MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Grincantaj genuoj ... kaj ĝentileco

Antaŭ kelkaj semajnoj mi trajnis al renkontiĝo – esperanta – en apuda urbo. Aŭ, pli ĝuste, mi tien vagonis: la „trajno” konsistis el nur unuvagona veturilo (dizelmotoro subplanke inter la boĝioj). Tiel la privatigitaj, do ne plu britŝtataj (sed jes interalie germanŝtataj) naciaj fervojoj provas ŝpari monon, kreskigi profitojn, kaj ĉiel suferigi pasaĝerojn.

Suferigi pasaĝerojn: mi ne troigas. La unuvagona „trajno” plenplenis: estis sabato, familioj kun infanoj vizitis parencojn, virinoj iris butikumi, viroj survojis al futbalmatĉoj. Kiam la vagono – duonhoron malfrue – finfine algraŭlis al mia stacidomo, ne plu vakis sidlokoj. Mi, kun dekoj da aliaj viktimoj, estis devigita stari.

Nu, ĝenerale ne ĝenas stari. Fakte mi preferas stari ol sidi. Kun plezuro mi memoras el miaj studentaj tagoj la t.n. starlokojn en la malantaŭa parto de teatroj, kie eblis kontraŭ malalta prezo paŝi tien kaj reen, spekti la scenejon de diversaj vidpunktoj kaj, kiam venis la paŭzo, ĉiam atingi unua la bierejon.

Tamen nun, ankoraŭ studanto sed ne plu studento, mi, grizbarbulo, atingis aĝon, kiam fojfoje flustras grince la genuoj, ke plaĉos al ili ne plu porti la pezon de tro da biero kaj maltro da ekzerco kaj iom – side – ripozi.

Samtempe ensaltas la cerbon scenoj el la infanaĝo, kiam, kunsidante en aŭtobuso kun mia patrino, mi aŭdis la nepre obeendajn vortojn: „Jen plenkreskulo, sen sidloko. Ekstaru, cedu ... tiu havu vian.”

Sed tia ĝentileco de la 1950aj jaroj ŝajne malaperis. Certe ĝi ne videblis en la plenŝtopita trajneto, en kiu ni, dupieduloj, veturaĉis kun malpli da spaco, malpli da bazaj komfortoj, ol kvarpieduloj protektataj de diversaj bestorajtaj leĝoj.

Kaj do sidlokojn okupis infanoj, dum neniu gepatro proponis, ke ĝia idaro donu sian seĝon al mi, aŭ alia staranto, eĉ ne al sinjorino kun bastono kaj pluraj sakoj kaj pakaĵoj.

Kion fari? Eble mi estus devinta peti, ke infano rezignu pri sia sidloko favore, se ne al mi, do al la kompatinda sinjorino kun la bastono. Sed ne. Pli facile suferi ol, kiel ni britoj diras, „kaŭzi scenon”. Scenon, kiu riskus estigi sakrojn, insultojn; komentojn kiel: „Mi pagis bileton por miaj infanoj. Ili rajtas tie sidi. Se vi dezirus sidlokon, vi entrajniĝus pli frue.” Kaj tiel eĉ pli akre plu.

Cetere, estante brito de difinita aĝo, difinita socia tavolo, mi ne plendas. Mi ne ekscitiĝas. Mi ne emociiĝas. Mi flegmas, aplikante ĉiujn stereotipojn – malvarman sangon, superan lipon rigidan – rilate miajn samlandanojn. Galon verŝis mi, nenia heroo, ne super miajn sidantajn kunveturantojn sed, vidu, jen, kovarde, en la paĝojn de MONATO.

Imagu, do, kiom mi surpriziĝis, kiam la sekvan tagon, reveninte kunpremita kiel enskatoligita sardino, mi legis en dimanĉa ĵurnalo, ke, laŭ enketo entreprenita de iu Fondaĵo Young [jang], ni britoj publike pli ĝentile, pli ĝentlemane, kondutas ol multaj aliaj nacianoj. Krome nia konduto, ŝajne, plurrilate pli bonas ol antaŭ kelkaj jaroj.

Kio? Pa! Mi povas diri nur, ke la Young-enketistoj ne kunveturis kun mi en sardino-vagono, en kiu ĉiuj infanaj aŭ dekkelkjarulaj postaĵoj estas algluitaj al siaj sidlokoj. Kaj, se veras, ke la publika konduto de la britoj ja superas tiun en multaj aliaj landoj, mi ne scias, ĉu mi volas estontece forlasi mian patrujon por esti elmetata al malĝentileco eĉ pli abomeninda ol en Britio.

Tamen eble la raporto, kiun mi legis en la dimanĉa ĵurnalo, estas iom sensacia, iom troigita. Mi prefere fidu miajn okulojn (aŭ mian genuo-grincadon) por konvinkiĝi, malgraŭ la Young-enketo, ke ĝentileco malaperis ja kun vaporlokomotivoj, do antaŭ jardekoj. Klare: ne ĉion oni kredu, kion oni legas en la gazetaro.

Krom, evidente, kion oni legas en MONATO.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17