MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Antikva dramo en moderna vesto ankoraŭ trafas

En bonaspekta malmola bindaĵo, presita sur glacea papero, renkontas nin dramo fare de unu el la ĉefdramistoj de la moderna epoko, reverko de dramo de unu el la ĉefdramistoj antikvagrekaj, Sofoklo. Specialista, emociplena modernigo de klasikaĵo.

Alegorio

Laŭdire, Anouilh verkis sian dramon kiel kaŝan alegorion de la nazi-franca socia situacio en la 1940aj jaroj. Sed en nia propra tempo ĝi konservas sian prezenton de nur tro familiara situacio en multaj partoj de la mondo. Mi suspektas, ke ĉiu el ni povas facile rekoni ĝin.

La temo

Mallonge la temo, laŭ la versio de Anouilh: Edipo, reĝo de Tebo, estis la patro de du filoj, Eteoklo kaj Polinico, kaj du filinoj, Ismena kaj Antigona. Post la pereo de Edipo, liaj du filoj interbatalis por atingi la reĝan postenon, kaj samtempe mortigis unu la alian. La interbatalo estis tiel furioza, ke ambaŭ korpoj dispeciĝis.

Nova reĝo, Kreono, ekpostenis. Li arbitre dekretis, ke Eteoklo estis heroo, kaj Polinico fiperfidulo. Li tial ordonis publikan funebradon pri Eteoklo kaj ties honorigan publikan enterigon. Li ordonis, ke la kadavro de Polinico restu ne-enterigita, malhonorata. Kiu eĉ sugestetus, ke Kreono misdecidis per sia dekreto, tiu tuj estos ekzekutita.

Rilate al la du knabinoj, Kreono alie opinias. Lia propra filo, Hemono, kaj Antigona estas interamantoj. Ili planas geedziĝi, kaj Antigona, kiu nun estas dudekjara, loĝas en la reĝa palaco, estante ĉies dorlotato. La reĝo Kreono plene aprobas la estontan geedziĝon, ĉar ankaŭ li opinias Antigonan tre aminda kaj infane senkulpa.

Sed sekreton gardas Antigona, ĝin konas nur ŝia fratino Ismena: Antigona intencas kaŝe enterigi la kadavron de sia frato Polinico. La tradicio postulas enterigon, por ebligi al la spirito de la mortinto pace resti en la lando de la mortintoj. Sen enterigo, tiu spirito devus vagadi senĉese sur la tero, konstante suferante kaj misagante.

Tamen la reĝo Kreono publike dekretis, ke kiu ajn provus enterigi la kadavron de Polinico, tiu estas tuj ekzekutenda. Li postenigis gardistojn ĉe la kadavro, por certigi, ke neniu eĉ provetos enterigi ĝin.

Antigona kaŝe atendas, ĝis la gardistoj dumpaŭze malatentas. Ŝi ekŝutas iom da tero sur la kadavron kaj tuj forkuras. Ĉagrenas la gardistojn trovi tion. Pro la reĝidina naturo de Antigona, ili timas ŝin mortigi. Do unu el la gardistoj kuras al la reĝo Kreono por informi lin pri tio, kio okazis. Kreono ordonas alkonduki Antigonan.

Private Kreono kaj Antigona diskutas la aferon. Kreono, kiu scias, ke la dekreto estis nur propagandaĵo por glori lin kaj lian pretendon rajti regi, elpensas metodon protekti Antigonan.

Li proponas mortigi la gardistojn, por ke ili ne diskonigu la eventon. Antigona al neniu menciu sian agon. Li ordonos forviŝi la tererojn metitajn sur la kadavron. Tiel la publiko nenion scios pri ŝia ago, kaj la normala vivo povos daŭri. Certe reĝo, kiu estigas la leĝojn, povas estigi esceptojn, ĉu ne?

Krome, Kreono sciigas al Antigona sian propran sekreton: ke li efektive ne certas kiuj el la kadavreroj estas de Eteoklo kaj kiuj de Polinico. Li tute arbitre deklaris, ke certaj kadavreroj estas de Eteoklo, ĉar ja la tuta dekreto estis nur simbolocela. Kaj ja al mortinto mem ne gravas enterigo aŭ neenterigo. Kiu mortis, tiu mortis, la ritoj neniom valoras en la realo.

Antigona rifuzas lian proponon, dukiale. Unue, enterigo senescepte necesas. Due, kaj ĉefe: akceptinte esti reĝo, li devas akcepti, ke ĉiu lia dekreto estas senescepte plenumenda. Kion dekretas reĝo, tion eĉ tiu reĝo mem ne rajtas malobei. Reĝo ne pli rajtas arbitre agi, ol rajtas ĉiu ajn ordinarulo.

Inter Antigona kaj Kreono kverelo ardiĝas. Kreono insistas, ke li ne ekzekutigos Antigonan. Antigona insistas, ke li ne povas ne ekzekutigi ŝin, kion oni propravole akceptis, tion ne licas propravole ne fari.

Senespere Kreono ordonas ekzekuti Antigonan. Kiam ekscias tion Hemono, li suicidas. Ankaŭ Ismena, la fratino de Antigona. Kaj aliaj.

Fine restas nur Kreono, kiu devas mensoge ŝajnigi al la mondo kaj al sia konsilantaro, ke la vivo plu tute normalas. Sian sorton li mem antaŭelektis.

Dramista talento

La kapablo de la dramisto, Jean Anouilh, tiel perfekte enscenigi la tuton – la tuta dramo plene kredigas sin reala – estas indiko de lia dramista talento. Kaj de la malplaĉa fakto, ke la homa karaktero restas konstante senŝanĝa, malgraŭ tio, en kiu epoko oni vivas.

Tion konstatinte, kiel mi povus rifuzi honori la dramon kaj ĝian finfinan ekaperon en nia lingvo?

Donald BROADRIBB
Jean Anouilh: Antigona. El la franca tradukis Roger Imbert. Eld. Grafokom, Đurđevac, Kroatio, 2009. 67 paĝoj, bindita. ISBN 978-953-96975-6-1.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07