MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

PENTRADO

Alise Medina ekspozicios en Nederlando

Eksterordinara ekspozicio de balt-lande fama 27-jara artistino, ankaŭ denaska esperantistino, baldaŭ okazos en Nederlando.

Aristids Medinŝ jam esperantistiĝis en la 60aj jaroj, do en la sovetia tempo, kaj estis aktiva kaj konata en Latvio kaj delegito de UEA. Li konatiĝis kun fraŭlino, kiu lernis Esperanton en 1974. Ŝi, Lolita, kaj Aristids enamiĝis kaj en 1979 geedziĝis. El tiu geedziĝo naskiĝis tri infanoj. Alise (1984) estis la unua. Jam kvarjara Alise komencis pentri. La gepatroj entuziasme stimulis ŝian talenton. Post la gimnazio Alise studis 7 jarojn en la artlernejo Janis Rozentals en Rigo kaj post tio iris al la art-akademio de Latvio (pentro-sekcio), kie ŝi akiris la diplomon de bakalaŭro pri arto en 2007 kaj la diplomon de magistro en junio lastjara. Intertempe ŝi studis ankaŭ unu jaron en la universitato de Porto, Portugalio, kadre de la studenta interŝanĝa programo „Sokrato-Erasmo”.

Alise partoprenis en la UK en Bjalistoko kaj faris belegan pentraĵon de la bazarplaco, kie la bubo Zamenhof tiom ofte vagis, kaj tie naskiĝis ankaŭ la ideo pri ekspozicio en Nederlando.

La verkaro de Alise Medina estas abunda kaj mirakle belega. Ne nur pentraĵojn ŝi kreis, ankaŭ librojn ŝi ilustris: „Donacetoj por Infanoj” de L. Jevsejeva kaj la poemaron „Antaŭen” de J. Rainis. Alise gajnis ankaŭ diversajn premiojn: en 2007 ŝi estis gajninto de la Art Symposium Marina 2007 kaj krome ŝi ricevis la Albert Foundation Grant. Kaj ĝis nun ŝia krono estas la unua premio de la Gallery Global Art 2010, konkurso por junaj artistoj el la baltaj ŝtatoj. Alise estis nomita la plej bona juna artisto de Baltio lastan jaron.

Abundaj ekspozicioj

Inter 2004 kaj 2010 ŝi partoprenis en 33 ekspozicioj, el kiuj 9 estis ekspozicioj por nur ŝiaj verkoj. Kaj ne nur en Latvio sed ankaŭ en Estonio, Germanio kaj Portugalio, kaj nun ankaŭ en Nederlando en tre speciala muzeo, nome la Jac Maris Ateliermuzeo en Heumen apud Nimego. Jac Maris (1900-1996) estis la nepo de la pentristo Jacob Maris (1837-1899), reprezentanto de la haga skolo. Jac Maris ne nur pentris, sed estis ankaŭ konata skulptisto kaj ceramikisto. Jac Maris pro siaj ceramikaĵoj estis fama glazureksperto. Li loĝis kaj laboris en neordinara domo. Li aĉetis la ekspoziciejon, kiun la inĝenierkompanio Heidemij [hejdemej] uzis dum la mondekspozicio en Usono en 1913. Ĝi estis tre taŭga pro sia lumkupolo. Post lia morto tiu konstruaĵo fariĝis la „Ateliermuzeo Jac Maris” aŭ mallonge „Marisdomo”.

Vi estas kore invitita fari artviziton al tiu muzeo de la 3a ĝis la 30a de aprilo ĉi-jara. Ĝuu ne nur la majstroverkojn de Alise Medina, sed ankaŭ la belegajn verkojn de Jac Maris en natura ĉirkaŭaĵo. La muzeo viziteblas merkrede de 14.00 ĝis 17.00 h, kaj sabate kaj dimanĉe de 13.00 ĝis 17.00 h. Kaj krome laŭ interkonsento (telefonu al 024-3580151 aŭ skribu al akkers10@kpnplanet.nl). La adreso estas: Looistraat 57, 6582 BB Heumen (10 km sude de Nijmegen, tuj apud la aŭtoŝoseo A73). Por informoj en Esperanto telefonu al 024-3580320 aŭ skribu al k.ruig@hotmail.nl. Bonvolu ankaŭ viziti la retejojn de Alise kaj la muzeon: www.alisemedina.blogspot.com kaj www.marishuis.nl.

La oficiala malfermo estos farata de (ankoraŭ sekreta) eminentulo dimanĉon la 3an de aprilo je la 13a horo.

Kees RUIG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Ruig el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07