MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

HISPANIO

Ne pagi por ne ŝuldi

Malfacilas por la hispanaj publikaj administracioj pruntepreni monon. Ne temas plu pri la kreditokrizo komenciĝinta en septembro 2008, sed ĉefe pri la rezultoj de la sekva longedaŭra recesio kombine kun la limigoj de la eŭrozonaj aŭtoritatoj, kiuj malpermesas al publikaj administracioj peti novajn bankokreditojn. Rezulte, la publikaj administracioj malfruigas siajn pagojn: kvankam leĝo devigas ilin pagi ne pli malfrue ol post 50 tagoj, mezume tio okazas post 157 tagoj. Estas kaŝaj kreditoj por nedifinita daŭro je la kosto de la liverantoj.

La koncernaj monkvantoj estas enormaj: entute pli ol 50 miliardoj da eŭroj da nepagitaj fakturoj, 5 % de la malneta enlanda produkto. En marto 2009 estis 12,3 miliardoj: kvarobliĝo en iom pli ol du jaroj. Laŭ diversaj entreprenistaj asocioj la pagoprokrastoj sumas je 15 miliardoj por publikaj laboroj, 10 miliardoj por unuopaj entreprenistoj, 5,5 miliardoj por la farmacia sektoro, 4 miliardoj por la rubokolekto, 1 miliardo por purigo-firmaoj ktp.

Malfruoj

Plej malfruas en la pagoj la loka administracio. Laŭ la konstru-entreprenistoj magistratoj averaĝe pagas post 238 tagoj, la aŭtonomaj komunumoj post 155 kaj la centra registaro post 140. Ĝuste la magistratoj frontas la plej grandajn malfacilaĵojn pro leĝa malpermeso akiri pliajn ŝuldojn.

Sed tiuj prokrastoj estas malgrandegaj kompare kun aliaj sektoroj. La farmaciaj laboratorioj mezume enspezas post 432 tagoj. „Ni ĝissate lacas financadi la aŭtonomajn komunumojn”, plendas proparolanto de tiu sektoro, por kiu la ŝuldoj de la administracioj kreskis de 5,2 al 5,45 miliardoj da eŭroj nur inter marto kaj junio.

Tiuj malfruoj tuŝas eĉ normalajn civitanojn, kiuj ankaŭ fariĝas bankoj de siaj regantoj. Ekzemple, kiam katalunaj gepatroj pretigas la petojn por lernejaj stipendioj de siaj gefiloj por la nova kursojaro 2011/2012, kelkaj ankoraŭ ne ricevis la promesitan monon por tiu de 2009/2010!

Strikoj

Kompreneble, entreprenistaj asocioj organizas komunajn agojn por kontraŭstari la senĝenecon de la administracioj. Tiel en aŭgusto 2011 700 apotekoj fermiĝis unu tagon en la regiono Kastilio-Manĉo por postuli al la regiona registaro la pagon de 125 milionoj da eŭroj da kuraciloj.

La respondo de la regiona ministro pri sano estis tranĉa: „La kaso malplenas, mono ne estas. Se vi deziras ricevi la monon, procesu.” Ĉar justico estas eĉ pli malrapida ol la pagoj de la administracio, la apotekistoj minacis per dumonata fermo ekde septembro.

Pago-renverso

Ankaŭ aliaj sektoroj organiziĝas. Ekzemple, en septembro 2010 la koncesiuloj pri purigado de Madrido minacis la urbestron pri nepago de la salajroj de siaj 12 000 laboristoj pro 289-miliona ŝuldo. Fine estiĝis interkonsento sub la formo de angla-hispana modvortaĉo: confirming. Temas pri financa operacio, en kiu banko fruigas la pagon de la ŝuldo, kondiĉe ke la senespera liveranto akceptu pagi la interezojn. Simile komune agis en aŭgusto 2010 la kvin valencilandaj universitatoj. Tiam la regiona registaro jam du monatojn prokrastis la pagojn de po 67 milionoj da eŭroj da salajroj.

Tamen la entreprenoj, kontraste al la administracio, ne povas prokrasti siajn pagojn. Dudeko da malgrandaj entreprenoj liveras kirurgian materialon al hospitaloj de la murcia aŭtonoma komunumo. Ties registaro ŝuldas al ili 800 milionojn da eŭroj ekde 2009. „La situacio estas drama: la bankoj ne donas krediton, kaj ni devas pagi la aldonvaloran imposton, kvankam ni ne enspezas. En septembro pluraj kolegoj fermos”, plendas unu el tiuj entreprenistoj, estro de dek-laborista firmao.

Dramaj konsekvencoj

Plej drama la situacio estas por la malgrandaj entreprenistoj, kiuj havas malpli da financaj kapabloj kaj malpli da forto por premi la administracion. Ĉe-kape elstaras pli ol tri milionoj da unuopulaj entreprenistoj. La magistratoj prokrastas iliajn pagojn dum mezume 296 tagoj. Ekde septembro 2008 pli ol 300 000 unuopuloj devis ĉesi siajn agadojn. „La administracio ruinigas nin. La estonto estas deprima”, ekkriis la prezidanto de la ĉefa asocio de la sektoro.

Hektor ALOS I FONT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hektor Alos i Font el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07