MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

EBUR-BORDO

Kie paco fariĝas malpaco

Fine de novembro civitanoj de Ebur-Bordo en okcidenta Afriko elektis novan prezidanton. Jen eblo, almenaŭ teorie, meti finon al pli ol 10 jaroj da politika malcerteco kaj, inter 2002 kaj 2005, interna milito en tiu ĉi lando, kiu sendependiĝis de Francio en 1960.

En unua baloto neniu kandidato gajnis pli ol 50 % de la voĉoj por aŭtomate fariĝi prezidanto. Laurent Gbagbo, la prezidinto, akiris 38 % kaj, en dua loko, Alassane Quattara 34 %. Aliaj kandidatoj gajnis malpli kaj ne partoprenis la duan baloton.

Pasis senprobleme la elekto-tago. Tamen la rezulto, anoncenda ene de minimume tri tagoj, ne venis. La kvaran tagon la ĉefo de la elekto-komisiono, timante pri sia vivo, fuĝis al hotelo gardata de pacsoldatoj de Unuiĝintaj Nacioj. De tie li anoncis, ke venkis per 54 % la iama ĉefministro Quattara. Aprobis la rezulton UN-reprezentantoj kaj aliaj internaciaj observantoj.

Konsilio

Gbagbo tamen rifuzis akcepti la rezulton. Konstitucia konsilio, kiun li starigis, renversis la rezulton kaj deklaris, ke Gbagbo venkis per 51 % de la voĉoj. Li akuzis ministron Quatarra kaj subtenantojn en la norda parto de la lando pri fraŭdo.

Malgraŭ premoj de la internacia komunumo, kaj interne de Afriko, Gbagbo rifuzas cedi. La armeo lin protektas en la prezidanta palaco en la regurbo Abiĝano. Pro la postvoĉdona krizo jam mortis 300 homoj, dum pli ol 30 000 petis azilon en najbaraj landoj.

Sendube mortos pli da homoj, se oni agas perforte por forigi la iaman prezidanton. Intertempe oni provas diplomatiajn solvojn sed ĝis nun sensukcese.

Kakao

Ebur-Bordo estas la plej granda produktanto kaj eksportanto de kakao en la mondo. Ĝia ekonomio suferos pro la politika malcerteco. Quatarra jam petis, ke aliaj landoj ne akceptu ebur-bordan kakaon por protesti kontraŭ la malstabileco en la lando. La iniciaton subtenis jam la usona prezidanto Obama.

Ankaŭ najbaraj landoj timas pro la situacio. Ankaŭ iliaj civitanoj viktimiĝos, se okazos milito aŭ perforto kontraŭ lando antaŭe konata kiel haveno de paco kaj stabileco.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07