MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Panorama soro super kontinento

La libro komenciĝas per aborigenoj, kiuj de altaĵo observadas la alvenon de esplorgrupo de fremduloj, kiuj inter la indiĝenoj elvokos timon kaj indignon. La dua „sceno” pentras alian bildon, la triumfan revenon de la ekspedicio al Perto, naskiĝanta ĉefurbo de la frua deknaŭa-jarcenta okcident-aŭstralia setlado.

Ĉiu sceno koncize, sed sufiĉe kontribuas al la granda bildo de la kontrastaj kulturoj el la okuloj kaj imagoj de iliaj protagonistoj. Ĝi tion faras tiel, ke ni estas facile tireblaj en la tiaman vivon en tiu pionira kaj antikva landego.

La blanka protagonisto estas Billy Dixon, naiva, deca 19-jara enmigrinto el Anglio, deziranta riĉiĝi en la nova kolonio. La indiĝena estas Jangabara, fiera kaj kapabla junulo de la tribo Banubi, elpelita pro sia malobservado de seksaj tabuoj. Iliaj vivovojoj interplektiĝas, kaj iuspeca amikeco stariĝas inter ili. Tio eblas ĉefe ĉar Jangabara iel sukcesas post la elpelo iugrade lerneti la anglan (Billy amas literaturon kaj regule legis al li) kaj pro liaj elstaraj ĉevalrajdaj kaj bienistaj kapabloj, tiel ke li pliagrade sukcesas esti akceptata, ol aliaj liaj samrasanoj. Kaj tamen tiu interkultureco iom post iom starigas dilemojn kaj miksitajn sentojn de misaparteno. Tiu kulminas en la mort(ig)o de unu el la protagonistoj signife antaŭ la romanfino – la pereo de la alia prezentas finan kulminan scenon de la romano.

Tensioj

Survoje ni oscilas inter la setlantoj kaj la komunumo de aborigenoj, ĉe kiu ni ekkonas iliajn seksajn, kunvivajn kaj tribajn morojn kaj konstatas, kiel certaj moroj faciligis ilian pereon, antaŭ la superpovaj koloniistaj invadintoj. Ĉe la indiĝenoj bobelas tensioj inter tiuj, kiuj volas akomodiĝi al la limoj kaj ebloj de submetiĝo, kaj tiuj, kiuj konstatas la minacon al ilia kulturo kaj vivado kaj strebas organizi la necesan intertriban kunlaboradon por iel rezisti la blankulojn. Iliaflanke ni vidas spegulbildajn tensiojn inter „agloj”, kiuj vidas la indiĝenojn kiel subigendajn aŭ eliminendajn bremsojn de ekonomia kresko kaj la antaŭenigo de la „civilizita kulturo”, kaj la „kolomboj”, kiuj havas almenaŭ iom pli humanan vidpunkton.

Glata lingvaĵo

Aŭstraliaj specifaĵoj bezonas leksikajn solvojn, „boŝo” por la arbustaro (PIVe defendebla pro „boŝmanoj”, eĉ se el alia kontinento) kaj „nigoj”, kiu supozeble celas redoni la anglan nocion „darkies” kune kun ĉiuj ĝiaj malfavoraj subsignifoj. La legado povos sproni vin larĝigi vian vorttrezoron; por mi „glimi”, „brutalo”, „subtila” aplikata al sablo kaj la geografia signifo de „gorĝo”. La ofta uzado de „oportuno” impresis min anglisme, sed Zamenhof tra PIV iel pravigas ĝin. La lingvaĵo glatas, invitas al plulego kaj enhavas juvelojn: „pluvpezaj nuboj”, „alfaŭki” kaj plio.

Bazo por furora filmo

La romano pentras vastan kanvason kaj potenciale povus fariĝi la bazo por epostipa filmo, simila al la furora Aŭstralio, kiu prilumis postan historian epokon. La verko faras gravan kontribuon al la esperanta literaturo, kovrante historion kaj kulturkolizion el malmulte konata mondparto.

Stefan MACGILL
Trevor Steele: Flugi kun kakatuoj. Eld. FEL, Antverpeno, 2010. 256 paĝoj. Bindita aŭ kiel bitlibro. ISBN 978 90 77066 46 1.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan MacGill el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28