MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

ESEO

Belas malgrando

En 1957 aperis la unua eldono de rimarkinda libro verkita de aŭstra profesoro pri ekonomio, Leopold Kohr. Ĝia anglalingva titolo estis The Breakdown of Nations (La disrompiĝo de nacioj).

Leginte la verkon, mi havis la okazon aŭskulti prelegon faritan de d-ro Kohr. Amiko mia, kiu tiam redaktis ĵurnalon en Skotlando, petis, ke mi priraportu internacian konferencon en Londono je la temo de malgrandaj nacioj. Mi estis profunde imponita de la ideoj de Kohr, kaj neniam ŝanĝis mian opinion, ke li pravis.

La ekpremiso de Kohr tielas: Ekzistas nur unu ĉefa kaŭzo de socia mizero – nome grandeco. Oni atingos mensan sanon, pacon, kaj eĉ postvivadon de la homaro, nur post kiam la plej grandaj ŝtatoj disrompiĝos en etajn ŝtatojn.

Konvinkita

Oni ne povas nei, ke mizero kaj malpaco daŭre estas kreitaj de gigantaj ŝtatoj kaj imperioj. Pro tio mi estas konvinkita, ke tiuj politikaj gigantoj malaperu per la sendependiĝo de la popoloj, kiuj konsistigas tiajn verajn aŭ virtualajn imperiojn. Se ne, la homaro estos plejparte kondamnita al eterna totala aŭ parta sklaveco.

Pro tio mi ĝojis, kiam la brita imperio dissolviĝis en sendependajn naciojn, kaj kiam Sovetio kolapsis, liverante liberecon al la baltaj landetoj kaj al la ĉirkaŭantaj satelitaj ŝtatoj. Neniu etno rajtas superregi aliajn. Ni ĉiuj naskiĝas liberaj, sed en ĉiu parto de la mondo homoj ankoraŭ vivas ĉenitaj.

Malfermita

Ankaŭ pro tio, mi, filo de skotaj gepatroj (kvankam ne loĝanta en Skotlando), ege bonvenigis lastatempajn novaĵojn, ke la Skota Nacia Partio gajnis absolutan majoritaton en la elektoj por la parlamento en Edinburgo. Tiel estas malfermita la vojo al referendumo pri sendependigo de tiu norda kelta nacio.

Dumlonge imponas min, ke la plej prosperaj kaj kontentaj landoj en Eŭropo estas la plej etaj, dum la plej arogantaj, militemaj kaj tiranaj estas la plej grandaj. Kompreneble, malgrandaj ŝtatoj povas esti maljustaj kaj kruelaj – oni menciu nur la hororojn de la balkanaj militoj por tion konstati – sed ĝenerale la plej feliĉaj popoloj estas la malgrandaj.

Skotlando ankoraŭ ne estas sendependa kaj eble neniam estos. Sed mi esperas, ke en la estonteco la mondo konsistos el etaj, liberaj kaj kontentaj ŝtatoj.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07