MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

REAGO

Senmita biografio de Zamenhof

Estimataj, se, leginte la Biografian Skizon de Al. Korĵenkov pri Zamenhof, Donald Broadribb komprenis interalie (MONATO 2011/2, p. 24) ke „Ludoviko kaj Lazaro estas respektive la germana kaj la greka formoj de unusama nomo”, ke Zamenhof ne estis polo tial, ke „la moderna Pollando estis parto de Rusio, do oficiale li estis ruso”, kaj ke „en la frua vortuzo de Zamenhof mem, lia nacio estis ... judismo”, mi povas konkludi nur, ke la ideo-fluo inter aŭtoro kaj recenzinto grave paneis. Ĉar nek Korĵenkov, se juĝi laŭ lia interesega kaj samtema, sed kvinfoje pli ampleksa Homarano, povis diri tiajn stultaĵojn, nek Broadribb, se juĝi laŭ liaj aliaj kontribuoj al MONATO, estas homo stulta aŭ freneza, mi devas konjekti, ke la recenzata Skizo (kiun mi mem ne jam vidis) estas iom tro skiza kaj tial eble erariga. Tamen, ĉar leganto tute senscia pri tiuj aferoj eble povus konfuziĝi, ne estas senutile indiki ĉi tie, ke:

1. La antaŭnomo de Zamenhof estis Lazaro. Pli ĝuste, laŭ lia naskiĝ-atesto ĝi estis Lejzer (transskribo de jida formo) kaj laŭ aliaj oficialaj dokumentoj ruslingvaj Lazarj. Ludoviko estas alia antaŭnomo, kiun li uzis (en la pola formo Ludwik), same kiel multaj Moŝeoj kaj Abrahamoj fariĝis Maurice-oj kaj Albertoj „en la mondo”, sed ĝi ne estis oficiala. La sola rilato inter la du nomoj estas, ke ili komenciĝas per la sama litero (por ke oni povu subskribi „L. Zamenhof”, ne bezonante memori, kiun nomon oni uzas en la koncerna medio).

2. Oficiale, Zamenhof estis ruslandano, t.e. ŝtatano de Ruslando kaj subulo de la caro. Tio ne signifas, ke samtempe li ne estis polo, litovo, ĉeĉeno aŭ kartvelo. Ke li ne konsideris sin polo, tion oni povas apogi per aliaj argumentoj, kaj plej konvinke per lia propra kortuŝa deklaro antaŭ la krakova UK –, sed ne per argumentoj pri ŝtataj limoj!

3. Zamenhof ĉiam sin nomis „ruslanda hebreo” kaj ĉiam sin alkalkulis laŭ deveno al „la hebrea popolo/gento/nacio”. La formon „jud-” li preskaŭ neniam uzis, ĉar en la tiama rusa ĝi havis malŝatan nuancon; kaj li certe neniam nomis sian genton „judismo”, kio povis signifi nur judan religion aŭ doktrinon, do ĝuste tion, kion li ne kundividis kun siaj samgentanoj!

Angelos TSIRIMOKOS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Angelos Tsirimokos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07