras la vojon al sia hejmo. Sed mezaĝuloj ...

Nek pri la homoj (junaj virinoj), kiuj sin kaŝas de la polico, nek pri junulinoj, kies malaperon oni anoncis, mia amiko ĉe la policejo povis rakonti. Similaj okazaĵoj ne estis. Kaj la tempo postulis ion pensi plue. Nia nekonatino jam pli-malpli resaniĝis, kaj jam estis tempo liberigi lokon por aliaj pacientoj. Sed kien ŝi iru? Ŝi ja ne memoris, kie ŝi loĝis, eble eĉ en alia urbo ...

Lasi ŝin plu daŭrigi la vivon en ia domo por emeritoj, por maljunuloj, kiuj ne havas parencojn, kiuj ilin prizorgas, mi ne volis. Do, mi decidis, ke ŝi povas ioman tempon post la hospitala periodo pasigi en mia somerdometo. Ĝi ne estis granda – du ĉambretoj kaj kuirejo. Sed la naturo apude ĉarmas. Mi ne tiom ofte vizitadas mian somerdometon por ĝeni la novloĝanton. Iam ankoraŭ miaj gepatroj multe okupiĝis pri ĝi, kaj fakte ili ekkonstruis ĝin kaj zorgis pri la apude kreskantaj fruktarboj. Mi mem estis nur helpanto. Do, estis tute bone loĝigi la junulinon en la dometo, kie ŝi povis esti vera mastrino. Necesis nur produktojn provizi, ĉio cetera tie jam estis.

Mi povis de tempo al tempo vizitadi la pacienton – ja tutegale ŝi restas mia paciento – kaj kontroladi la sanstaton. Mi jam sentis, ke por mi tio estas ne nura laboro, ne nura kroma zorgo pri malsanulo, sed ia plezuro, mi pli kaj pli ligiĝis al ŝi. Pli ofte mi estis pensanta pri ŝi kaj pri niaj rilatoj. Ja tiuj babiladoj inter ni poiomete vastiĝis, ni komencis pli profunde koni unu la alian. Kaj tute ne gravas, ke ŝi fakte ne memoras sian pasintecon – venos tempo, kaj ŝi ĉion povos rememori. Ĉu ne sorto estas, ke tiu okazintaĵo donacis al mi eblon provi ŝanĝi mian fraŭlan vivon, eĉ jam pri tio mi komencis pensi ...

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07