MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

BRITIO

Protesto gilotinita

La 29an de aprilo okazis en Londono la edziĝo de William [ŭiljam], la nepo de la brita reĝino Elizabeth, kaj Kate Middleton [kejt medlten]. La vendredo estis deklarita nelabora tago en Britio.

Plejparte por britoj la tago signifis nur pli longan semajnfinon. Tamen inter tiuj, kiuj iel interesiĝis pri la ceremonio, estas du kontraŭaj opiniogrupoj. Unu volis aktive festi la eventon; la alia volis protesti kontraŭ multekosta edziĝa ceremonio de riĉuloj.

Teatraĵo

En demokrata lando oni rajtu pace manifestacii, ekzemple kontraŭ edziĝo tia, sed bedaŭrinde tio ne ĉiam eblas. Ekzemple Chris Knight [kris najt], 68-jara profesoro pri arkeologio, estras stratteatrogrupon. Tiu planis teatraĵon, montrantan la gilotinadon de membroj de la reĝa familio, sur londona placo.

Tamen dum la vespero antaŭ la edziĝo okazis absurdaĵo. Proksimume dek policanoj alvenis al la domo de profesoro Knight por aresti lin kaj lian 60-jaraĝan amikinon, plus 45-jaraĝan aktoron, kiu jam portis kostumon de ekzekutisto de la 18a jarcento.

Televido

La novaĵo pri la stulta situacio disvastiĝis pro tio, ke televido-skipo, kunlaboranta kun la teatrogrupo por fari programon pri kontraŭuloj de la edziĝo, ĉion filmis. La protestantoj estis arestitaj pro „konspiro ĝeni la publikon”. Se la instancoj pli ĝenerale aplikus akuzon tian, preskaŭ ĉiaspeca stratprotesto en Britio estus kontraŭleĝa.

Fine, evidente, oni ne procesis kontraŭ la tri akuzitoj. Ili sidis en polica malliberejo ĝis la fino de la edziĝa ceremonio.

Klare, Britio ne estas ia Norda Koreio, kiel volas aserti kelkaj protestemuloj. Aliflanke neniel senmakulas la politika libereco en Britio.

Peter BOWING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Peter Bowing el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07