MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Romanforma aŭtobiografio koŝmariga

En la jaro 2008 FEL eldonis romanon de Stephan Lang, titolitan La talpoĉasisto, pri kiu aperis recenzo en Monato (2008/12, p. 23). Tiu verko estis, efektive, la dua volumo de serio. Ĉi tiu verko La transilvania nupto estas la unua el tiu duopo. Kvankam eblas legi ĉiun el la du verkoj aparte, kiam oni legas ilin enorde, oni multe pli komprenas la detalojn.

Supozeble, kvankam en romana formo, la enhavo estas aŭtobiografio pli-malpli reala. Se enestas fikciaĵoj, temas pri la rekonstruo de konversacioj, lokdetaloj, eble rekonstruo de eventoj, necesaj por la romano, kvankam ne nepre historie realaj. Mi ne povis trovi detalojn pri la aŭtoro, por kontroli tion. Kaj ĉar li mortis en la jaro 2008, ne eblas lin nun kontakti!

Animskua

Unue, mi avertu, ke la romanon legu nur inteste fortaj personoj. Se temus pri televidaĵo, oni antaŭanoncus: ni avertas, ke la ĉi-sekva programo enhavas scenojn, kiuj povus animskui spektantojn. Malfacilegas legi la verkon sen senti tre fortan naŭzon. Sed en ĉiu jarcento naŭzaj eventoj okazis, kaj en la dudeka jarcento ili tiom abundis, ke kelkafoje oni devas multe ignori la realon, por eviti ilian pripensadon.

Ni supozu (mi kredas, ke prave), ke temas pri reala eventaro. La ĉefpersono (tio estas la aŭtoro) de la verko estis hungara rumano dum la komunisma periodo. (Tiutempe, parto de la hungaretna popolo ne-propra-vole estis parto de Rumanio.) La diktaturo de Ceauşescu [ĉaŭŝesku] estis inter la plej fiplenaj de la jarcento, egalrange kun tiuj de Hitler kaj Stalin.

Politika krimo

Lang kulpis pri politika „krimo”, kio tie kaj tiam signifis ian ajn esprimon de vidpunkto ne-Ceauşescu-eska. Kaj pro tio li estis enkarcerigita, en karcerkondiĉoj tipe malhumanaj. Dum sia enkarcera vivo lin rimarkis nederlanda paro turista, kun kiu li sukcesis interŝanĝi kelkajn informetojn. Post sia liberiĝo el la karcero li decidis fuĝi al Nederlando, entrepreno preskaŭ ne imagebla, nek plenumebla. La rumana diktaturo ĉiumetode, per spionoj, subaŭskultado, malpermeso de internaciaj komunikaĵoj, enkarcerigo, torturado kaj pafado celis malebligi ĉian fuĝon el sia teritorio. Tiurilate ili preskaŭ centprocente plenumis sian planon.

Hungario limas Rumanion. Ankaŭ Hungario estis komunisma ŝtato, sed politike intermalfido abundis. Unufoje en la jaro buso kun pasaĝeroj rumanaj turismocele rajtis transiri la limon inter la du landoj por strikte tritaga vizito. Kontraŭ pago miloj da homoj sin proponis por tiu veturo. Nur 30 estis akceptitaj; al la ceteraj la registaro kompreneble ne repagis. Per subaĉeto Lang povis sin kaŝi inter la akceptitoj, tamen sen la necesa stampita permesilo.

Translimen

Tiel enirinte Hungarion, kiel eviti esti reportita en Rumanion per la buso? Li elpensis metodon. Do nun lin serĉas kaj hungaraj kaj rumanaj polico kaj spionoj. Se li iel sukcesos transiri en Jugoslavion, li estos malpli malsekura. Jugoslavio ja per Tito defiis la stalinisman blokon. Tamen la titoa komunismo ne estis komforta por la jugoslavianoj. Ni estas detale informataj pri tio, kiel Lang sukcesis iri el Hungario translimen en Jugoslavion. La gusto de tiuj detaloj povus malstabiligi la stomakojn de la legantoj.

Kiel kontakti la nederlandan amikeman paron? La telefonservo inter la komunismaj landoj estis nestabila kaj neniel privata, kiam temas pri lokaj policospionoj. Nu, jes, per multaj neagrablaj kaj kontraŭleĝaj artifikoj (inkluzive de subaĉetoj fare de la nederlanda paro), li sukcese aviadilas el Jugoslavio al Nederlando. Ĉu do venis fino de liaj suferoj? Ne naive imagu tion. La lastaj 60 paĝoj de la libro plenigos vin, eble netolereble, per naŭzo.

Elstara

Literature, la libro elstaras. Laŭ stilo kaj atentokapto ĝi nekritikeblas. La traduko egale imponas. Fizike, la libro neriproĉeblas. Vere fortika volumo, bona papero, klara presado, laŭdenda elsarko de komposteraroj.

Mi senrezerve rekomendas ĝin. Sed tenu apud vi vomujon.

Donald BROADRIBB
Stephen Lang: La transilvania nupto. Tr. Gerrit Berveling. Eld. VoKo, Zwolle, 2010. 159 paĝoj, kudrita kaj tre fortike gluita. ISBN ne indikita.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07