MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Socia dokumento pri nia larmovalo

Antaŭ proksimume unu jaro mi recenzis la unuan libron de Eddy Raats, La longa vojaĝo – Travivaĵoj de etulo. Mi vidis en ĝi esperantan ekvivalenton, almenaŭ enhave, ne literature, de la Kisinskia La Farbita Birdo. Mi notis en la fino de mia teksto, ke la libro gustas je pli. Kaj nun mi estas regalata de tiu plio. Ĵus aperis la daŭrigo de la vivorakonto de Eddy.

La bona malnova tempo

Ankaŭ en Esperanto ekzistas, kaj eĉ estas zamenhofa, tiu idilia nostalgia kaj idealiga esprimo. Se mi, tamen, pripensas la ne tre oftajn rakontojn de miaj gepatroj pri ilia juneco, tiam mi konstatas, ke plej granda parto el tiuj rakontoj temis pri malriĉeco, pri mizero, pri krudeco, pri dronigo de mizero en alkoholon. Miaj gepatroj profitis, mi supozas, de la evoluo de nia socio, de la aliaj tempoj, de la „nova tempo”, kiu alportis aliajn morojn. Ili estis, en mia familio, la unua generacio, kiu liberigis sin el la kotaro ... sed en sia juneco ili ankoraŭ turniĝadis en ĝi. El la nova libro de Eddy mi lernis, ke ne ĉiu familio same rapide kaj facile evoluis ... kaj plie danke al ĝi, mi nun pli klare rimarkas, ke ankoraŭ nun, ĉe ni, en nia skandale riĉa socio, iuj familioj daŭre vivas en kotaro.

Pendis sur hareto

Jen alia zamenhofa esprimo, kiu ilustriĝas en la libreto! Eddy pentras la verŝajne plej krizan okazintaĵon en sia vivo, tiom krizan, ke la detaloj neniam sukcesis enskribiĝi en liaj cerbaj kurbiĝoj. Li preskaŭ strangolis la duan edzon de la patrino. Kiel estus estinta lia vivo, se la atestantoj ne estus forŝirintaj liajn manojn duonrompiĝintajn for de la premita kolo? Fakte, du vivoj saviĝis, kaj ambaŭ pendis sur hareto! Kaj je via miro vi en la fino de la libreto konstatos, ke Eddy bone zorgis la saman viron dum liaj finaj vivojaroj. Mi eĉ havas la impreson, ke li pli milde juĝas tiun viron ol sian propran patrinon. Eddy nepre ne sekvis la ĝeneralan regulon, ke se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas, kaj li ankaŭ pruvas, ke oni ne devas esti profunde religiema por ami la proksimulojn kaj pardoni kulpulojn.

Eksplodliberiga kortobalaaĵo?

La Krio de E. Munch ofte aperis antaŭ miaj mensaj okuloj dum la legado. Ĉu la verkado eble estis, eĉ se nekonscie, finfina elŝrikado de dum multaj jaroj forpuŝita sufero? Ĉu pro tio la aŭtoro neglektas la valoran konsilon ne porti eksteren balaaĵon el korto? Mi supozas, ke jes. Kaj se ni scias, ke malgraŭ ĉiaj malhelpoj la aŭtoro sukcesis vivi sufiĉe luksan okcidentan vivon, oni nepre demandas sin, kial iuj aliaj en la libro, kiuj havis pli promesan komencan kapitalon, kontraŭe ĝisfunde enkotigis sin mem!

Relativeco de etiko montriĝas en la priskribo de la pia, laŭdinde hipokrita, maniero, en kiu Eddy sukcesis prizorgi sian edukadon. Puŝis lin instruisto, kiu dankis sian instruitecon al same pia ruzaĵo, per taŭga, zorga kaj logika klarigo de severa kateĥismo ... kaj de la jezuita principo la celo pravigas la rimedojn. Plie helpis la pragmata inter lupoj, kriu lupe!. Tia agado en nia nuna tempo neniel estas miriga, sed ne forgesu, ke tiam estis alia tempo, alia moro!

Alia lando, alia moro

Kune kun sia antaŭulo la libreto estas vere socia dokumento ... tia, kiaj troviĝas jam en nia literaturo, sed estus utile, se ili multiĝus. Antaŭ nelonge aperis tia dokumento pri la patrino de Sen Rodin. Ne temas pri altaj literaturaj ĉefverkoj, sed pri honestaj, liberaj, kuraĝaj korelverŝoj. Ili ankaŭ instruas al ni, se ni bone legas niajn ĵurnalojn kaj bone rigardas la novaĵelsendojn de televido ... ke ekzistas landoj kaj situacioj, kie homoj ankoraŭ nun travivas tempojn similajn al niaj bonaj malnovaj!

Petro DE SMEDT
Eddy Raats: Post la pluvo – pluvego. Travivaĵoj de junulo.. Eld. Monda Asembleo Socia, 2010. 126 paĝoj gluitaj. ISBN 978 2 918300 34 2.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro De Smedt el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28