MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Etimologia ekskurso

La verko recenzota – la franclingva: Dictionnaire étymologique des noms d'hommes et de dieux, plume de André Cherpillod – ne estas ove freŝa. Ĝi aperis en la jaro 1988. Temas pri ampleksa preskaŭ 500-paĝa libro, malmolkovrila kaj bone bindita. La verko de la aŭtoro liveras al ni la originon de pli ol 4500 nomoj. Kiel kutime, tiu ĉi aŭtoro prezentas ĉiujn fontvortojn en la alfabetoj de la fontlingvoj kaj okaze de la antikva egipta en laŭaj hieroglifoj.

Fronte al tia verko recenzanto staras antaŭ problemego. Kion li faru? Ĉu kontroli ĉiujn eldirojn? Eĉ en ĉiuj alfabetoj? Hieroglife, tute hazarde, la recenzanto fakte kapablus tion, sed ne en multaj aliaj alfabetoj kaj lingvoj uzataj. Aldone la recenzanto ne estas sufiĉa fakulo por ĉiuokaze kontroli la pravecon de la eldiroj. Do kiel agi? Lia solvo estas – statistike specimene.

Kian specimenon konstrui? Evidente, unue kun tiuj nomoj, pri kiuj oni jam scias – aŭ kredas scii – la solvojn. Do kiel komenco oni testu la propran nomon.

Pri skurĝita ostaĝo

Kiel unuan testendaĵon la recenzanto elektis la individuan nomon de sia germana edzino „Gisela”. La vortaro estas tamen, franclingva, do oni serĉu „Gisèle”. Jen la esperantigita rezulto sur paĝo 166:

Gisèle, individua nomo virina.
Ĝerm. Gisila, de gisl, gisal «ostaĝo» (germ. Geissel, neder. gijzelaar, is. gísl, dan. gidsel, norv. gissel, sved. gisslan „ostaĝo”»), aŭ eble de gisil «sago, radio».
It. Gisèlla, ang. Gisela, hung. Gizella.

Unue surprizis: „ĝerm. Gisila”. La plej malnova vario, kiun la recenzanto antaŭe konis, estis „Giesela” kun „ie”. Serĉado en Interreto, tamen, konfirmis la donitan ĝermanan formon. Sed tiam sekvas eraro. Jen ĝi: „germ. Geissel ... ostaĝo”. La vorto „Geissel” (prononcu: gajsl) tute ne estas la germana vorto por „ostaĝo”. Ĝi signifas „skurĝo” kaj devenas de la ĝermana „geisel, geis(i)la”, jen „bastono”. Cetere, ene de Germanio la vorto „Geissel” literumiĝas kiel „Geißel”, do kun „ß” anstataŭ „ss”.

La moderna germana vorto, kiun Cherpillod evidente celis, estas „Geisel” (prononcu: gajzl). Tiu ĉi verdire signifas „ostaĝo”. Parenteze, la ostaĝecon de la nomo Gisela konfirmas pluraj aliaj etimologiaj verkoj.

Kion nun konkludi? Ke en ĉiu alineo de tiu ĉi ampleksa verko troviĝas almenaŭ unu eraro? Cetere, ĉu jen aŭtenta konfuziĝo de la aŭtoro, aŭ ĉu simpla mistajpo?

Pri aŭdinta pagano

Post tiu ĉi ŝoketo, la recenzanto serĉis pri sia propra individua nomo „Simon”. Cetere, „Simon” kaj „Simeon” estas unu sama kaĉo. En la ĉi-rilataj klarigoj ĉio estas en ordo. La aŭtoro sekvis la nomon reen ĝis la hebrea „ŝimon” kun la supozebla signifo „aŭdinta” – do „tiu, kiu aŭdis”. Flanke, la aŭtoro lanĉis la hipotezon, ke ĝi povus esti influita de malnovgreka vorto por „platnazulo” – imago tiom senfine sendigna, ke la recenzanto decidis tuj forgesi ĝin.

Post „Gisela” kaj „Simon” estus logike kontroli la familian nomon „Pejno” – klartekste: „Payne”. Evidente jen angla nomo. Fakte la „pay”-a aŭ iam „pey”-a parto de la nomo rilatas al la „pej” en la esperanta „pejzaĝo” – do lando, tero, kampo. La pravorto estis la latina „paganus”, kiu signifis iam „iu, kiu ne devas servi en armeo” kaj iam „kamparano, provinculo”. Pli poste, en Anglio, „paganus” alprenis la signifon „pagano” kaj oni fakte donis la nomon – cetere tiam individua nomo – nur al malpiaj paganoj kaj ties ne baptotaj beboj.

Jam vidinte „Smith”, la recenzanto esperis ankaŭ pri „Payne”. Bedaŭrinde, la serĉo restis vana. Ankaŭ ĉiuj varioj malĉeestas. Sed jen ne valida kritiko. Temas ja pri franclingva vortaro kaj en Francio la Pejnoj supozeble ne tre abundas.

Pri sola anĝelo kaj virgulino

Do ni serĉu ion specife francan. Individua nomo tre franceska estas „Solange”. La recenzanto ĉiam volis scii la etimologion de tiu ĉi strangaĵo. Ho, ĝi tuj troveblas! Ĝi venas de latina „solemnia”, jen ĉe ni „solena”. Tio kongruas kun aliaj verkoj. Cherpillod donas duan eblan interpreton – nome „seul ange”, do „sola anĝelo”. Bone.

Strange estas eble nur, ke plia nomo por solenaj francinoj – nome „Solène” – ne ĉeestas.

Ek al la hispana nomo „Pilar”. Kial? La recenzanto ĵus spektis filmon, iun Herkul-Puaro-aĵon, kaj jen rolis specifa, parenteze sufiĉe bela, „Pilar”. Laŭ la sciigo de la nun esplorata etimologia vortaro, temas pri konekto al specifa „Virgen del Pilar”, do „Virgulino el Pilaro”, do devene de hispana urbo. Gugla Tero tuj montris, ke la urbo Pilaro vere ekzistas, kaj ke fakte estas eĉ hodiaŭ ankoraŭ almenaŭ unu virgulino tie – nome: „Virgen de Pilar”. Pli diligenta esploro montris, tamen, ke jen nur trudema reklamo pri la nomo de tiea funebrista entrepreno.

Pri strabanta germano kaj pika anglo

Ek al konataj personoj.

Laŭ Cherpillod, la nomo „Schiller” devenas de la germana verbo schillern – „brili, brileti”. Jen tre duba eldiro, ĉar laŭ aliaj fakverkoj la nomo „Schiller” ege ne venas de „schillern”, do „brileti”. La nomo venas de la mezalt-ĝermana verbo: „schilhen” aŭ „schillen” kun la signifo „strabi” kaj pli rekte de la mezalt-ĝermana substantivo „schilher”, jen „strabanto”. Nunepoke la germana verbo por „strabi” estas „schielen”. Fakte, ambaŭ hodiaŭaj vortoj, do kaj „schillern”, kaj „schielen” venas de la sama antikva verbo „schilhen”, kaj tiu havis du signifojn – nome „strabi” kaj „fluoreski”, sed jen alia rakonto.

Nu, Ŝilero estas jam delonge morta, kaj ĉu li dumvive mem sciis, kion lia nomo signifus, tion ni neniam ajn plu ekscios. Sed tute honeste, la „strabanto”-interpreto ŝajnas al la recenzanto esti ege pli verŝajna ol la „fluoreskanto”-interpreto.

Flanke, la recenzanto kontrolis Ŝekspiron, do „Shakespeare” kaj trovis „shake «agiter, secouer»” kaj „spear «lance»” – do „skui lancon”. Laŭ la recenzanto, tio estu „skui ĵetlancon”, do france «secouer javelot». Evidente, ĉu pikite lance, ĉu pikite ĵetlance, oni poste suferos samgrade.

Pri fulmotondroj kaj testudo

Ek al la dioj.

Unue ni testu la malnov-egiptan dion francnome: „Seth”, la dio de fulmotondroj. Esperante la bonulo, bedaŭrinde, – almenaŭ malnov-pive – ne ekzistis, sed pivse, jen li debutas sub la nomo: „Set”, dio de la dezerto kaj malbono. Oni sciu, ke en dezertoj estas fulmotondroj.

La aŭtoro prezentas al ni tri hieroglifaĵojn de lia nomo – cetere perfektajn – kaj du transskribojn laŭ po du varioj. En sia propra neoficiala vario de hieroglifa transskribo, prononcebla por laikoj, li uzas la literon „ĥ”. Oni sciu, ke la recenzanto estas granda amiko de la litero „ĥ” kaj rajdas senkompatan atakon kontraŭ ĉiu, ne volanta amase uzi ĝin. Sed ĉu vere meze de franclingva vortaro? Ekster Esperantujo neniu ajn scias entute ion ajn pri nia sekreta „ĥ”.

Fakte, la aŭtoro atentigas en sia antaŭparolo en la sekcio „Phonétique”, ke li uzos prunte el la esperanta alfabeto la literojn „ŝ” kaj „ĥ” – sed li plene forgesis klarigi ties prononcon. Aliflanke, evidentas, ke egiptologo ne havos problemon pri tio, ĉar li tuj vidos la ĥ-an tiel nomatan placento-signon kaj aldone oficialan transskribmanieron.

Ni prenu duan dion, hinduan dion – ekzemple Kurma.

Trovite! Kaj jen tuj la interpreto de la nomo – „tortue”, do „testudo”. Ĉu prave? Ĉu ne vere „ĥelonio”, nome „martestudo”? Fakte la sanskrita vorto ja signifas „testudo”, kvankam la mitologia rakonto necesigus iuspecan martestudon, kiu draŝas la maron. Sed aliflanke, se kristana dia profeto povis senprobleme marŝi sur akvo, kial hindua dio ne povu same senprobleme subakve testudi?

Kvar steloj

Fine de la verko la aŭtoro aldonas kvazaŭ krompage kelkajn pliajn informojn – ekzemple, interesan kalendaran vortliston. Aparte de tio, la antaŭparolo konsistigas tre interesan legaĵon.

Esplorinte, kiel resumi la tuton? La verko estas kaj tre ampleksa, kaj tre kompleksa. La recenzanto vere nur one kompetentas en la etimologia kampo kaj pro tio kapablis nur postĉasi malgrandan statistikan specimenon kun nur kelkaj hazarde elektitaj eroj. Malgraŭ tio, li dum siaj esploroj iom-post-iom opiniiĝis, ke eble la verko ne estas ĉiam ĉiudetale centelcente fidinda. Sed spite tion, jen verko tre bona kaj tre interesa. Pli precize, temas pri speco de ĉefverko, valora, se ne por la tuta mondo, almenaŭ por Francio kaj nia mondeto. Ĉiu, kiu nur iomete scipovas legi la francan en tia scienca kunteksto, ne havos problemon konsulti tiun ĉi etimologian vortaron. Kaj 4500 nomoj estas vere multaj.

Por paroli „Amazone”, la verko ricevu kvar el kvin eblaj steloj.

PEJNO Simono
André Cherpillod: Dictionnaire étymologique des noms d'hommes et de dieux. Franclingva. Eld. Masson, Parizo, 1988. 497 paĝoj, kudre bindita. ISBN: 2-225-81556-9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07