MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Skeptikismo eŭropa kaj polica

Kelkajn tagojn antaŭ kristnasko mi pasigis vesperon ĉe policejo. Nu, finfine, vi krias: skurila redaktoro arestita, monpunita, espereble dum la feriaj tagoj enkarcerigata. Sendube pro krimoj kontraŭ gramatiko, stilo, deco kaj eŭroposkeptikismo.

Eŭroposkeptikismo ...? Nu, jes. Leganto (kredeble nun leginto) plendis – dankon pro la afablaj vortoj – ke „MONATO denove surrajdis la eŭroskeptikismon” (tiel: certe eŭroposkeptiko). Aldonis mia korespondanto: „Ekde la venonta jaro pli bone ke mi elektu por legado pli solidaremajn revuojn”.

Mi respondis, verŝajne vane, ke MONATO, revuo sendependa, ne sekvas apartan politikon. Mi atentigis, ke ĝi spegulas la opiniojn de verkantoj/legantoj, kaj, se ĝia enhavo ne sufiĉe „solidaremas” (?), oni bonvole artikolu por prezenti kontrastan, eventuale solidaran starpunkton.

Tamen malgraŭ tio, ke ekzistas almenaŭ unu leganto/leginto, kiu volas min vidi en kaĝo, ne pro eŭro(po)skeptik(ism)o mi vizitis policejon. Mi ĉeestis pro afero tiam pri grava – almenaŭ aktuala – ol skeptiko.

Temas pri tio, ke ... nu ... frenezulo minacis ekbruligi la loĝejon de mia filino. Memevidente, ne nur la konstruaĵon sed ankaŭ, interne, ŝin. Mi eksciis pri la afero, kiam, hejmen reveninte post antaŭkristnaska butikumado, mia edzino kaj mi trovis telefon-mesaĝon de nia plorema, apenaŭ kohera, forte timigita filino, kiu volis, ke ni tuj revoku.

Tion ni faris kaj konstatis, inter singultoj, ke la edzo – baldaŭ eksedzo – de ŝia plej bona amikino, sciante, ke nia filino dum kelkaj tagoj solos en sia loĝejo, minacis ŝian vivon. Mi tuj enaŭtiĝis kaj ŝoforis 70 km por esti kun ŝi.

Survoje – feliĉe la nokto estis milda kaj la ŝoseo, trans alta erikejo, facile veturebla – mi cerbumis pri la afero. Mi sciis, ke mia filino luis ĉambron ĉe geedza paro, kiun ŝi bone konas jam de la lernejaj jaroj. La paro fakte invitis ŝin enloĝiĝi, kiam hazarde ŝi eklaboris en la urbo, kie la duopo jam instaliĝis.

Baldaŭ, tamen, la edzo komencis drinki, forestadi, kaj fine amikiĝi kun pli juna virino. Lia edzino, perdante esperon pri la geedzeco, forlasis la hejmon kaj luis kun mia filino loĝejon.

La edzo, kolera, kun nova kunulino, kaj ne kapabla akcepti, ke respondecas li pro la kolapso de sia geedzeco, subite kulpigis mian tute senpekan filinon – vivo-rompistinon, kiel li provas kredigi. Audiĝis tiam la minacoj, unue lamaj, eĉ ridindaj, ĝis tamen tiu plej timiga pri bruligo.

Atinginte mian filinon, mi akompanis ŝin al policejo – kaj jen la punkto de tiu ĉi vidpunkto. Ĉar, malgraŭ oftaj raportoj pri misoj kaj mankoj ĉe la polico – organo de subprema ŝtato, korupta, rasisma, nekompetenta ktp – ni trovis nur komprenemon, helpemon kaj altan profesiecon.

Evidente, kiel ĉe iu ajn organizaĵo, ne ĉio perfektas ĉe la polico. Do indas kritiki, kiam necesas; sed same indas laŭdi, kiam oportunas. Kiel nun.

Juna, impone trejnita policanino serioze ekesploris. Komputile ŝi tuj konstatis, ke mia filino ne estas plendemulino, ke la minacanto ne pasintece krimis, ke – per telefonvoko al la (eks)edzino, la amikino de mia filino – tiu antaŭe minacis, sed malpli timige.

Tiam prezentis sin pluraj manieroj procedi. Eblus aresti la ulon, venigi lin al la policejo por pliesplori la aferon. Jam ekzistas kialoj por ekprocesi, aldonis la policanino: la afero sufiĉe gravas. Ĉu tion vi deziras?

Ne. Tion ni ne deziras. Ne pro spirito kristnaska, sed pro tio, ke ni taksas lin mense malstabila, malsana: kuracistan, eventuale psikologian helpon li bezonas, ne polican. Ĉu eblus, ni diris, simple atentigi lin, oficiale, police, ke konduto tia ne permeseblas kaj, se ripetata, tiam li sin trovos en la manoj de la aŭtoritatoj?

Proponite, konsentite. Kelkajn minutojn poste la policanino, kun kolego, forveturis al la hejmo de la minacanto. Mi ne scias, kion ŝi diris, sed mi povas imagi.

Tiel ĉio kontentige solviĝis. Mia filino pli libere spiras, ne plu timante reveni al la loĝejo; la ulo, verŝajne mem timigita pro sursojla policanino, ekde tiam silentas; kaj mi ... mi lernis, ke la polico povas ja rapide, efike, home servi al ordinaraj civitanoj, kaj ke ne ĉiu policano porkas. Pro tio ni estu dankaj.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17