MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

LINGVOSCIENCO

Spaco kaj lingvo ĉu facila afero?

Ĉie en la mondo la homoj, sendepende de kulturo, lingvo kaj aĝo, povas percepti la fenomenon „spaco” laŭ la samaj fizikaj leĝoj (gravas precipe gravito) kaj per la samaj korpaj iloj. Estas tial atendeble, ke en la homaj lingvoj por la esprimo de spacaj rilatoj aperas la samaj aŭ almenaŭ tre similaj kategorioj. Aŭ ĉu ne estas tiel simple?

Longtempa neglekto

Spaco en lingvo unuavide ŝajnas ege facila afero: necesas nur identigi la unuopajn elementojn kaj priskribi ilin laŭ ekzaktaj trajtoj, ekzemple koordinatoj. Kaj longe lingvistoj pro tiu supozo ne esploris speciale la onidire universalajn spacajn konceptojn de lingvoj, sed analizis nur iliajn konkretajn gramatikajn esprimilojn.

Nur kiam la t.n. „kognitiva lingvistiko”1 en la 1980aj jaroj ekstudis grandan nombron da plej diversaj lingvoj, montriĝis, ke tiaj universalaĵoj en strikta senco ne ekzistas, kaj ke la lingvoj eĉ ne tre similas unu al la alia en la esprimo de spaco. Krome, eĉ ene de unu lingvo fizike identaj aranĝoj surprize povas havi neidentan esprimon!

Jen ekzemplo: oni diras, ke fromaĝo kuŝas sub kloŝo, sed se oni anstataŭigas la fromaĝon per fumo, tiu troviĝas en la kloŝo. Kono de la spaca rilato inter la kloŝo kaj ĝia enhavaĵo ne sufiĉas por esprimo de tiu rilato: en ĉi tiu ekzemplo pli gravas, ĉu la kloŝo retenas la enhavaĵon aŭ ĉu ne.

Variaj vidpunktoj

Ni vidas, ke malgraŭ sama reala bazo eblas havi malsaman lingvan rezulton – spaco en lingvo do ŝajnas ege malfacila afero, kiun oni devas studi en ĉiu lingvo denove. Kaj, fakte, la lingvoj povas malsami en preskaŭ ĉiu aspekto, pri kio mi donu nur malmultajn ekzemplojn (aliokaze estiĝus libro, ne artikolo).

Oni povus pensi, ke rilatoj kiel „antaŭ”, „super”, „dekstre” ktp estas universalaj, ĉar ili ja baziĝas sur logika, matematika koordinatsistemo. Sed fakte ekzistas multaj lingvoj, kiuj ne konas la konceptoparon „dekstre-maldekstre”.

Plue, la unuopaj konceptoj povas esti uzataj diversmaniere: kie eŭropanoj diras „ŝi kaŝas sin post la arbo”, parolantoj de la okcident-afrika lingvo haŭsa diras „antaŭ la arbo”, ĉar ili donas al objekto kiel arbo fronton laŭ „tandema” principo, ne laŭ la „spegula”. Kompreneble ja arboj ne de si havas fronton kaj aliajn flankojn, sed la homo devas atribui tiujn al ili2.

Eĉ pli interesa estas la gugujimitira (Guugu Yimithirr), aborigena lingvo en la nord-orienta Aŭstralio, kiu entute ne konas tiajn rilat-indikajn esprimojn, sed nur absolutan orientiĝon laŭ la kompasdirektoj. Parolanto de tiu lingvo do en nia ekzemplo povus diri ekzemple „ŝi kaŝas sin nord-oriente de la arbo”, kaj tute ne gravus, de kie li mem rigardas.

Eksperimentoj montris, ke tiuj t.n. referenckadroj influas eĉ la percepton de la parolantoj. Kutime la sistemoj ekzistas unu apud la alia (eble nur parte); ilia uzo ofte dependas de la situacio.

Troviĝo kaj moviĝo

Ankaŭ ĉe poziciaj verboj oni trovas grandajn diferencojn. Ekzistas lingvoj, kiuj entute ne havas tiajn verbojn aŭ uzas nur la kopulon: „la telero (estas) en la korbo”. La nederlanda uzus la verbon „sidi” en tiu ĉi frazo, kaj la germana – „kuŝi”.

Sed ekzistas ankaŭ lingvoj kiel la celtala (majaa lingvo el centra Ameriko), kiu havas pli ol 100 poziciajn verbojn. Por kio ĝi bezonas tiom? Ĝi simple esprimas per ili la rilatojn, kiujn ni nomas per prepozicioj, kaj pro tio havas nur unu prepozicion. Dum en Esperanto oni kutime diras „la telero estas en la korbo”, en la celtala oni esprimus la frazon pli-malpli per „la telero enas je la korbo”!

Tio denove montras, ke eblas esprimi la saman aferon per malsamaj rimedoj: aliaj lingvoj ekzemple uzas nek verbojn, nek prepoziciojn, sed lokajn kazojn – la kaŭkaza lingvo tabasarana havas eĉ 40 da ili. Se prispacaj informoj povas aperi en plej diversaj lokoj en la frazoj, tiam oni kompreneble povas ilin esprimi kun pli aŭ malpli granda ekspliciteco.

Jen ekzemplo: la frazo „li iras en la domon” en la hitita, hindeŭropa lingvo parolita en Anatolio en la dua jarmilo a.K., fariĝus „n(u)=as=an anda parna payizzi”, kie la moviĝo estas esprimita eĉ kvinfoje (interalie per vortordo). Sed jam tri jarcentojn poste ankaŭ en la hitita la frazo estus „n(u)=as parni anda paizzi”, kie nur la verbo plu montras moviĝon, dum la aliaj esprimiloj kaj la vortordo neŭtraliĝis tiurilate.

Ne senesperige

Aspektas do, kvazaŭ la plej dika kaj multĉapitra gramatiko estus tiu de spaco, dum ekzemple por la esprimo de tempo oni povas fari ĝeneraligojn, kiuj validas en ĉiuj lingvoj. Sed tiel senesperige ne estas, kiel montris aliaj esploroj. Evidentiĝis, ke la formado de lingvaj kategorioj havas komunan bazon, nome la percepteblan realon.

Komparante, kiel diversaj lingvoj esprimas 11 tre bazajn aranĝojn, kiel ekzemple (1) „taso sur tablo”, (2) „muŝo sur fenestro” aŭ (3) „pomo en pelvo”, la lingvistoj trovis ja ĉian penseblan variadon. Ekzemple en la hispana ekzistas por tio nur unu prepozicio („en”), en la pola, kiel en Esperanto, du („na” = „sur” kaj „w” = „en”), kaj la germana havas tri prepoziciojn („auf” por 1, „an” por 2 kaj „in” por 3). Oni trovas tiom da malsamaj grupigoj en la lingvoj, ĉar oni povas koncepti la aranĝojn laŭ diversaj kriterioj (fiksa aŭ malfiksa kontakto, vertikala aŭ horizontala aranĝo ktp). Sed ili ja havas universalan bazon: la homan percepton.

Do ja ekzistas universalaĵoj, sed ili ne preskribas, kiel ekzakte oni ion esprimu; ili nur donas kriteriojn, laŭ kiuj oni povas kategoriigi spacajn aranĝojn. Tio estas grava eltrovo, ĝi montras, ke kvankam la lingva esprimo de spaco ne estas unueca, ĝi tamen ne estas hazarda, sed sekvas kognitivajn principojn. Intertempe oni trovis kelkajn tiajn universalaĵojn. Por ĉiuj validas, ke oni ne povas antaŭvidi la konkretajn kategoriojn, sed ja povas kompreni la principojn, sur kiuj ili baziĝas.

Jam tiu tre mallonga ekskurso tra la bunta mondo de lingva esprimo de spaco montris, ke ne ekzistas kategorio en la lingvo, kie prispaca informo ne povas aperi. Tio respondas ankaŭ la demandon, kiu okupis lingvistojn delonge: kial ekzistas gramatika kategorio por tempo en multege da lingvoj, sed nenio tia por spaco, kvankam ĉi-lasta estas tiom grava? Ĉar por spaco unu kategorio ne estas sufiĉa: ĝi troviĝas simple ĉie, kiel la reala spaco, kiu ĉirkaŭas nin.

Do, ĉu spaco kaj lingvo estas facila aŭ malfacila afero? La vero, kiel ofte, troviĝas intere kaj dependas de la vidpunkto. Temas pri kompleksa fenomeno, sed samtempe la universalaĵoj montras, ke lingvoj ja povas ege diferenci, sed ne kapricas, do estas iom antaŭvideblaj – spaco en lingvo do, finfine, ŝajnas ege interesa afero.

Kirilo BROSCH
Pri la aŭtoro: Cyril Brosch studis hindeŭropan lingvosciencon, orientalismon kaj interlingvistikon. En 2011 li finis doktorigan disertacion pri la esprimo de spaco en la hitita lingvo.
1. La bazo de tiu branĉo de lingvoscienco estas la hipotezo, ke la percepto (latine „cognitio”) esence influas kaj direktas la homajn lingvojn.
2. En la japana, parenteze, oni ĉi-situacie ne povas uzi la vortojn „(mal)antaŭ”, sed devas diri „je la alia flanko”.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kirilo Brosch el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17