MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

IRLANDO

Kverkoj kaj kuzoj

Majo 2011 estis eksterordinara monato en Irlando. De la 17a ĝis la 20a la irlanda nacio varme bonvenigis la reĝinon de la „antikva malamiko”, Britio.

Nur tri tagojn poste la usona prezidanto, Barack Obama, faris unutagan viziton por konatiĝi kun siaj irlandaj parencoj kaj kun la vilaĝo Monegall [monegol] (gaele: Muine Gall), la hejmo de sia prapatra onklo, kiu elmigris al Usono en 1850.

Konate estas, ke Obama estas de kenja deveno, flanke de la patro, sed ĝis antaŭ nelonge ne multaj sciis, ke, flanke de la patrino li havas ankoraŭ vivantajn parencojn en la Verda Insulo.

Sekureco

La preparoj kaj aranĝoj por la vizito de la du eminentuloj estis tre malsamaj. La brita reĝino Elizabeth, kune kun sia edzo, la princo Philip [filip], modeste alvenis per negranda reĝa aviadilo, kaj ilia sekureco estis prizorgata de la Garda (la polico de la respubliko) kaj de la irlanda armeo.

La Blanka Domo evidente ne fidas eksterlandajn certigojn (eĉ tiujn de Irlando, eble la plej usonamika nacio en la mondo) pri ties kapablo protekti la prezidanton. Antaŭ la alveno de Obama aro da grandaj grizaj aviadiloj surteriĝis en irlanda flughaveno, portante diversajn kirasitajn veturilojn, ambulancon, militajn helikopterojn kaj taĉmenton de korpogardistoj, sekurecaj policanoj kaj armeanoj.

Parencoj

Plantinte kverkon en la ĝardeno de la irlanda prezidantejo, Obama flugis per helikoptero al Monegall. Tie li renkontis sian okan prakuzon, Henry Healy [henri hili], kun kiu – kaj kun aliaj parencoj – li estis fotita.

Konsentite estas en Irlando, ke ambaŭ vizitoj – la reĝina kaj la prezidanta – inspiris kaj kuraĝigis la irlandan popolon, aparte nun, meze de grava ekonomia krizo sen videbla elirejo.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07