MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

RECIKLIGO

Perspektivoj el rubujo

En la granddukejo Luksemburgo 97 % de la loĝantaro klasifike disigas siajn forĵetaĵojn. Ĝi estas do sufiĉe reciklema lando, kaj mia familio volonte adaptas sin al la ĉi-rilataj moroj.

Ni distingas kelkajn – feliĉe, tamen, ne dekojn da – specojn de forĵetaĵoj, kaj almenaŭ unufoje monate ni veturigas niajn malplenajn botelojn, plastajn skatolojn, kartonaĵojn ktp al la plej proksima reciklejo.

Tie avidaj faŭkoj de kolektujoj atendas ilin, en longa vico laŭ impresa hierarĥio, ekde „tondaĵoj el arbustoj” tra „neferaj metalaĵoj” ĝis „hejmaj eksaparatoj” kaj „uzitaj vestaĵoj”. Homoj el ĉiaj etnoj kaj sociaj tavoloj alveturas al la reciklejo en aŭtoj foje luksaj, por vigle, preskaŭ konkurs-etose puŝi ĉaregojn da arbobranĉoj, eksfridujoj, kaj eĉ da revuoj, al la kolektujoj.

Kalocsay

Kiel bona esperantisto, mi ĉiam dediĉas apartan atenton al la ricevujoj de papero kaj kartono. Kiu scias, eble iun tagon mi trovos tie aŭtografaĵon de Kalocsay, aŭ la Fundamenton ...?

Nu, tiaĵon mi ankoraŭ ne rikoltis, sed mi jam savis de re-muela sorto kulturhistorian kuirlibron de Oklahomo, usonan manlibron pri rapida maldikiĝo kaj eĉ pli usonan konsilaron pri eĉ pli rapida riĉiĝo.

Post tiaj antecedentoj, je lastatempa vizito kun mia bopatro, jam rutine mi elfiŝis el sub hundnutraĵa sako iun Michelin-vojmapon de Francio (kiu do bezonus tiaĵon en la epoko de GPS-navigiloj?) kaj okulfrape malnovecan urbomapon de Luksemburgo.

Horon poste, en la hejma salono mi malfaldis miajn trovaĵojn, sub rigardo malaproba de mia bopatrino: kion ja faras elrubaĵo sur la manĝotablo?

Ekskurso

Michelin montriĝis kelkjare eksdata landomapo pri Francio, kiun mia okjara filo tamen feliĉis kunporti al lerneja ekskurso, por okule sekvi la progreson de sia aŭtobuso.

Sed la alia mapo, german-titola Bildstadtplan von Hermann Bollmann („Bilda urbomapo de Hermann Bollmann”), pruviĝis io neordinara. Sur 58 oble 67 cm ĝi montras averse la urbocentron, dorse la pli vastan regionon, de Luksemburgo, kiaj ili estis antaŭ precize 50 jaroj.

La urbomapo estas „tridimensia”, en la senco, ke principe ĉiu konstruaĵo videblas sur ĝi kiel desegneto kun siaj detalaj pordoj, fenestroj, eĉ kornicoj, korbeloj kaj konzoloj. Ne mankas eĉ arboj kaj arbustaroj.

Kvadratkilometroj

Min fascinis vidi – sed pri tio nekonanto de Luksemburgo apenaŭ interesiĝos – la ŝanĝojn de la urba strukturo. En 1961 ankoraŭ preskaŭ ĉio koncentriĝis en la 50-hektara urbocentro, dum en 2011 pli konvenus diri, ke la samaj, kaj pliaj, aferoj troviĝas sur 50 ... kvadratkilometroj.

Efektive, la tuta areo de la ĉefurbeto estas 51,46 km2. Antaŭ duona jarcento, ankoraŭ ne estis konstruita la grandioza ruĝa ponto (Rout Bréck), kiu ekde mia naskojaro, 1965, ligas la historian urbocentron kun Kierchbierg, la „Eŭropa Kvartalo”. Kaj en 1961 tiu kvartalo estis esence nur planata, kvankam ja tre ambicie.

Sed ni revenu al la mapo mem, kiu tiom impresis min, memorigante pri elaeraj bildoj de Google Earth kaj similaj nuntempaj retservoj. Nu, mi trovis, ke ekzistas la retejo bollmann-bildkarten.de, kiu rivelas familian entreprenon funkciantan en la germana urbo Brunsviko (Braunschweig).

Desegno

Videble Hermann Bollmann (1911-1971) mapis multe pli ol nur Luksemburgon: ĉe la eldonejo mendeblas simile „tridimensia” mapo de pli ol 50 germanaj kaj 14 alilandaj urboj, de Aĥeno ĝis Wolfenbüttel kaj de Arhuso ĝis Zuriko. Konstateble temas ne nur pri historiaĵo, ĉar la mapoj de Frankfurto, Hanovro kaj Karslruhe, laŭreklame „ekestintaj el krajona desegno”, datiĝas de la jaro 2010.

Sed kiel povas konkurenci tia arkaikaĵo kun ret-modernaj bildigoj de nia mondo? Nu, eble ĝuste, ĉar ĝi antaŭis sian epokon je duona jarcento.

Fosante en la reta arkivo de la germana semajngazeto Der Spiegel1, mi trovis artikolon el 1964, kiu klarigas, kiel Hermann Bollmann, germana soldato dum la dua mondmilito ĉe la rusa fronto, devis dum la daŭraj retiriĝoj ĉiuvespere desegni novan mapon pri la pozicio de sia armeero.

Pejzaĝeroj

Bollmann rapide komprenis, ke averaĝa soldato ne facile orientiĝas laŭ tradicia mapo, kaj tial li riĉigis siajn mapojn per skiza bildigo de kiel eble plej multaj pejzaĝeroj, ekde arboj ĝis kabanoj kaj artileriaĵoj.

Post reveno al sia hejmurbo Brunsviko, li uzis la saman metodon por precize registri la gradon de konserviteco aŭ ruineco de ĉiu konstruaĵo en sia militsuferinta urbo. Preter atendo, lia mapo spertis komercan sukceson. Tra la 1950aj jaroj Bollmann do mapis per sama metodo Amsterdamon, Kolonjon kaj dudekon da pliaj urboj.

Por ĉiu mapo li restis semajnojn, foje monatojn en la koncerna urbo, por precize, mane skizi ĉion en la preparfazo antaŭ fina map-pretigo. Ses monatojn li bezonis por verki sian plej grandiozan mapon, tiun de Novjorko, okaze de la mondekspozicio (1964).

Taksio

Laŭ la kresko de la vendoj, la ĝistiama metia metodo montriĝis tamen tro malrapida. Bollmann devis ion elpensi. En 1958 li aĉetis taksion de la marko Volkswagen, kaj muntis kameraon sur ties tegmento, kuplante ĝin al la distanc-mezurilo de la aŭto.

Tiel li povis, laŭ regulaj interdistancoj, prifoti tutan urbon mapotan. En la sama jaro li aĉetis aviadileton Cessna 170B, kiu ebligis „kovri” tutan urbon ene de 20 minutoj per 7-800 fotoj. Tiel jam facilis pretigi po 15 000 fotojn de la desegnotaj urboj (kaj 70 000 fotojn por Novjorko).

Guglo

Esence, Bollmann inventis, kvindekon da jaroj pli frue, la metodon „Google Street View”. La diferenco estas, ke la moderna „Stratvido” de Guglo enretigas la rezulton de sia fotado, ebligante tridimensian ret-viziton al multaj anguloj de la mondo, dum la entrepreno Bollmann plu gardas la fotografiaĵojn en siaj ŝrankoj kaj publikigas nur la paperan rezulton.

La firmao Bollmann laboras nun pri Lepsiko, kaj planas realigi delongan revon: primapi la tuton de Berlino. Pli frue tio ne eblis pro la dividiteco de la urbo, kaj poste malinstigis la konstanta ŝanĝiĝado de la urba pejzaĝo.

Eble nun, en la 10aj jaroj de nova jarcento, venis la momento kupli pionire modernan teknikon al fascina metropolo.

István ERTL
1. Mirinde, kiel ĉiam pli faciliĝas la tasko de reta tempovojaĝanto. Ĉe Der Spiegel ŝajne eblas legi ĉiujn artikolojn en arkivo ekde 1947. En Islando, la retejo timarit.is arkivigas mirindan aron da fontoj, ekde kompleto de taggazetoj tra la 20a jarcento ĝis jarlibroj de fiŝista asocio. Lastatempe mi legis eseon, laŭ kiu baldaŭ eblos fari per la reto preskaŭ efektivajn tempovojaĝojn, pro la eblo kunmeti ĉiam pli da rete arkivita materialo kun ĉiam pli da teknikaj rimedoj vivigi ilin por reta promenanto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07