MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

MUZIKO

Geniulo mondcivitana

Naskiĝis en la jaro 1811 en Raiding, oriente de Vieno en la transira zono inter Aŭstrio kaj Hungario, Franz Liszt, kies 200an naskiĝdatrevenon festis pasintjare la muzikemuloj, ĉar li apartenis al la plej brilaj muzikistoj, pianistoj kaj komponistoj de la romantika epoko.

Ambiciaj patro kaj filo

Instigate de la muzikema patro Adam, kiu antaŭ sia deĵorado kiel bienrespondeculo ĉe princo Esterházy ludis en la orkestro de Haydn en Eisenstadt, la knabo rapide progresis piane. Rimarkis lin hungaraj nobeloj, kiuj decidis iom mone subteni lin. La patro siaflanke decidis lasi la profesion kaj la hejmon por disvolvi la muzikan karieron de la filo, laŭ modelo de la Mozartoj. La familio vojaĝis al Vieno, kie Czerny kaj Salieri instruis la junulon. Sed altiris la monduma Parizo, kien la familio translokiĝis. Mortis baldaŭ la streĉiĝinta patro. La junan Liszt, jam elstaran pianiston kaj komencantan komponiston, dorlotis la damoj de la parizaj salonoj, kie li ofte ludis. Li disponis pri alloga figuro kaj konvenaj moroj, krome li tute nove traktis la pianon.

Skandaloj kaj renomo

Dudekkvarjara li enamiĝis al Marie d'Agoult [marí dagú], la edzino de grafo. Li forkondukis ŝin al Svislando, kie ili ekhavis tri infanojn. Kiam malvarmiĝis la rilato, Marie foriris kaj anonime, tamen travideble, per skandalromano persekutis la iaman amaton. Ĉepiane Liszt superis plene siajn konkurenculojn. Li fariĝis vaste konata stelulo, kiu koncertis en la tuta Eŭropo. Ĉie oni entuziasmiĝis pro la magiaj ludo kaj persono, eĉ okazis publikaj histeriatakoj. Jam en 1848 li rezignis pri la vivo de vojaĝanta virtuozo kaj ekprenis la postenon de kortega orkestrestro en la germana Weimar [vajmar], kie li multe komponis kaj skribe verkis.

Kaj tie li ligiĝis al alia virino, princino Carolyne von Sayn-Wittgenstein [karolín fon sajn-vítgenŝtajn], ankaŭ ŝi estis ankoraŭ edzino, kun kiu li neoficialan geedzecon praktikis, esperante ŝian eksedziniĝon permese de la papo kaj propran nupton kun ŝi.

Hungario kaj la mondo

Pro sia naskiĝloko kaj romantika inklino al tiu lando, malgraŭ la plene aŭstrokultura deveno de la familio, Liszt asertis sin hungaro. En Parizo li parolis la francan kaj kondutis france, en Weimar li uzis la germanan, en Romo, kie la papo tamen ne dissolvis la antaŭan geedzecon de la amatino, li devis kompreni la italan lingvon, kaj, ricevinte la subajn pastrajn benojn, li legis la brevieron latine. Sed la lingvon de sia amata Hungario li apenaŭ komprenis, ne parolis, kvankam li ofte por vizitoj kaj pro koncertoj estis en la lando. Li komponis multajn pecojn kun hungarmuzika fono, ekzemple la Hungarajn rapsodiojn kaj la oratorion Sankta Elizabeto. Aparte li ŝatis la muzikon de la ciganoj, kiun li bedaŭrinde tute miskomprenis, taksante ĝin la aŭtenta muziko de la hungaroj. Nur duonjarcenton poste Bartók kaj Kodály malkovris la verajn fonojn en la kamparana popolmuziko. Kaj Liszt devis vivi kun la moka marko „saloncigano”.

Morto kaj signifo

Dividante sian tempon dum la lastaj jaroj inter Weimar, Romo kaj Budapeŝto, li volonte vizitis ankaŭ siajn genepojn en Bayreuth [bajrójt], kie lia filino Cosima loĝis kun sia edzo, Richard Wagner. Tie li mortis en 1886 dum la Wagner-festludoj. La filino kaŝis la morton por ne ĝeni la solenaĵojn.

La personeco de Liszt oscilas inter monduma modemulo, altira amanto, pia subpastro, mecenato, impresa virtuozo, skolestro, sindonema instruanto, zorga patro kaj aliaj roloj. Ankaŭ lia muziko ne havas unuecan karakteron. Sendube la komponisto, inspiranto de la skolo de „muzikaj futuristoj”, verkis grandiozajn pecojn, kreis per siaj modeloj novan traktadon de lia instrumento, popularigis per adaptado nur al la piano la lidojn de Schubert, eĉ superis fine de sia vivo la romantikisman stilon. Sed foje la inventoj estas feblaj aŭ provas konvinki nur per bombastaj sonoj aŭ osteca sobreco. Tamen Liszt estas unika persono, postlasinta multajn pecojn plenvalorajn, kiuj meritas studadon kaj prezentadon ankaŭ nuntempe. Do ne estas nur konvencio pli forte rekonsideri lin okaze de la naskiĝjubileo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17