MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

NOV-ZELANDO

Tremoj teraj, financaj, politikaj

Eksplodoj, tertremoj, ekonomia krizo: katastrofoj, kiuj trafis Nov-Zelandon dum la lasta jaro.

En novembro pasintjare pereis 19 ministoj pro eksplodo ĉe karbominejo ĉe Pike River, Sud-Insulo. La kialojn oni ankoraŭ esploras.

En septembro, pasintjare, kaj en februaro kaj junio ĉi-jare, okazis tertremoj sub la urbo Christchurch en Sud-Insulo. Dum tiu ĉi periodo okazis ankaŭ centoj da etaj tremoj.

Mortis pro la septembra tremo (laŭ Richter-skalo 7,1) du homoj; pro la februara (Richter 6,3) 181, kaj vunditaj estis 2000; kaj pro la du grandaj juniaj (Richter 5,5 kaj 6,0) estis vunditaj 46.

Koto

Venis savistoj el multaj landoj por helpi la lokajn skipojn. Dume, pro manko de elektro kaj akvo, miloj da homoj translokiĝis al aliaj urboj. Aparte ĝenis koto, kiu likis sur la tersurfacon kaj ofte eniris domojn. Okazis ankaŭ rokfaloj, kiuj kun la tertremoj kaj la koto damaĝis milojn da hejmoj.

Anoncis la registaro, ke en kelkaj distriktoj, la tiel nomataj ruĝaj zonoj, oni ne rekonstruos domojn, ĉar la tero tro malstabilas. Al tiuj, kiuj estas devigataj forlasi siajn hejmojn, la registaro pagos laŭ la valoro de la domo en la jaro 2007. Temas ĝis nun pri 5100 hejmoj.

En aliaj lokoj oni ankoraŭ esploras, ĉu mal- aŭ re-konstrui. Intertempe kelkaj plendas, ke la sumoj promesitaj de la registaro ne sufiĉos por aĉeti novan hejmon.

Studentoj

Post ĉiu granda sismo okazis centoj da malgrandaj. Eĉ sufiĉe malgranda sismo vekas homojn dum la nokto, kaj tial oni ne sufiĉe dormas. Pro la granda nombro de viktimoj, oficialaj kaj karitataj servoj ne povis tuj respondi al petoj por helpi ripari domojn aŭ forigi koton. Feliĉe volontuloj, ekzemple studentoj kaj terkulturistoj, helpis.

Dungitoj en la ambulanca, fajra, polica servoj, kaj urbaj oficistoj, daŭre laboris, kiam foje ili mem spertis gravajn problemojn: domojn detruitajn aŭ difektitajn, aŭ parencojn mortigitajn pro falantaj konstruaĵoj.

La loka registaro provizis la plej difektitajn stratojn per porteblaj necesejoj, kaj kelkloke ilin oni ankoraŭ uzas eĉ post naŭ monatoj. Multaj ankoraŭ atendas riparistojn, kiuj povas labori en ne urĝaj okazoj sen asekurista aprobo. Tamen la asekuristoj ne ĝustatempe respondas: pro tio multaj metiistoj alfrontas bankroton.

Ŝtelistoj

Domluantoj povis foriri al alia parto de la lando, kaj multaj tion faris. Tamen domposedantoj ne volas lasi siajn hejmojn, ĉar eble ili ne ricevos asekuran pagon kaj ili perdos la netan kapitalon de la domo. Krome ili timas, ke ŝtelistoj prirabos la domon. Rezulte, post tri grandaj sismaj eventoj, multaj homoj en la regiono de Christchurch suferas pro post-traŭmata streĉo.

La mortoj okazis plejparte en du konstruaĵoj en la centro de Christchurch. Multaj viktimoj estis studentoj el aziaj landoj. Evidente la du konstruaĵoj ne estis bone faritaj.

Kelkaj historiaj konstruaĵoj estas detruitaj kaj oni diskutas kiujn rekonstrui. Urbaj oficistoj vizitis Sanfranciskon por lerni el tieaj spertoj post la lasta granda tertremo.

Ekonomio

En la buĝeto de 2011 la registaro planas pruntepreni monon por pagi la rekonstruadon de Christchurch. Tial ĝi anticipas rekordan deficiton, sed esperas atingi pozitivan saldon en 2014-2015. Ĝi atendas, ke 170 000 novaj postenoj estos kreitaj kaj ke la ekonomio kreskos je 4 %. Multaj dubas pri tiuj taksoj.

La opozicia Laborista Partio diris, ke al la buĝeto mankas planoj por ripari la ekonomion. Intertempe, pro ŝparrimedoj, malriĉuloj, studentoj k.a. ricevos malpli da mono. Multaj ŝtatoficistoj perdos sian postenon.

En 2010 la registaro ŝanĝis imposto-regulojn favore ĉefe al riĉuloj. Tiu ŝanĝo nun ŝajnas optimisma, ĉar mankas mono por pagi la rekonstruadon de Christchurch. Alia problemo koncernas la kurzon, kiu kompare kun falanta usona dolaro restas alta. Tio, kun financa malstabileco en Eŭropo kaj aliloke, implikas eksportistojn.

Baloto

Intertempe ŝanĝiĝas neatendite la politika sceno. En marto Donald Brash [breŝ], eksa estro de la Nacia Partio, fariĝis membro kaj estro de la dekstra partio AKT. Tial la partio esperas pri pli da sukcesoj en la venonta parlamenta baloto.

La ĉefministro, John Key [ĝon ki], diris, ke la baloto okazos la 26an de novembro, fine de la rugbea pokalo en Nov-Zelando. Li esperas, ke, okaze de venko fare de la gastiganta lando, homoj estos en bona humoro kaj voĉdonos por lia Nacia Partio.

Tamen problemoj ne malaperas. Pliiĝas vivokostoj, senlaboreco; 15 % de la infanoj vivas en familioj, kies enspezo estas malpli ol duono de la meza enspezo en Nov-Zelando; asekuristoj postulas pli grandajn pagojn por asekurado: rekonstrui la urbon Christchurch kaj ties ĉirkaŭaĵon multon kostos; kaj en aliaj partoj de la lando oni repripensas, kiel pretigi sin kontraŭ estontaj tertremoj.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07