MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

ĈINIO

Ŝnurveturi

La torentaj akvoj de la rivero Salvino (Nugjiang) en la sud-okcidenta Ĉinio impetas en kanjono kun altaj krutaĵoj. En la rivera regiono cirkulas jena legendo: paro da geamantoj el la minoritato Lisu loĝis sur ambaŭ bordoj de la rivero. Ĉagrenite de la neeblo renkonti unu la alian kaj inspirite de la ĉielarko, ili streĉis ŝnuron kiel ponton super la rivero Salvino. De tiam tiu simpla trafikilo estas vaste uzata. Por ĝi oni bezonas pulion kaj rimenon.

La ŝnurveturo de bordo al bordo postulas kuraĝon. Oni konfidas sian vivon al la fortika ŝnuro kaj ĝuas desupre la kanjonon, pendante en la aero. Estas aŭdebla la surdiga muĝo de la akvofluo sube. Oni nature sentas timon. Tamen, vidante kiel viroj kaj virinoj libere moviĝas, iufoje permane, tien kaj reen, oni ne povas reteni sian admiron pri ilia braveco.

Nuntempe super la rivero Salvino estas konstruataj ĉiam pli da pontoj, stile diversaj kaj forme respektindaj, tamen pontoŝnuroj plu ekzistas. Nun multaj uzas ilin ankaŭ kiel amuzan kaj sportan ilon. Turistoj venas eĉ el malproksimaj lokoj sperti la aventuron de ŝnurveturo super la muĝanta kaj furiozanta rivero.

MINOSUN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Minosun el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07