MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

NIĜERIO

Bomboj kaj mortoj: la lingvo de islama radikalismo

Niĝerio fariĝis unu el la landoj en la mondo batalantaj kontraŭ terorismo. Aparte la norda Niĝerio ne plu estas sekura: al sudaj niĝerianoj tie loĝantaj oni konsilas reveni hejmen.

Radikala islama grupo, Boko Haram, deklaris militon kontraŭ la niĝeria ŝtato. Ĉiutage estas mortpafataj dekoj da homoj, ĉefe policanoj kaj membroj de la sekurecaj servoj. Krome estas detruataj publikaj konstruaĵoj.

Boko Haram insistas pri rigora aplikado en la norda Niĝerio de la islama leĝaro. Ĝi kontraŭas ĉion okcidentan, inkluzive de edukado de knabinoj. Ĝi batalas kontraŭ ajna miksiĝo de islamanoj kaj alireligianoj, precipe kristanoj.

Bomboj

Niĝerio, dividita inter la islama nordo kaj la alireligia, kristana sudo, suferis diversajn atakojn kaj atencojn. En junio Boko Haram eksplodigis bombojn ĉe la sidejo de la niĝeria polico, kies inspektoro-generalo tien ĵus revenis. Mortis laŭ oficialaj raportoj ok homoj, sed multaj opinias, ke plias la nombro de viktimoj. Detruitaj estis 33 veturiloj.

Kelkajn tagojn poste eksplodis alia bombo en parko kaj drinkejo: mortis 10 homoj kaj estis vunditaj dekoj pli. Sekvis aliaj atencoj ĉe drinkejoj.

La registaro taksas serioza la agadon de la terorisma grupo. La estro de la niĝeria armeo, generalo Azubuike Iherijika, deklaris militon kontraŭ ĝi. Tamen la vortoj estas sensignifaj. Boko Haram ne timas la registaron kaj, pro la malalta eduko-nivelo en la nordo, daŭre altiras adeptojn.

Hoteloj

Por pli efike kontraŭi la terorismon, la instancoj en la ĉefurbo anoncis, ke ĝi limigos la moviĝadon de civitanoj. Hoteloj, drinkejoj, manĝejoj, diskotekoj k.s. nepre devas fermi siajn pordon je la 10a vespere. Malpermesite estas lasi aŭton apud publikaj domoj aŭ registaraj oficejoj.

Tamen multaj opinias, ke pro korupto niĝeriaj sekurecaj servoj ne kapablas protekti kontraŭ terorismo. Civitanoj nun antaŭvidas, ke terorismo fariĝos parto de la ĉiutaga vivo en lando iam konata pro paco kaj sereneco.

Princo Henriko OGUINYE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07