MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FUTBALO

Adiaŭas fenomeno

La 14an de februaro Ronaldo, brazila futbalisto alnomita „Fenomeno”, anoncis sian emeritiĝon. La kolektiva intervjuo okazis en la sidejo de Corinthians (Korintanoj), historia klubo de la urbo San-Paŭlo. Videble emociita, la futbalisto ne eltenis larmojn dum la deklaroj.

La 34-jarulo rezignis pri sia glora kariero pro ne sufiĉe bona sanstato. Li suferas pro hipotiroidismo, kies kuracilo estas hormono, substanco malpermesata al sportisto. Tamen ne uzi ĝin signifas dikiĝi.

Driblanto

Laŭlonge de 18 jaroj da profesia dediĉo al futbalo li konstruis solidan karieron. Kiel lerta avanulo de rapidegaj kaj embarasigaj dribloj li surmetis la kolorojn de sep kluboj, el ili du brazilaj kaj kvin eŭropaj. Entute li faris 352 golojn en interklubaj disputoj. Menciindas la aparta atingo ĉe eŭropaj teamoj, kie li ĉefrolis la finan venkon en ne malpli ol naŭ ĉampionadoj.

Bildigis tiun plensukcesan vojon la flava ĉemizo de la nacia teamo de Brazilo, precize la numero 9. Lia emo goli forte kontribuis por la venkoj de Brazilo en du mondaj ĉampionadoj (1994 kaj 2002) el kvar, en kiuj li partoprenis. Neniu antaŭ li tiom golis en futbala monda pokalo. Nur li kaj la franco Zinedine Zidane ricevis tri fojojn la distingon kiel la plej bona futbalisto de la mondo fare de la Federacio Internacia de Futbalo (FIFA).

Skandaloj

Tamen skandalo ne malofte akompanas famulojn. Lin trafis almenaŭ du. La unuan li travivis en la fina matĉo de la monda futbala pokalo de 1998, okazinta en Francio. Lia ludado okulfrape montriĝis fuŝa, supozeble pro subita malbonfarto. Laŭ la tiama opinio de la brazilaj futbalzelotoj, nome preskaŭ la tuta nacio, Ronaldo kulpas pri la malvenko antaŭ la teamo de la gastiganta Francio. Pli ĝuste dirite, eklipsis la brazilan skipon la zigzaga fulmo de Zinedine Zidane.

La dua polemiko okazis dek jarojn post la fiasko en Francio kaj ja for de la verda tapiŝo de la stadionoj. Ĉi-foje fotoj de Ronaldo transiris de la heroecaj sportaj paĝoj al la plej fifamaj folioj de la gazetaro. Afero kun du transvestuloj skandale malkaŝis privatan guston de la atleto. Unu el ili akuzis lin pro tio, ke la famulo ne dece pagis la ĝuitan servon. Siaflanke Ronaldo montris sin viktimo de ĉantaĝo. Antaŭ la bedaŭrinda fakto lia tiama fianĉino montris al li ion similan al la ruĝa karto montrata de arbitracianto dum matĉo.

Milionulo

De la infano naskiĝinta en modesta kvartalo de Rio-de-Ĵanejro ĝis la riĉulo posedanta 250 milionojn da realoj (pli ol 100 milionojn da eŭroj), Ronaldo fariĝis ankaŭ fenomeno de riĉiĝo pere de sporta kariero.

Miloj da knaboj – kaj iom post iom ankaŭ knabinoj – revas pri gloro tia. Kiom da esperigaj idoj ricevis nomon omaĝe al la fenomena idolo! Certe nur minimuma parto el tiuj revuletoj sufiĉe golos, ĝis rikolti laŭrojn el la gazono. Al la resto la destino provizos maksimume modestajn bezonojn.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07