MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

AŬSTRIO

Novtipa ekologia turismo

Antaŭ 25 jaroj la distrikto Güssing en la suda Burgenland1 travivis profundan krizon: malriĉeco, senlaboreco de junuloj, ŝuldoj, malplena kaso de la komunumo, preskaŭa bankroto. Ankaŭ la infrastrukturo mizeris. Mankis fervoja linio kaj aŭtoŝoseo. Ĉiujare ses milionoj da eŭroj estis pagataj por energiimportoj el Rusio kaj Sauda Arabio kaj tiel perdiĝis por la regiono. Tial malgranda grupo da civitanoj evoluigis planon: ni mem produktu la tutan energion, kiun ni bezonas. La reago: laŭta ridado.

Hodiaŭ Güssing estas energie aŭtarcia kaj eĉ eksportas energion. Ridantoj kaj kritikantoj iĝis admirantoj kaj subtenantoj. Varmo, fuelo kaj elektra kurento estas produktataj ĉefe el plantoj kaj biologia rubo rikoltata en la distrikto mem.

Ĉiun jaron 20 000 personoj vizitas Güssing por informiĝi pri la nova energiaŭtarcio. Güssing disponas eĉ propran hotelon por tio. Tiu novspeca ekologia turismo fluigas ĉiujare unu milionon da eŭroj en la distrikton.

Kiel realiĝis tiu ĉi „miraklo”?

Unue komence de la 1990aj jaroj kelkaj homoj decidis ekaktivi. Krome la distrikto Güssing disponas multajn, sed malgrandajn arbarojn, kiujn posedas kamparanoj, kiuj tute ne interesiĝis pri produktado de energio el ligno. Nun ili liveras lignon kaj anstataŭ pago ricevas energion en la formo de varmo, elektro aŭ fuelo.

Simile profitas du pargetfabrikoj. Ili liveras segaĵ-lignopecetojn al biomasa centralo kaj kompense ricevas varmon kaj elektron.

Entute estiĝis 1100 novaj laborlokoj en Güssing. Nur unu fabriko produktanta sunbateriojn pro konkuro el Ĉinio devis fermi siajn pordojn, kaj perdiĝis 100 laborlokoj.

Domojn oni izolis kontraŭ varmoperdo. Ili estas provizataj per varma akvo, kiu fluas rekte el la biomasa centralo. Tial 35 milionoj da eŭroj restas en la distrikto, ĉar ne plu necesas aĉeti nafton eksterlande.

EEE

En la Eŭropa Centro pri Renovigebla Energio EEE2 laboras 14 personoj kaj evoluigas konceptojn por daŭripova energi-provizado el lokaj resursoj. EEE fondis Eko-energi-landon3, kiu kunordigas energi-rilatan agadon. Krome ĝi organizas prelegojn kaj tiaspecan edukadon.

La grandaj energikonzernoj, kiuj liveras nafton kaj tergason per multmilkilometraj duktoj, ne ĝojas pri tiu evoluo. Ili volas plu dependigi la homojn kaj dikti la ĉiam kreskantajn prezojn por fosilia energio. Sed la prezoj por biomasa energio relative stabilas.

Walter KLAG

Jen la plej gravaj energiportantoj:

a) Fosiliaj „fositaj” el la tero:

1. Nafto; elĉerpota jam inter 2040 kaj 2060.
2. Tergaso; elĉerpota inter 2060 kaj 2160.
3. Karbo; elĉerpota post 2200.
4. Nuklea energio; elĉerpota post kelkaj jarcentoj.

b) Renoviĝantaj:

1. Potenciala energio de akvo, transformata en elektran kurenton.
2. Ventenergio.
3. Sunenergio.
4. Tervarmo.

La homaro konsumas jare 500 eksaĵulojn4 da energio.

El rekreskanta biomaso eblas jare produkti pli da energio, ol nun jare produktatas sume el nafto, tergaso, karbo kaj nukleoj!

1. Burgenland estas la plej orienta federacia lando de Aŭstrio.
2. Europäisches Zentrum für erneuerbare Energie (mallonge EEE): www.eee-info.net.
3. Ökoenergieland:www.oekoenergieland.at.
4. La mezurunuo de energio estas ĵulo. Por funkciigi 100-vatan lampon dum 10 sekundoj oni bezonas 1000 ĵulojn. La pezo de 1 kilogramo estas preskaŭ 10 neŭtonoj. Por levi 1 kilogramon 1 metron alten oni bezonas la energion de 10 ĵuloj. Unu eksaĵulo estas 1 triliono da ĵuloj aŭ la 18a potenco de 10 ĵuloj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07