MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

MEDIO-PROTEKTADO

Spertoj vespertaj

Alproksimiĝas la somero kaj – kiel okazas jam de dudeko da jaroj – prezentiĝas denove en pluraj italaj regionoj timigilo nomata „tigro-moskito”.

Rimedoj, pli-malpli multekostaj, kontraŭ ties ĝenaj pikoj tute ne mankas, sed orientiĝi laŭ la merkato por elekti la plej efikajn ofte malfacilas. Tamen ekologian kaj relative malmultekostan metodon alprenis lastatempe diversaj italaj urboj, inter tiuj la komunumo de Udine, en nord-orienta Italio.

Frandemaj

Tie, por purigi kaj plejeble multe „blendi” la urbon kontraŭ moskitoj kaj kolegaro simila, oni decidis „dungi” pipistrelojn. Ili estas tiel frandemaj pri insektoj, ke ili kapablas manĝi tage 500 - 5000, laŭ ties grandeco.

Tial en la kvartaloj de Udine, proksime de altaj arboj kaj akvofluaĵoj, oni instalis inter januaro kaj februaro 44 „dometojn” rezervitajn al vespertoj. La nestoj – kune kun tradicia sanigo de kloakoj kaj de aliaj riskaj lokoj fare de la komunumo (nelaste de la du urbaj mortintejoj) – garantios someron verŝajne pli malstreĉan al urbo aparte kutimiĝinta, pro humida klimato, al la tigro-moskito.

Patroloj

Certe, por ekstermi tiun insekton, la pipistreloj ne povos ripozi sur siaj laŭroj. Estas konate, ke la tigro-moskito aktivas nur tage, dum vespertaj patroloj ne komenciĝas antaŭ malheliĝo. Iel ajn, la projekto ebligos malpliigi ankaŭ la nombron de ordinaraj moskitoj kaj aliaj insektoj.

Udine, eleganta urbo kun preskaŭ 100 000 loĝantoj, elspezas 77 000 eŭrojn pro la projekto. Multaj aliaj komunumoj, eĉ eksterlandaj, pripensu solvon tian. Laŭ la ekzemplo de Udine, eblus minimumigi la uzon de insekticidoj kaj aliaj substancoj toksaj aŭ poluaj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07