MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

TEOLOGIO

Mikaelo Serveto (1511-1553) 500-jara

Mikaelo Serveto estis hispana teologo kaj fiziologo. Jam ekde frua aĝo li profundiĝis en la temon de la kristana dogmo pri Dio kiel Triunuo. Liaj studoj kondukis lin al la konvinko, ke la bibliajn donitaĵojn en la dogma historio oni ne sufiĉe atentis: li pledis por reiro al la „simpla kredo de la frua kristanismo”. Ĉe tio por li ankaŭ estis argumento, ke „reĝustigo” de kristanismo tiuterena povus montri vojon al interpaciĝo kun judismo kaj islamo, kiuj ambaŭ ja ege emfazas la unuecon de Dio. En la bibliaj tekstoj mem kaj ĉe la plej fruaj ekleziaj aŭtoroj la Triunuon oni ne trovas: ĝi formiĝis, laŭ li, el rezonadoj de tipe greka filozofio.1

Serveto en 1531 publikigis sian konvinkon en la verko De trinitatis erroribus („Eraroj en la doktrino pri la Triunuo”), kiun en Bazelo la urbestraro grandkvante igis neniigi. Romkatolikoj kaj protestantoj same kolere protestis. Serveto male provis klarigi siajn tezojn per Dialogi de trinitate („Dialogoj pri la Triunuo”), sed tio nur pliflamigis la diskutadon.

Kontraŭ la bapto

En 1536 la fama reformaciisto Johano Kalvino (1509-1564) en Ĝenevo aperigis latine sian Institutio christianæ religionis („Instruo pri la kristana religio”), kiu fariĝis la baza teologio de kalvinismo. Serveto plu instruis, ke la doktrino pri la Triunuo kvazaŭ identas je la mitologia trikapa monstro Cerbero. Krome la bapton al infanoj, kiu estis preskaŭ ĉie akceptata kaj praktikata tra la kristana mondo – katolika kaj protestanta –, li konsideris kiel nepre kontraŭan al la instruoj de Jesuo mem. Nur la anabaptisma movado (nuntempe oni parolas pri Menonitoj) estis same kontraŭ la bapto de infanoj.2

Brulŝtiparo

Iasence la temo pri la Triunuo fariĝis persona kverelo inter pluraj gvidantaj teologoj. Jam en 1546 Kalvino diris en letero al amiko-teologo, ke neniam li lasus Serveto viva foriri. En 1553 aperis en Liono nova verko de Serveto, Christianismi restitutio („Reĝustigo de kristanismo”), kies titolo estis rekta atako kontraŭ Kalvino.3 En Liono unue kaptita, poste eskapinta el kaptiteco, Serveto iris al Ĝenevo, kie ĉe diservo oni rekonis lin kaj enkarcerigis. Kiel dirite, kaj katolikoj kaj protestantoj furioze kontraŭis lian instruon. Post proceso en Ĝenevo, li estis kiel herezulo kondamnita al la morto sur brulŝtiparo. Kalvino en la karcero ankoraŭ provis konvinki lin forlasi sian teologion – kio kompreneble ne efikis. La 25an de oktobro 1553 li estis viva ŝtiparumita. En la nuna jaro en oktobro plurlande oni honore memoros pri li kiel martiro pri la konscienca libereco.

1. En siaj Antaŭparoloj al la Nova Testamento en 1516 Deziderio Erasmo jam emfazis, ke la sola novtestamenta teksto pri la Triunuo ne troviĝas en la origina greka teksto. En Esperanto tiu verkaĵo de Erasmo aperis en 2011 en traduko de Gerrit Berveling.
2. Serveto uzas por ĝi la belan terminon pedobaptismo.
3. La stilo de Serveto estas fojfoje tre atakema. Eta ekzemplo: sian „Reĝustigo de kristanismo” en paĝo 670 li finas post serio da 30 leteroj al Kalvino jene: „Kiu vere kredas, ke la Papo estas la Antikristo, tiu same kredos, ke la papisma Triunuo, la pedobaptismo kaj la ceteraj sakramentoj de papismo estas doktrinoj de demonoj. Ho Jesuo Kristo, filo de Dio, plej kompatema savanto, kiu tiel ofte liberigis vian popolon el premateco, liberigu nin kompatindajn homojn el tiu ĉi babilona ekzilo de la Antikristo, el ties hipokriteco, kaj el idolatrio. Amen.”
Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07