MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

POLLANDO

Platformo por reformo

La unuan fojon en la nuntempa historio de Pollando okazis, ke la sama politika partio venkis en du sinsekvaj parlamentaj balotoj.

En oktobro la elektantaro konfirmis la ĉefministrecon de Donald Tusk. Lia partio, la modera Civitana Platformo, ricevis la plej multajn voĉojn (39,18 %).

Verŝajne daŭros la registara koalicio kun la agrikulturisma Pola Popola Partio (8,36 %), tamen tio ankoraŭ ne certas. Lige kun la prezidanteco de Pollando en la Konsilio de Eŭropa Unio, Tusk volas krei novan registaron.

Katolikoj

En Pollando estas videbla trankviliĝo. Multaj homoj subtenis Civitanan Platformon por malebligi venkon de la katolika-naciisma partio Juro kaj Justeco (29,89 %). Tiu ĝuas altan subtenon precipe inter homoj maljunaj kaj katolikoj forte kredantaj.

La plej granda ŝoko de tiuj ĉi balotoj estas tamen ŝanĝo ĉe la maldekstra flanko. En la parlamenton neatendite eniris nova partio, la liberala Movado de Palikot (10,02 %). Ĝi estis kreita antaŭ kelkaj monatoj de Janusz Palikot – riĉulo, eksa entreprenisto kaj ĝis la 10a de januaro 2011, kiam li rezignis pri sia parlamenta mandato, deputito reprezentanta Civitanan Platformon.

Alianco

Malgraŭ ekonomie liberala programo, li prezentis sian partion kiel maldekstran movadon, tiamaniere forprenante multe da voĉoj de Alianco de Demokrata Maldekstrularo (8,24 %). Tiel AdDM eniras la parlamenton kun la malplej bona rezulto ekde sia fondiĝo.

Lige kun tio, ke Movado de Palikot fariĝis la tria forto en la pola politiko, oni antaŭvidas sociajn ŝanĝojn en la konservativa Pollando. En ties programo troviĝas i.a. laŭleĝigo de la tiel nomataj malfortaj drogoj, enkonduko de registrita partnereco, ĉesigo de instruado de religio en lernejoj kaj liberaligo de la leĝo pri abortigo.

La unuan fojon en la pola parlamento membros malkaŝa gejo kaj transseksulo, ambaŭ elektitaj per la balotlistoj de Movado.

Paweł FISCHER-KOTOWSKI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paweł Fischer-Kotowski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07