MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Ne menciu la n-vorton

Estas monatoj kaj monatoj ... kaj MONATO. Estas monatoj, dum kiuj okazas – almenaŭ mondskale – nenio notinda; estas monatoj, en kiuj – laŭvorte – skuiĝas la mondo. Monato tia estas marto 2011: ter-tremoj en Japanio, aer-tremoj – pro bombado – en Libio.

Kiamaniere MONATO priraportu la du eventojn? Honeste: estas malfacilege. Eventoj en ambaŭ landoj evoluas, ŝanĝiĝas de horo al horo. Ne multe helpas al ni la ĉiutagaj raportoj de esperantistoj en Japanio (bedaŭrinde mankas korespondantoj en Libio: se tiea esperantisto legas ĉi tiujn vortojn, tiu nepre sin anoncu). Tiaj raportoj preskaŭ tuj malaktualiĝas: taŭgaj, eble, por retejo, sed por ĉiumonata periodaĵo, apenaŭ.

Cetere MONATO – aŭ iu ajn Esperanto-periodaĵo, eĉ retejo – malkapablas konkurenci kun ŝtate aŭ private organizataj amaskomunikiloj, ĉu paperaj, radiaj, televidaj, ĉu retaj. Tiuj, se juĝi laŭ britaj informfontoj, detale kaj sincere priraportis la eventojn en Japanio kaj Libio. Do tiu, kiu volas informiĝi pri la tieaj okazantaĵoj, nepre kaj kompreneble turnas sin al profesiaj, nacilingvaj informiloj.

Distanco

Tamen ĉiumonata periodaĵo posedas alispecajn fortojn. Ĝuste ĝia distanco, ĉu fizika, ĉu tempa, for de eventoj rapide evoluantaj, ebligas al ĝi superrigardi kaj, laŭeble, prikomenti. Jen ĝia rolo ... kaj ni prie fieru.

Perspektivo tia, ekzemple, ebligas demandi, kial la nuklea industrio – kiu kretene konstruigis centralojn en regiono konata pro tertremoj, kaj kiu dum la katastrofo konstante kaj mensoge subtaksis la danĝeron – daŭre provas sin defendi. Arogante, en radio-intervjuo, nukleo-inĝeniero diris, ke, kiel nunaj aŭtoj pli sekuras ol veturiloj de la 60aj kaj 70aj jaroj, tiel nunaj centraloj pli sekuras ol tiuj – kiel ĉe Fukuŝimo – instalitaj antaŭ jardekoj.

La inĝeniero, tre oportune, forgesis, ke ni ne plu ŝoforas per aŭtoj 30-, 40-jaraĝaj. Aliflanke ni ankoraŭ „ŝoforas”, almenaŭ parte, centralojn el la fruaj jaroj de la nuklea industrio. Do ne eviteblas danĝero; ne pretervideblas risko.

Ŝafoj

En la 80aj jaroj mi leteris al la tiama brita ĉefministro, sinjorino Thatcher, kiu insistis, ke nukleaj centraloj estas tute sekuraj. Se tiel, mi demandis, kial vi ne konstruigas centralojn meze de Londono, apud la parlamentejo, anstataŭ en foraj apudmaraj regionoj, kie vivas pli da ŝafoj ol da homoj? Respondon mi ankoraŭ atendas.

Cetere, ĉu ne ridinde, ke la germana kanceliero, Angela Merkel, decidis post la katastrofo ĉe Fukuŝimo malfunkciigi malnovajn centralojn en Germanio? En Germanio ne ekzistas tertremo-risko, kaj la centraloj restas precize tiom (mal)sekuraj kiel antaŭe.

Ĉu eblas lerni rezulte de la katastrofo? Teorie, jes. Tamen la lecionoj estas jam konataj kaj ankoraŭ ne aplikitaj: apenaŭ fidindas apologiistoj de energio-industrioj kiel la nuklea, la nafta; nepras limigi la energi-konsumon; gravas evoluigi ekologie plaĉajn energi-fontojn ktp.

Fakuloj

Praktike, tamen, tre dubindas, ĉu ni aplikos la lecionojn eĉ post la Fukuŝimo-katastrofo. La problemo estas, ke temas – malgraŭ ĉio – ĝuste pri katastrofo, ne katastrofego. La t.n. fakuloj, kiuj kuris tien kaj reen, serĉante solvojn, taksis la katastrofon unue je kategorio kvar, poste kvin (el ok kategorioj). Verŝajne necesus la plej grava kategorio – ok – por sufiĉe ŝoki kaj ebligi fundan reorientiĝon de nuklea politiko. Kondiĉe, tamen, ke post tia katastrofego, restos homoj sur la tero por realigi reformojn.

Ĉu pesimisma? Jes. Same rilate la UN-intervenon en Libio. Lastatempe Irako, tiam Afganio, nun Libio. Samaj pretekstoj, kredeble samaj rezultoj. Ni protektas la ordinaran, subprematan homon. Ni batalas por demokratio. Ni luktas kontraŭ diktatoro (kiu ĝis antaŭ kelkaj semajnoj estis, se ne fidata, almenaŭ tolerata).

Se tiel, kial Obama, Sarkozy, Cameron kaj la aliaj apaĉoj ne intervenas ekzemple en Ebur-Bordo? Jam mortis centoj da civitanoj en Abiĝano, dum la venkita prezidanto – Laurent Gbagbo – rifuzas rezigni pri sia povo. Subprematoj? Maldemokratio? Diktatoro? Jen ingrediencoj troveblaj en la Libio-kaĉo avide kirlataj de okcidentaj politikistoj kaj iliaj amikoj en la armil-industrio. Sed neniu intervenas en Ebur-Bordo kaj en la dekoj da aliaj, simile disŝirataj, landoj en la mondo.

Kalumnio

Memevidente. Kulpas la n-vorto, kiun la politikistoj ne kuraĝas mencii. En Libio, kaj en aliaj arabaj landoj, gravas nafto: en Ebur-Bordo, malgraŭ lastatempaj submaraj trovoj, la nafto-merkato malpli valoras. Sed ĉu, laŭ la politikistoj, ili intervenas en Libio pro nafto? Ho, kalumnio, se tion vi asertas.

Jam de jaroj politikistoj scias, ke pli facilas „solvi” (t.e. krei) internaciajn problemojn ol naciajn. Pli impresas, kaj pli plaĉas, aviadi de konferenco al konferenco ol enkotiĝi en ekonomiaj krizoj, senlaboreco, inflacio, fervojoj, sanservoj, k.s. La nepoj (kaj la historiistoj) vin benos, ĉu ne, se vi elspezas la monon de impostpagantoj por raketoj kaj misiloj prefere ol vivteni popolan hospitalon aŭ bibliotekon.

Armiloj

Feliĉe, kaj aparte dum recesio, okcidentanoj – ĝenerale pli kleraj ol siaj politikaj mastroj – komencas ne plu kredi la mensogojn. Kontraste al Irako, kontraste al Afganio, pli kaj pli aŭdiĝas la voĉoj: Kion ni faraĉas en Libio? Jen araba afero. Solvu ĝin la Araba Ligo, konsistanta el kelkaj naŭze riĉaj (kaj mem foje nur parte demokratiaj) landoj, kaj solvu ĝin per la armiloj, kiujn ni al ĝi vendis.

Libio ne estas afero de okcidento aŭ, se jes, ankaŭ Ebur-Bordo kaj deko da simile suferantaj landoj. Dum hejme solvendas amaso da problemoj financaj, sociaj, politikaj, dediĉi homojn kaj rimedojn denove al fora, fremda milito estas kruda frenezaĵo. La fakto, ke eŭropanoj kaj aliaj tion pli kaj pli konscias, iomete esperigas en funde senesperiga monato.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07