MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

BAKTERIOJ

Eŭropo en la fajro de la epidemio

Mia artikolo Nova infekta malsano postulanta internacian kunlaboron (MONATO 2001/5, p. 17) (havebla interrete) priskribis malsanon, kaŭzitan de la enterohemoragiaj tipoj de intestaj bakterioj Escherichia coli. Tiu artikolo denove aktualas pro la ĉi-jara vasta epidemio de tiu malsano en Germanio kaj en multaj aliaj landoj de Eŭropo. Tial mi rememorigu iom pri la malsano kaj la kulpaj bakterioj.

Malsanoj kaŭzataj

La plejmulto de intestaj E. coli estas nepatogenaj aŭ eventuale kondiĉe patogenaj por homoj (t.e. ili provokas malsanojn precipe ĉe suĉinfanoj aŭ personoj kun imundifekto). Tamen ekzistas ankaŭ patogenaj tipoj, inkluzive de la tiel nomataj enterohemoragiaj tipoj. Ili produktas verotoksinon, substancon, kiu estas tre venena por la homa organismo.

La plej danĝeraj el tiaj bakterioj por la homoj estas E. coli „O157:H7”. Tamen estas „O104:H4”, kiu kaŭzas la nuntempan epidemion en Eŭropo. (La kodoj O kaj H indikas la specifajn antigenojn de la bakterioj.)

En gravaj kazoj ili provokas sangan lakson, anemion, malpligrandiĝon de trombocitoj kaj rezulte de tio malefikan sangokoaguliĝon. La plej danĝera komplikaĵo estas uremia sindromo (akuta rena nesufiĉeco).

La ĉefa rezervujo (fonto) de la infekto estas la kornobrutoj. Kutime mikroboj vivas en la intestaro de bestoj kaj ne provokas malsanon. Tamen en besto malbone nutrata, malfortiĝinta aŭ alikaŭze malpli rezistema la bakterioj penetras en la sangon kaj infektas la tutan organismon. Tial viandaĵoj fariĝas infektitaj. Eblas ankaŭ al la bakterioj malpurigi laktaĵojn, akvon, salatojn, legomojn, sukojn ktp. Cetere, muŝoj povas disvastigi bakteriojn. Ankaŭ malsanaj homoj estas danĝeraj infektofontoj, kaj necesas al ili resti malkune de aliaj homoj ĝis resaniĝo.

La epidemio en Eŭropo

La malsanoj menciitaj supre estis registritaj en multaj landoj antaŭ kelkaj jaroj, sed plej ofte en Japanio kaj Usono. Nun la minaco atingis Eŭropon.

La informo pri la komenco de epidemio de danĝera intesta infekto en la nordaj regionoj de Germanio aperis fine de majo 2011. Sendube, jam estis iuj kazoj de la malsano pli frue. Tamen ĝis la 30a de majo estis registritaj en Germanio pli ol 1000 malsanuloj, el kiuj 10 mortis.

La epidemio rapide disvolviĝis. Jam la 3an de junio estis konataj pli ol 2000 kazoj kaj 18 mortoj. Kazoj de enterohemoragia intesta infekto aperis ankaŭ en naŭ aliaj eŭropaj landoj kaj ankaŭ sporade en Usono kaj Kanado.

La plej ofta kaŭzo de mortoj estis grava akuta rena nesufiĉeco. La kulpaj mikroboj estis rezistemaj al la plej konataj antibiotikoj. Nur senprokrasta sangodializo povas savi multajn malsanulojn.

Por disponigi grandan kvanton de plasmo, multaj homoj en Germanio rapidis fariĝi sangdonantoj. En la interreto aperis informo, ke oni sukcese ekprovas la kuracilon Soliris (komerca nomo).

Komence germanaj specialistoj insistis, ke hispanaj kukumoj transmisias la bakteriojn al homoj. Estis detruitaj multaj tunoj da kukumoj, kaj tial hispanaj kamparanoj ege malprofitis. Tamen baldaŭ evidentiĝis, ke la kukumoj ne estis infektitaj. Hispanio juste postulis, ke Germanio kompensu la financan perdon.

Ankaŭ diversaj aliaj legomoj estis fojfoje suspektataj. Finfine oni atentigis pri ĝermoj de sojo kaj aliaj faboj. Tamen ne eblas escepti kiel faktorojn de transmisio de bakterioj infektitajn viandaĵojn kaj laktaĵojn. Tial la instancoj admonas homojn zorgeme lavi legomojn kaj manojn, submeti viandaĵojn kaj laktaĵojn al altaj temperaturoj ktp. Ekde la dua de junio Rusio malpermesis importon de legomoj el Eŭropo dum almenaŭ unu monato.

Laŭ informo de la Monda Organizaĵo pri Sano, ĝis la 1a de julio 2011 la nombro de malsanuloj pro enterohemoragia intesta infekto en Germanio atingis 3900. El ili 800 suferas pro akuta rena nesufiĉeco kaj en multaj kazoj necesas transplantado de renoj. En 16 landoj, precipe en Eŭropo, estas registritaj pli ol 4000 malsanuloj. Ĝis tiam mortis 50 malsanuloj, nome 48 en Germanio, 1 en Svedio kaj 1 en Usono. Fine de julio Germanio anoncis la finon de la epidemio.

Konkludo

Por ĉesigi tiun danĝeran epidemion kaj preventi la aperon de novaj similaj malsanoj necesas:
1. Malkovri la primaran fonton (rezervujon) de la malsano. Verŝajne tiu estas kornbrutaro, infektita de enterohemoragiaj tipoj de E. coli.
2. Determini vojojn kaj faktorojn de la transmisio de la infekto. Kiamaniere patogenaj mikroboj el la intestaro de bestoj trafis en legomojn? Probable temas pri bestaj fekaĵoj kiel malpurigiloj.
3. Klarigi la mekanismojn, per kiuj bakterioj E. coli en la intestaro fariĝas patogenaj kaj akiras rezistemon al antibiotikoj. Verŝajne mutacioj kaj aliaj genetikaj mekanismoj tre gravas.

Kiel mi jam skribis antaŭ dek jaroj, tre gravas konstantaj internaciaj reciproka informado kaj kunlaboro.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07