MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

La ultradimensio

Kiam finfine – post tiom da jaroj kaj kolosa elspezo – estis finkonstruita la instalaĵo de Barroca Colorada, ĝi iĝis la plej granda partikla akcelilo en la mondo. La teamo reciproke gratulis sin, kaj tuj procedis al la unua provo de la giganta instrumento, kiu okupis tunelon tra la tuta Montaro de Santa Fe kaj centojn da kilometroj sub la tero de la ĉirkaŭa ebenaĵo.

La unua provo malsukcesis. Du peones (laboristoj) estis mortigitaj pro difekto en la tunelo, kaj kolizio de la partikloj ne okazis. La dua provo havis tute neatenditan sekvon, pri kiu la publiko neniam sciis aŭ scios.

Post sukcesa kolizio, la konsternita teamo trovis sin, ne nur en nekonata loko, sed ankaŭ – kiel ili iom poste konstatis – en alia tempo. Laŭ iu neklarigebla fizika fenomeno, la eksperimento translokis ilin al alia dimensio aŭ paralela universo.

Unuavide, tiu „alternativa mondo”, al kiu ili estis transportitaj, ne tre malsimilis al ilia propra. Ne longe poste, tamen, ili konstatis, ke en tiu medio ŝajnis, ke la tuta historio kaj vivkondiĉoj, kiuj al ili estis konataj, suferis iun koŝmaran metamorfozon.

Priskribante sian sperton en la alternativa dimensio (por provi orienti sin kaj konservi sian mensan sanon), la anoj de la teamo ne ĉesis uzi la loknomojn, datojn kaj nomojn de gravaj personoj, al kiuj ili estis alkutimiĝintaj en sia propra dimensio, kvankam ili sciis, ke tio ne estas la reala situacio.

Laŭ la historio en tiu dimensio, dua mondmilito ja eksplodis en la responda jaro, sed, kontraŭe al la rezulto en nia konata mondo, la venkinta nacio estis la agresinta.

En la unuaj jaroj de la milito, la fortega kaj sperta armeo de la Gvidanto de la lando, kiun la teamo iom konfuze nomis Germanio*, fulmrapide invadis ĉiujn landojn de la okcidenta kaj meza eŭropa ĉeftero, krom Svedio. La lasta, kune kun Francio, Iberio kaj Italio, iĝis satelitaj nacioj de la Kvara Regno. Poste, la balkanaj landoj estis konkeritaj, kaj fariĝis ties kolonioj. Dum iom da tempo, la Gvidanto hezitis invadi la Britajn Insulojn, sed liaj spionoj informis, ke tiu lando troviĝas en ege malfortaj cirkonstancoj. Post la unua mondmilito, ĝi draste reduktis sian profesian armeon. Al novaj rekrutoj mankis sperto, trejnado kaj armiloj. Ĝia mararmea ŝiparo estis impona, sed malmoderna. Militaj aviadiloj estis malmultaj kaj malnovaj. Estis kreata civila milico, la tiel nomata „Loka defenda volontularo”, sed ĝi konsistis el junuloj, mezaĝuloj, kaj eĉ maljunaj viroj, kiuj devis trejniĝi uzante stangojn de balailoj, pro manko de pafiloj. La pafiloj de la propra armeo estis de la sama antikva modelo kiel tiuj, kiujn la britoj uzis dum la afrika milito kaj en la unua ultradimensia mondmilito.

Sekve la superaj oficiroj persvadis la Gvidanton ne perdi pli da tempo, sed tuj invadi ne nur la Kanalinsulojn, kiuj jam estis okupitaj, sed ankaŭ la tutan Britan insularon. La neŭtraleco de la Irlanda Libera Ŝtato, kaj tiu de Svislando, estis kelktempe respektataj de la Gvidanto. La britoj rezistis, sed estis venkitaj en ĉiuj teraj kaj aeraj bataloj. En la montaraj regionoj de Kimrio kaj Skotlando, bandoj da gerilistoj daŭre rezistis, kaj neniam estis tute ekstermitaj.

En la hejmlando kaj en la okupitaj teritorioj, okazis intensa persekutado de minoritatoj kaj skismanoj. La popoloj de la ĝermanaj nacioj estis malpli severe traktataj ol la mezeŭropaj kaj balkanaj, kiuj multe suferis, ĝis interveno de Granda Rusio, kiam la traktado estis mildigita. Tamen, la Gvidanto ne aŭdacis invadi Grandan Rusion, kaj ne estis milito inter tiuj du grandaj potencoj.

La okupitaj skandinavaj landoj kaj Britio ĝuis iom pli da libereco ol la aliaj teritorioj. Iliaj lingvoj ne estis malpermesitaj, sed la okupantoj malestime rigardis ilin kiel nurajn ĝermanidajn dialektojn, kaj insistis, ke la germana estu la ĉefa lingvo de instruado kaj de administrado. Tion la angloj forte rezistis, sed post kiam ili konstatis, ke ili ne komprenas la klopodojn de la simplaj soldatoj (el kiuj multaj estis kamparanoj aŭ filoj de ordinaraj laboristoj) komuniki en la angla, ili cedis, kaj komencis uzi kelkajn vortoj kaj frazojn en la idiomo de la okupantoj. La kaŭzo de la miskompreno devenis de la fakto, ke, kvankam la angla estis instruata kiel fremda lingvo en germanaj lernejoj, la tieaj instruistoj insistis, ke la lernejanoj ĉiam prononcu la anglan vokalon „a” kiel „e”, kio kaŭzis teruran miskomprenon. Tiele, la vorto bad (malbono, -a) prononciĝis kiel bed (lito); man (viro) kiel men (viroj)>; fan (ventumilo) kiel fen (marĉejo); kaj sad (malĝoja) kiel sed (t.e. „said”: diris). Samtempe, la angloj tiom malbone prononcis la germanan, ke dum longa tempo interkompreniĝo restis malfacila. Finfine, la juna generacio regis la lingvon de la okupantoj, kaj eĉ komencis preferi ĝin, sed por tio multe da tempo estis bezonata.

La Gvidanto, kies ŝatokupo estis arkitekturo, dumlonge ambiciis krei tute novan ĉefurbon kun vastaj placoj, larĝaj avenuoj, kaj kolosaj palacoj. Ĝia nomo estos Teŭtonia. Samtempe, li volis transformi sian hejmurbon en pseŭdogrekan civiton. La planoj por tiuj projektoj jam estis faritaj.

Laŭ dekreto de la Gvidanto, multaj loknomoj en la okupitaj teritorioj estis germanigitaj. En Francio, Lyon iĝis Loewen, kaj Marseille iĝis Marschallburg. En Anglio, Birmingham iĝis Barmendorf, kaj Manchester estis ŝanĝita al Menschenburg. La germanaj nomoj estis reuzataj en lokoj, kie tiu lingvo iam estis parolata: Bohemio, Sud-Tirolo, Alzaco, Loreno kaj tiel plu.

Aliflanke, por malfaciligi la vivon de la invadintoj, kaj por antaŭenigi la agadon de rezistantoj, pli kaj pli da homoj en regionoj, kie ekzistis lokaj etnaj lingvoj kaj dialektoj, decidis uzi nur sian idiomon en la ĉeesto de la malamikoj. Tio multe helpis revigligi lingvojn kiel la keltaj, la eŭska kaj la soraba.

La scienca teamo rememoris, ke en la mondo de ilia originala dimensio, grupo da germanaj oficiroj kaj civiluloj naŭziĝis pro la brutaleco de la Naziisma reĝimo, kaj faris komploton por mortigi la Führer. Iu kuraĝa oficiro, Grafo Claus von Stauffenberg, lasis en bunkro, kie la Diktatoro konferencis kun sia stabo, bombon kaŝitan en teko. La bombo eksplodis, sed la Führer eskapis. Kolonelo Stauffenberg estis punmortigita. Tamen, en la paralela universo, la Gvidanto fakte mortis, kaj nomumiĝis nova Gvidanto, iu admiralo de la regna floto. Dum iom da tempo, la ŝanĝo ne multe plibonigis la vivkondiĉojn de la okupitaj nacioj, sed iom malpeziĝis la subpremo kaj la persekutado. Malpli da homoj estis enkarcerigitaj kaj mortigitaj en laborkoncentrejoj.

Konstatante iom da mildigo en la sinteno de la germanoj, la registaro en Moskvo postulis, ke ĝiaj slavaj fratoj regajnu sian sendependecon. La nova Gvidanto unue rifuzis, sed liaj konsilantoj jam konstatis, ke la Kvara Regno estas nun tro vasta por esti efike administrata, do li malvolonte rezignis pri tiuj teritorioj. Tiu cedo multe malfortigis la pugnoforton de Germanio en la ceteraj okupitaj landoj.

Ĝi retiris la plimulton de siaj trupoj el tiuj teritorioj, lasante nur nominalajn garnizonojn „por defendi la pacon”.

Intertempe, la popoloj en la invaditaj landoj alkutimiĝis al la kondiĉoj sub la regado de la germanoj. La kapablaj germanoj ja provizis ilin per bona sanservo, elstara transportsistemo, puraj urboj, kaj – finfine – kvazaŭa aŭtonomio.

Nur en la kamparaj regionoj estis ankoraŭ venĝemo kaj rankoro kontraŭ la invadintoj.

En la urboj la influo de la germana lingvo estis ĉie evidenta. Multaj germanaj vortoj estis enkondukitaj en la lokajn lingvojn. Butikoj, magazenoj, publikaj domoj, hoteloj, restoracioj ktp portis nomojn kaj reklamojn en la germana aŭ en iom absurda lingva miksaĵo. Ekzemple, en Anglio vidiĝis „Kneipe-Pub”, „Gesundheitness”, „Imbiss-Fastfood”, „Chips-und-mehr” ktp. Inter la junuloj furoris germana slango, kaj ĉiuj volis porti germanajn Mützen (ĉapojn), Hosen (pantalonojn) ktp. Ili volis kanti nur popularajn germanajn kantojn. Eĉ kiam ili kantis en siaj lingvoj, ili emis imiti germanan akĉenton. La modoj kaj kutimoj iĝis pli kaj pli germanaj.

Kun iom da surprizo, la scienca teamo konstatis, ke, kvankam la socio de la neŭtrala Usono ja ekzistis en la ultradimensio, ili povas observi absolute neniun influon de tiu parto de la mondo. Plie, ĝi ludis neniun rolon en la internacia politiko.

Bedaŭrinde la teamo trovis, ke ili ne plu kapablas toleri la vivon en la ultradimensio, nek la penson, ke ili neniam povos reiri al sia propra universo. Du el ili freneziĝis; la tria mortigis sin glutante cianidan acidon, kiu en ilia patrina lingvo nomiĝas prusa acido.

Postvorto: La partikla akcelilo neniam plu estis uzata.

Albisturo KVINKE
* La nomoj kursive presitaj ne prezentas landojn aŭ personajn nomojn ekzistantajn en nia dimensio, sed respondajn en la ultradimensio. La scienca teamo nomis ilin laŭ la nomoj al ili konataj en sia universo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07