MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

EŬROPA UNIO

Eŭropo nin devigas!

En Belgio, flandraj kaj franclingvaj politikistoj dum jaroj diskutas la transigon de respondecoj de la federacia nivelo al la landopartoj kaj ne sukcesas trovi interkonsenton.

Sed intertempe senbrue transiras aprobo de la ŝtata buĝeto, de la financoj kaj rezulte de la financado de socia sekureco al la Eŭropa Komisiono. Laŭ planoj de la eŭropaj ministroj pri financoj ĵus en Luksemburgo, la komisiono devos aprobi naciajn buĝetojn antaŭ ilia voĉdonado en naciaj parlamentoj.

Finnlando, Italio, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Germanio kaj Nederlando havas eŭrop-skeptikajn partiojn. Ankaŭ en aliaj landoj kreskas skeptikismo rilate al Eŭropa Unio, kvankam ĝi zorgis por ekonomia kresko kaj pli da prospero.

Naciismo

Sendube la kreskanta naciismo sekve de la ekonomia krizo influis tiun tendencon. Alia kialo estas la kutimo de naciaj politikistoj prezenti malpopularajn decidojn, dirante, ke ne eblas alia vojo, ĉar „Eŭropo nin devigas”.

Sed la plej granda kialo povus esti la perdo de kontaktoj inter la eŭropa politika elito kaj la civitanoj. La germana filozofo Jürgen Habermas tiel resumis la kritikon: „La politika elito senhonte daŭrigas sian elitan projekton kaj forŝtelas la voĉon de la eŭropa civitano.” La nederlanda gazeto De Groene Amsterdammer (La verda amsterdamano) skribis pri „eŭrop-diktaturo”.

La Eŭropa Parlamento ne donas la impreson, ke ĝi vere regas la Eŭropan Komisionon, kaj certe ne la Eŭropan Konsilion (la kunvenon de ŝtataj kaj registaraj estroj). Ĝi reprezentas la loĝantojn de 27 membroŝtatoj sed ne la „eŭropan” civitanon.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07