MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

DANIO

Senrajtulaj sanrajtoj

En Danio, okaze de sanproblemoj, civitanoj kontaktas la kuraciston kaj ricevas helpon. Ili ne timas kromproblemojn, ĉar Danio estas ja riĉa lando.

Laŭ la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: „Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.”

Tamen en Danio loĝas 1000-5000 senrajtaj enmigrintoj. Okaze de malsaniĝo aŭ bezono de antaŭzorga helpo ili ofte ne kontaktas kuracistojn, timante ekstradicion.

Ruĝa Kruco

Pro tio lastatempe Ruĝa Kruco, Kuracista Asocio kaj Dana Rifuĝa Helpo malfermis sanprizorgejon por senrajtaj enmigrantoj.

Klarigis la prezidantino de Ruĝa Kruco, Susanne Larsen: „Ni kunlaboras, ĉar ni jam spertas la bezonon de sanhelpo por homoj, kiuj pro diversaj kialoj senpermese loĝas en Danio. Estas malaprobinde diskriminacii kontraŭ tiu celgrupo nur pro jura statuso.”

La nova kliniko estas 100 % private financata. Kuracistoj, flegistoj, akuŝistinoj, fizioterapiistoj kaj psikologoj senpage laboras. Ankaŭ konsultado kaj kuraciloj estas senpagaj.

Politikistoj

Protestis kelkaj politikistoj, kaj de la dekstra Dana Popolpartio kaj de la maldekstra Socialista Popolpartio. Opiniis membro de la Dana Popolpartio: „Post la kuracado oni ekstradiciu ilin.”

Alia diris, ke li ne kritikos la policon, se tiu kaptos senrajtajn enmigrintojn kaj ilin ekstradicios. Tamen alia, atentigante, ke oni kuracas ekzemple krimulojn pafitajn, dubis, ĉu pro timo la senrajtuloj ja uzos la klinikon.

Ĉu tiu pravas, ĉu ne, daŭras akra debato pri la etiko de kliniko tia.

Betty CHATTERJEE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Betty Chatterjee el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07