MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

IRLANDO

Malamikoj ne plu

Dum preskaŭ la tuta historio de la moderna Irlando, naciistoj kutimis aludi al Britio kiel „la antikva malamiko”. Certe, ekde la fondiĝo de la sendependa irlanda ŝtato, la rilatoj inter la du najbaraj landoj estis jen maltrankvilaj, jen tiklaj, jen malamikegaj, sed maksimume, malvarme diplomatecaj.

En Irlando la 20a jarcento estis pli ŝtorma, sanga kaj kruela, ol trankvila kaj „normala”, kvankam estis kelkaj mallongaj periodoj de relativa paco. Respublikanoj precipe malamis la britajn regantojn kaj la pretendojn de la britaj gereĝoj pri posedo de Nord-Irlando.

Eksplodo

En 1979 en haveno en la okcidenta Irlando ekstremistoj lasis bombon en fiŝboato, kiu apartenis al la grafo Louis Mountbatten [lui maŭntbétn], kuzo de Princo Philip [filip], la edzo de la brita reĝino. La eksplodo mortigis Mountbatten, heroon de la dua mondomilito, kaj amanton de Irlando, kie li plurfoje feriis.

Tio ne estis la unua, nek la sola, kruelegaĵo pri kiu kulpis jen irlandanoj, jen britoj, en tiu malĝoja epoko. Ekzemple en la mateno de la 21a de novembro 1920, la tiel nomata Irlanda Respublikisma Armeo (IRA) mortigis 12 britajn sekretajn agentojn. Kiel reprezalio, en la sama tago, anoj de la Reĝa Polico en Irlando (RIC) mortpafis 14 civilulojn spektantajn gaelan sportmatĉon. En la vespero tri IRA-malliberuloj estis batmortigitaj de gardistoj.

Teroristoj

La 17an de majo 1974 en diversaj lokoj en Dublino kaj en la sud-irlanda urbo Monaghan [monaĥan], bomboj metitaj en aŭtomobiloj (laŭraporte fare de nord-irlandaj porbritaj „lojalaj” teroristoj) mortigis 33 civilulojn kaj vundis preskaŭ 300 aliajn.

La 15an de aŭgusto 1998 bombo lasita de la respublikisma terorisma organizaĵo IRA eksplodis en la nord-irlanda urbo Omagh [oma], mortigante 29 homojn kaj vundante proksimume 220. Tiel, dum tiu terura periodo, okazis multegaj reciprokaj venĝaj atencoj, masakroj, murdoj kaj punatakoj. Samtempe pluraj kuraĝuloj klopodis trovi rimedojn por krei pacon en la Verda Insulo. Inter ili estis nord- kaj sud-irlandaj politikistoj, klerikoj kaj politikistoj irlandaj kaj britaj.

Iniciato

Du elstaraj inaj prezidantoj de la Irlanda Respubliko, nome Mary [mejri] Robinson kaj Mary McAleese [makalis], herkule laboris por restarigi pacon, antaŭenigi amikecon inter la du partoj de la insulo kaj plibonigi la rilatojn inter Irlando kaj Britio. Tiacele prezidanto McAleese decidis aŭdacan iniciaton: ŝi invitis la britan reĝinon Elizabeth, regantinon de la „antikva malamiko”, fari formalan, tiel nomatan ŝtatan viziton al la respubliko.

De la 17a ĝis la 20a de majo efektiviĝis tiu historia vizito, malgraŭ obĵetoj de kelkaj naciistoj kaj de malmultaj homoj, kiuj timis pri la sekureco de la reĝino kaj de la publiko. Je sia alveno, Reĝino Elizabeth kune kun sia edzo Princo Philip Mountbatten ricevis varman bonvenigon de McAleese kaj aliaj irlandaj eminentuloj.

Sonorilo

Post akcepto en la prezidantejo, la reĝino plantis arbon en la tiea ĝardeno, kaj du junaj gastoj, knabo el suda Irlando, knabo el norda, sonigis simbolan sonorilon. Pro sekureco malmultaj irlandanoj povis vidi deproksime la reĝan vizitantinon, sed tiuj, kiuj ricevis la rajton, entuziasme aplaŭdis ŝin. Surstrataj protestoj estis malgrandaj, kaj neniu grava damaĝo estis kaŭzita.

La itinero kaj programo aranĝitaj por la reĝino enhavis kelkajn eksterordinarajn elementojn. La plej elstara kaj admirata estis vizito farita de la reĝino al ĝardeno en la centro de Dublino, memore al tiuj, kiuj mortis en ribelo kaj la sendependiga milito, fakte batalantoj kontraŭ la armeo de la tiama brita reĝo.

Omaĝo

La irlanda popolo estis profunde tuŝita, kiam la reĝino metis laŭran girlandon kaj klinis la kapon antaŭ la monumento. La publiko akceptis tian geston de reakordigo kaj omaĝo al la irlandaj patriotoj kiel grandaniman kaj noblan simbolon. La sekvan tagon la reĝino faris similan omaĝon al la miloj da irlandaj soldatoj mortintaj en la du mondomilitoj.

Okaze de oficiala bankedo la reĝino faris mallongan sed imponan oratoraĵon, en kiu ŝi esprimis profundan bedaŭron pro la tragikaj okazintaĵoj dum la longa malpaco en Irlando. La aŭskultantojn aparte ravis, ke ŝi enkondukis sian paroladon per kelkaj perfekte prononcataj vortoj en la gaela lingvo. Samevente deklaris la irlanda prezidanto: „Ni ne povas ŝanĝi la pasintecon, sed ni elektis ŝanĝi la estontecon.”

La vizito povas esti rigardata kiel simbolo de la fino de miskompreno, suspekto, kaj malvarmaj rilatoj inter la du najbaraj landoj. Koincide, dum la vizito, mortis je la aĝo de 85 jaroj (samaĝa kiel la reĝino) la amata eksĉefministro Garrett Fitzgerald [garat ficĝerald], unu el la homoj, kiu plej kontribuis al la brita-irlanda interkonsento, kiu kondukis al la tiel nomata irlanda pac-procezo kaj, espereble, al daŭra amikeco.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07