MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

BELGIO

Krizo de la eŭro

Ducent tagoj sen nova federacia registaro1 post la balotoj kaj ŝuldo egala al cent procentoj de la malneta enlanda produkto (MEP): zorgiga situacio por Belgio. Iuj komentistoj komparas la situacion de Belgio kun Grekio kaj Irlando. Fons Verplaetse [verplatse], eks-estro (1989-1999) de la belga centra banko, klarigas ke tamen estas grandega diferenco inter Belgio kaj kelkaj eŭropaj ŝtatoj kun financaj problemoj.

Viktimoj de spekulacio

Antaŭ la ekzisto de eŭrozono, eŭropaj ŝtatoj en financaj problemoj devalutis sian monunuon. Post la enkonduko de la eŭro tio ne plu eblas. Por financi siajn ŝuldojn la ŝtatoj apelacias al la financaj merkatoj per emisio de obligacioj, kies rento dependas de la supozata kapablo de la ŝtato repagi la ŝuldojn. Pro manko de registaro, kiu iniciatus aranĝojn por sanigi la financojn, tiu rento por Belgio estas proksimume 1 % pli alta ol ekzemple por Germanio. Se la rentonivelo ankoraŭ plialtiĝus, restus malpli da rezervo por redukti la ŝuldojn, kaj sekve la rento denove altiĝus kaj kreiĝus tiu diabla cirklo kiun ekspluatas spekulantoj.

Belgio pli riĉas ol problemlandoj

Unue necesas atenti pri la disvolviĝo de la belgaj ŝuldoj kompare kun aliaj eŭropaj ŝtatoj. En 1970 ĝi egalis al 130 % de la MEP, 69 % pli ol la eŭropa averaĝo. Nuntempe, pro la financa krizo, la ŝuldoj de ĉiuj eŭropaj ŝtatoj kreskis. Tiuj de Belgio superas la eŭropan averaĝon nur je 13 %. Sed krome la belgoj estas, post la svisoj, la plej grandaj ŝparantoj en Eŭropo. La financaj ebloj de la belgaj familioj sumiĝis en 2007 je 230 % de la MEP, dum tio estis nur 135 % por la finance forta Germanio kaj 149 % por la tuta eŭrozono. Kiam oni adicias ĉiujn havaĵojn de Belgio en eksterlando kaj deprenas ĉiujn eksterlandajn ŝuldojn oni konservas por 2009 pluson de 45 %, pli ol en Germanio kaj Nederlando.

Evidente malbonas, ke ne formiĝas nova registaro kaj tio malpliigas la fidon de la financaj medioj. Laŭ Verplaetse oni tamen ne timu spekuladon kontraŭ Belgio kiel okazis kontraŭ Grekio, Irlando kaj Portugalio. Baldaŭ estu registaro, kiu ellaboru planon por malpliigi la ŝuldojn, ne tro draste sed iom post iom, por ne malekvilibrigi la ekonomion. Tiam tute ne plu eblos spekulado.

Ivo DURWAEL
1. Belgio estas sen nova federacia registaro, sed ja funkcias la malnova federacia registaro kaj la registaroj de la regionoj kaj komunumoj, kiuj respondecas pri la plimulto de la decidoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07