MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Komplete konfuzita

Mi estas unukompletulo. Tio estas, ke mi posedas unusolan kompleton, malhelkoloran, kiun mi elŝrankigas nupto- aŭ funebro-kiale. Kompleton mi ne bezonas en la laborejo (tamen, iom malnovstile, kaj malgraŭ la kutimo de pli junaj kolegoj, jako kaj kravato min ornamas en la universitato por mesaĝi al studentoj, ke mi ne estas ilia Facebook-Twitter-kompano, sed ja instruisto).

Krome kompleton mi ne bezonas por redakti MONATO-artikolojn (malgraŭ antaŭmilita tradicio de BBC-novaĵbultenistoj, kiuj legis radio-raportojn – radio, diable – portante smokingon).

Do mia kompleto, aĉetita antaŭ eonoj, malofte taglumon vidas. Ĝenerale, nuntempe, ĝi aerumiĝas pli ofte pro funebroj ol pro nuptoj: kaj mi kaj la kompleto atingis aĝon, kiam pli da parencoj kaj konatoj elektas ĝisi – se vi kredas je transmondo – ol kisi.

Ekskursis

Kaj do tial ekskursis lastatempe la kompleto. Temis pri la funebraĵo de la patrino de lerneja amiko, do sinjorino, kiun mi jam de pli ol duonjarcento konis. Ŝi mortis, 87-jaraĝa, pro diversaj medicinaj problemetoj, ĉiuj kun longaj, apenaŭ prononceblaj nomoj, sed kiuj unuvorte resumiĝas: maljuneco.

Pro ŝia aĝo malmultis en la preĝejo funebrantoj. Ŝi estis di-kredanto; almenaŭ unu el ŝiaj filoj ne plu. Leviĝas demando: por kiu oni aranĝu religian funebran ceremonion? Por mortinto, kiu dezirus, sed ne ĉeestas (almenaŭ ne en reala senco), aŭ por postvivantoj, kiuj ne deziras, sed ja ĉeestas?

Tiel cerbumante, en mia malantaŭa loko en la preĝejo (por observi, kiam ekstari, kiam eksidi), mi subite konsciis ion, kion mi jam delonge suspektas: kompletoj funebraĵe same eksmodiĝis kiel surrele vaporlokomotivoj.

Helgrizis

Iom konsternite (la kompleto eĉ pli konsterniĝis), mi konstatis, ke verdire mi estas tro formale vestita. Nur la du filoj de la mortinto portis – krom mi – kompletojn (kaj unu el tiuj ne nigran, sed helgrizan). Plejparte la funebrantoj portis ordinarajn, ĉiutagajn, diverskolorajn vestaĵojn, kvazaŭ ili irus al butikoj, kafejoj, amikoj (kion ili tre verŝajne estis farontaj poste).

Tio iom malĝojigis min. Kiam mi estis knabo, kaj mortis najbaro, miaj gepatroj fermis la kurtenojn; ni infanoj ne rajtis ekstere ludi kaj brui. Surstrate, biciklante, kiam proksimiĝis funebra procesio, mi devis desalti de sur mia biciklo kaj stari sur la trotuaro, kun kapo klinita, ĝis preterpasis la ĉerko.

Al tempoj tiaj mi ne volas reveni. Vivo pli gravas ol morto: surtere vivantoj nepre havu prioritaton. Tamen morto estas morto, kaj decas iom da respekto, minimuma gesto – ekzemple vestaĵa – por adiaŭi kunhomon, por digne danki pro vivo kuraĝe, plene, foje sufere, vivita.

Komprenis

Niaj barokaj prapatroj, ankaŭ, mi kredas, niaj viktoriaj, funde komprenis, kio estas morto. Ni, aliflanke, almenaŭ en okcidento, arogante, egoisme, fidante pilolojn kaj aliajn kuracilojn, fermas niajn orelojn al la silento de la atendanta tombo. Kvazaŭ infanoj, ni volas ludi, brui, rifuzas tiri la kurtenojn, ne havas tempon stari vid-al-vide al la morto kun kapo klinita. Spiti la morton ni volas, celebri la vivon – kaj pro tio la ordinaraj, porvivaj, ne pormortaj, vestaĵoj. Aliaj mortu: ni ne.

Eble nuran britan fenomenon mi priskribas. Eble en aliaj landoj vi pli respektas la morton. Kaj, jes, eĉ en Britio ne ĉio estas tiurilate perdita. Survoje al la funebraĵo de la patrino de mia amiko, mi preterpasis preĝejon, antaŭ kiu staris funebrantoj, ĉiuj, junaj kaj maljunaj, digne kaj respektoplene nigre (kaj komplete) vestitaj. Sed tio, mi kredas, fariĝas escepto.

Ho, la kompatinda kompleto. Ĉu ekde nun ĝi vidos taglumon nur okaze de nuptofestoj? Kion mi do portu, kiam mi ĉeestos la venontan funebraĵon? Honeste, mi ne plu scias, ne plu certas. Jes, ja ... komplete konfuzita.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07