MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JUNULARO

Ĉiam pli malalten

Kion diri pri la nuntempa junularo? Multaj opinios, ke 32-jarulo kiel mi ne tre taŭgas por respondi al tiu ĉi demando. Pluraj cetere konsideros min ankoraŭ „juna” instruisto de la itala lingvo, „juna” patro, „juna” edzo ktp.

Sed, kiel edukisto kun jam jardeko da enklasa sperto, permesu al mi senpeziĝon pri junularo, kiu daŭre min mirigas, bedaŭrinde ne favore. Miaj konsideroj pivotas ĉirkaŭ plurjara observado, sed la apoteozo, la lasta guto, kiu okazigis elverŝon, estis la maja ekskurso de la liceo, kie mi laboras.

Ni iris al la montoj, ĉe bela kaj pura piknika ejo. En tiaj tagoj, ĉiu kiu volas – plejparte aŭdacaj instruistoj – ekspluatas la okazon por marŝi tra la arbaro, por retrovi tiun kontakton kun la naturo, kiun la urbo kun siaj frenezaj ritmoj oftege perdigas; plimulto, pli pigra, plenpulme spiras la puran aeron de la montoj ... nure sidante sur benkoj.

Kradrostaĵo

Multe da geknaboj (ne el infanĝardeno, sed el liceo) siaflanke fotas, kuras kaj ludas kaj ĉio ĉi sufiĉas por kontentigi ilin. Iel ajn, ĉiuj – je la fino de la ekskurso – honoras la kradrostaĵon, kiu en Kipro estas deviga kaj kiun, dum la tuta mateno, kelke da volontuloj kun engaĝiĝo pretigis.

Kio konsternis min: unue, je ekskursofino, la piknikejo ŝajnis detruita per fero kaj fajro, kvazaŭ vizitite de barbaroj. Boteloj, suĉoŝalmoj, plastosaketoj paradis apud tio, kio restis el terpomoj, tomatoj, hamburgeroj kaj aliaj nutraĵoj.

Mi kaj aliaj instruistoj kolektis per niaj manoj la balaaĵojn, nehelpate de la gelernantoj, kiuj asertis, ke „aliuloj” respondecas. Ili rigardis nin, kun kukumoj en la abomene malpuraj manoj, eĉ naŭzite.

Malpermeso

Super la fontano de la piknikejo, panelo klare indikis, en la loka lingvo, ne volapuke, la malpermeson lavi telerojn. Tamen ĉion lavis niaj junuloj, eĉ per detergentoj, por ke nenio stinku en la aŭtobuso. La malpermeso klariĝis iom poste: la elflu-akvo, kun sia bela ŝaŭmo, kuris rekte en la apudan rivereton.

Dum en Afriko (eble en Eŭropo) la homoj mortas pro malsato, plurajn kilojn da viando, kaj kuirita kaj kruda, ĵetis niaj lernantoj en rubujon. La nekuirita viando, ekster la fridujo jam de la mateno, laŭdire putras ĝis la reveno al Limasolo.

Unu el la abiturientkandidatoj interalie petis al klas-kunuloj kaj al geinstruistoj skribi etan dediĉon en sian memorlibreton. Mi pripensis tion iomete kaj poste, konvinkite pri la taŭgeco de frazo gardota dum jardekoj, skribis al la knabino mallongan latinlingvan bondeziron (ad maiora, „ĉiam pli alten”).

Zamenhof

Sed poste, foliumante pro scivolo la libreton, mi vidis, ke junulo, al kiu antaŭ kelkaj tagoj mi estis faranta lecionon pri Zamenhof kaj Esperanto, skribis al la sama knabino la dikliteran vorton: „ĉiesulineto”. Imagu la miron de ŝia filo, kiam tiu iam traserĉos la memorindaĵojn de la patrino.

Senkuraĝigite, mi reiris al la aŭtobuso, ege volema reveni hejmen, post mizera ekskurso. Ekveturonte, mi vidis apud la veturilo hundon vostosvingantan. Ĝi ne estis aparte bela, kiel ja multaj vagantaj hundoj, sed ĝi ŝajnis malsovaĝa kaj min ne malmulte kompatigis.

Per dolĉa rigardo ĝi ŝajnas ĝisi siajn novajn amiketojn antaŭ ilia ekveturo, mi kredis. Nur tiumomente mi aŭdis knabinon diri: „Rigardu, jen la hundo, al kiu la kretenoj de 3B ĵetis ŝtonegojn.”

Civilizacio

Dum la tuta vojaĝo, mi demandis min, kion ni edukistoj faras (aŭ eble ne faras) por estigi tiajn kreitaĵojn. Kiu fakte respondecas? Ĉu gepatroj kaj instruistoj ne klarigas al geknaboj iom pri civilizacio, iom da vivkono? Ŝajne ne, ne sufiĉe.

Ni parolas pri valoroj kaj idealoj, kiaj medidefendo, bestoprotektado, ambaŭflanka respekto, energioŝparo, sed eble je tiaj fabeloj eĉ ni edukistoj ne kredas.

Mi faras la plejeblon, eĉ klopodante igi scivolaj tiujn junulojn pri la internacia lingvo, esperante veki en ili emocion, ektremon, revon pri pli bona mondo, ian ajn senton, diable, sed je la fino de la leciono ĉiuj elkuras por kartludi.

Poŝtelefono

Eĉ la plej sensciaj havas poŝtelefonon Blackberry (dum mi ĵus aĉetis belegan, ĉinan, kontraŭ 25 eŭroj), en socio, kiu vetas jam ĉiun aferon je la „havo” kaj ne je la „esto”: du planedoj malproksimaj je lumojaroj.

Kial studi, kial revi, se ĉio ajn estas je ĉies dispono en ĉiu momento? En tiu ĉi junularo, pardonu min, mi rekonas nenion el mia (sufiĉe freŝa) juneco. La nuntempa, almenaŭ en Kipro, ne legas kaj ne studas, scipovas kaj volas nek paroli nek skribi pli ol mesaĝeton, sed ekzaltiĝas pro la vilao, kiun la gepatroj ĝismorte pagos al banko, kaj pro Ipodo al si senkiale aĉetigita, aŭ pro aliaj bagateloj tiaj.

En kelkaj landoj oni debatas, ĉu lernantoj ekstaru, kiam instruisto eniras en klason. En Kipro male la problemo estas eksidigi ilin. Disciplino, kiel ni ĝin konceptas, ne estas, kaj se oni aŭdacas riproĉi 18-jaran „knabeton” aŭ fi!-krii por estigi silenton, la gepatroj plendas kaj minacas perdigi al oni la laboron.

Mi taskis al klaso de plenkreskuloj verki unupaĝan itallingvan tezeton en la daŭro de monato. Patrino plendis, ĉar iun nokton (la lastan, kompreneble, antaŭ la templimo) ŝia filino studis por mia studobjekto ĝis la 1a.

Universitato

„Ne forgesu, ke temas pri 18-jaruloj!”, ŝi diris al mi. Plej ironie estas, ke tiu knabino kaj ŝia patrino petas eksplicite kaj senpudore altajn notojn (t.e. almenaŭ 19 el 20!) por aliri britan universitaton, kien – inter ni – multaj gekipranoj iras sen ia merito, per pufigitaj notoj donitaj de la nuptatestanto de la baptopatro ...

Kiel paroli al tiaj homoj pri Esperanto kaj kulturo? Kio gravas estas la noto: kio kaŝiĝas malantaŭ ĝi, kion tiu noto signifas, tio ne gravas, ĉar la rezulto (t.e. aliro al brita universitato, kvazaŭ en la cetera mondo ne ekzistus la eblo studi) ne ŝanĝiĝas.

Mi fojfoje min demandas, kie mi trovos motivaĵon por ne kapitulaci, por plu kredi, ke ĉi tiu junularo estas digna je aprezado kaj konfido, kaj ke, spite al la ŝajno, ĝi estas plena de idealoj kaj valoroj, kiujn gepatroj kaj instruistoj ne vidas.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07