MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Inter videbleco kaj nevidebleco

La fontoj nevideblaj, la lastatempa poemaro de Baldur Ragnarsson, prezentas sur la antaŭa kovrilo tute videblan konkretan fonton, troviĝantan en reala itala strato, en unu el la plej vizitataj urboj de la mondo: la Masko-Fontano, sur la strato Giulia de Romo. Videbla, vidinda kaj delonge multevidata estas tiu roma fontano, kiu, tamen, havas ankaŭ allogajn nevideblajn aspektojn. Oni rigardas ĝin kun aparta emocio, kiam oni ekscias, ke ĝia renesanca strukturo inkluzivas antikvajn romianajn ŝtonajn maskon kaj kuvon. Kaj eble ĝia fascino kreskas, kiam oni ekscias, ke onidire antaŭ pli ol du jarcentoj oni fluigis vinon pere de ĝi, okaze de popolaj festoj.

Ĉio fluas

Mi sugestas, ke oni kontemplu tiun strangan virinecan maskon (verŝajne, envizaĝigintan la animon de la fonto, laŭ la pensmaniero de antikva skulptisto), imagante ĝin ankaŭ kiel alegorion de la universala fluo, laŭ la heraklita vizio pri „ĉio fluas”: ĝi povus signifi la fluon de tempo, de la vivo, de la penso, de la historio de la homaro ... kvazaŭ nevideblaj maskoj de nevideblaj fontoj kunekzistus kun la videbla ŝtona masko de la akvofontano. Kaj mi proponas tian manieron de kovrilkontemplado kiel startpunkton kaj metodon por la legado de la poemaro.

Meditadoj pri la rilato inter realo kaj la percepto de la realo aperas en multaj poemoj, ĉu kiel ĉefa temo, ĉu rande de ĝi. La poeto kontemplas pejzaĝojn, homojn, bestojn, aĵojn ktp en ties rilatoj kun siaj mensaj kaj animaj reagoj pri ili. La objektivaj kaj subjektivaj aspektoj de tiaj kontempladoj fariĝas la videblaj kaj nevideblaj fontoj de liaj verkoj.

Hajkoj

En kelkaj poemoj aperas rektaj aŭ malrektaj aludoj al la fama hajko de Issa pri la roso. Onidire, la japana hajko-majstro Issa, kiu vivis antaŭ ĉirkaŭ du jarcentoj, verkis tiun hajkon tuj post la morto de sia infano. Jen tiu hajko laŭ la traduko de Ragnarsson: „Guto de roso/ estas guto de roso/ sed tamen, tamen”. Ragnarsson inkluzivigas tiun ĉi tradukon en la komencon de sia poemo Mondo de roso, samkiel la renesanca artisto inkluzivigis romianan maskon en la strukturon de pli malfrua fontano. Kaj komentas la nuntempa islanda poeto: „Rosaj perloj,/ rosaj larmoj/ pli valoras/ pli gravas/ ol ideoj fabrikitaj/ fuĝoj de naturaj faktoj/ senteblaj per okuloj/ per tuŝoj, per realaj ĉeestoj.// Mondo de roso/ estas nia sola mondo// mondo de patro/ mondo de patrino/ mondo de poeto.” Tie ĉi, samkiel tra la tuta poemkolekto, la profunda sento de universala fluo kaj ŝanĝo fariĝas nevidebla fonto de saĝa sereneco.

Nevideblaj eĥoj el tiu hajko de Issa sentiĝas en multaj aliaj poemoj, precipe kaj aparte en Rozoj. Tiun ĉi poemon Ragnarsson dediĉis al sia forpasinta filino Heiður, aŭtorino de infanlibroj en la islanda. Tie la „videbla” inspirfonto konsistas nur el la simplaj ruĝkrajonaj strekoj, kiujn la dujara filino faris antaŭ kvindek jaroj sur la fronta paĝo de Alico en Mirlando. Kaj jen kortuŝaj sugestoj pri la dolorigaj „nevideblaj” fontoj: „... Kaj la ruĝaj strekoj/ sur la Alico-libro kombiniĝas/ en mia koro kun la rozoj sur la paĝoj/ de ŝiaj libroj aventuraj, kaj la rozoj/ sur ŝia tombo, florantaj en somero.”

Inter la objektiva kaj subjektiva niveloj de mondkontemplado ofte ekzistas tensio, kiel en tiuj versoj el la hajkoserio Posttagmezo: „Maljuna kato/ pasero sur la branĉo/ dormema gvato.” Kiam tiaspecaj tensioj okazas inter la realo kaj la arto, la situacio povas fariĝi fonto de konflikto inter la historia kaj la arteca veroj. Tiaj ĉi konfliktoj iĝas temoj de multaj filozofiaj poemoj, enhavantaj bongustan serenan humuron, kiel ekzemple Pitagoro ebria, Pli ol patrinece, Bastonoj ktp. En tiaj poemoj, samkiel en aliaj prihistoriaj aŭ priliteraturaj poemoj, la historiaj aŭ la beletraj herooj de la libroj eniras en la intiman animan vivon de la poeto, kiu pasie dialogas kun ili, samkiel li farus kun proksimaj amikoj aŭ najbaroj. Ekzemplo de tipa ragnarsona humuro estas la fino de la mensa filozofia „kverelo” inter li kaj la antikva poeto Solono, kiam Ragnarsson „... rezigne sekvas/ dignan Solonon, du uloj kun bastonoj/ sub dutempa suno, helena kaj islanda.” (citaĵo el Bastonoj.)

Fonto por la estonteco

Per la sama nuanco de humuro estas verkita la poemo Pli ol patrinece. Tie Ragnarsson tutkore indigniĝas kontraŭ la antikva „klaĉado” pri la supozata malamo inter la famaj antikvaj grekaj poetoj Korina kaj Pindaro. Laŭ Ragnarsson, ĉar la historian veron estas malfacile rekonstrui (fakte, eĉ la samtempeco de la du poetoj estas pridubata de la nunaj historiistoj), ne indas rememori maldignajn onidirojn pri envio, vanteco kaj malamo inter du brilaj malsimilaj poetoj. Laŭ Ragnarsson, se la du poetoj entute vivis en la sama epoko, ili devintus admiri kaj kompletigi unu la alian, ĝuante siajn malsimilecojn, influante unu la alian diversmaniere, eĉ amante unu la alian ... Tiu ĉi belega mesaĝo pri verkista solidareco montras al ni gravan aspekton rilate la personecon de la islanda poeto, kiu ŝajnas optimisme konsideri la pasintecon kiel nevideblan fonton de lecionoj por la estonteco.

La ragnarsona poemo La ofero de Lukrecio estas poemo pri poemo. En ĝi aperas la latina poeto Lukrecio, alvokanta la diojn en sia filozofia poemego. La islanda poeto komentas tiun geston de Lukrecio, rilatigante ĝin al la fakto, ke, tamen, la ĝenerala filozofia pensmaniero de la latina aŭtoro estis tre materiisma. Tra la vortoj de Ragnarsson oni sentas la saman humilan meditadon pri la limoj de homa racio fronte al la misteroj de la mondo – la saman nevideblan ondon de serena saĝeco – kiu fluis iam tra la poemego de Lukrecio.

Fonto de timo, danko, miro kaj admiro

La dioj alvokataj de Lukrecio, samkiel la kristana Dio protektanta la vojaĝanton kontraŭ la ogrinoj en la poemo Teruro, samkiel la ogrinoj el la sama poemo, samkiel la elfetoj, kies okuloj brilas en la poemo Roso, samkiel la verda besto, kiun renkontas Temuĝin (Ĝingis Ĥano) en la poemo Returno de Temuĝin – ĉiuj tiuj bildoj ŝajnas maskoj de unu sola nevidebla profunda fonto de la homaj timo, danko, miro kaj admiro fronte al la granda potenco en la universo (kiun oni povus nomi eventuale „Senkorpa Mistero”, se oni volus uzi la zamenhofan esprimon).

La historiaj, filozofiaj, literaturaj kaj aŭtobiografiaj fontoj de inspiro kongruas kun la tradiciaj kaj netradiciaj fontoj de literatura esprimmaniero. Troveblas en la libro poemoj kun aliteracio laŭ nord-eŭropa tradicio, tiuj kun regulaj strofoj ritmitaj kaj rimitaj laŭ la plej konata eŭropa tradicio, tiuj strukturitaj laŭ japana tradicio (hajkoj), multaj liberformaj poemoj kaj ankaŭ unu prozopoemo. Ofte rekoneblaj estas eĥoj de la esperanta romantika poemtradicio. Tiaj influoj senteblas eĉ en cirkonstancoj, kiam Ragnarsson konscie asertas sian originalecon. Ekzemple en La fontoj nevideblaj (poemo aparte grava, ĉar la aŭtoro uzis ĝian titolon ankaŭ por la tuta kolekto), Ragnarsson klare esprimas sian distanciĝon de la amataj modeloj de Kalocsay kaj Auld: „... Aliaj vojoj/ kondukis min al fontoj nevideblaj/ sub ŝtonamasoj de mia norda lando.”

Ofte Ragnarsson miksas malsimilajn tradiciojn laŭ surpriza maniero, brile uzante la buntajn eblojn de Esperanto. Jen, ekzemple, tiu humura fragmento el la poemo Sopiro, kie aliteracio estas uzata kune kun regula ritmo kaj rimo: „Tamen restas taŭga vojo de taktiko:/ Trudi penson en esprimon/ taktofirman kaj en rimon.” Jen alia ekzemplo el la hajko-serio Posttagmezo, kie ene de la japana formo de hajko troveblas rimo kaj aliteracio: „Flirta folio/ bloveto trans angulon/ apenaŭ plio.”

Priesperanta seniluziiĝo

En kelkaj priesperantaj poemoj, oni sentas fortan ondon de melankolio, malgajeco kaj seniluziiĝo. Temas pri seniluziiĝo de granda revisto, kiu fojfoje opiniis, ke Esperanto rapide kaj mirakle plibonigos la tutan vivon de la planedo. Unu el la ekzemploj estas la poemo Post tiom da jaroj, dediĉita al la esperanta poeto Henri Vatré okaze de ties okdekjariĝo. Komparante la homajn destinojn kun vojaĝantaj ŝipoj, Ragnarsson finas la poemon tiel: „La rando nin atendas, ne haveno;/ falo duobla: de ŝipoj kaj kurteno.” Laŭ mia vidpunkto, la poemoj de Ragnarsson (inkluzive tiajn neoptimismajn dolorigajn ampoemojn pri la esperantaj lingvo kaj kulturo) estas tiom sinceraj kaj majstre kreitaj, ke ili kapablas stimuli la optimismon de la leganto rilate la vivpotencon de la kulturo, kiu naskis ilin.

Pro tiu ĉi kuraĝiga sento kaj pro la horoj de serena meditado, kiujn mi ŝuldas al la legado de la poemkolekto, mi dankas la aŭtoron. Mi deziras, ke li sentu, ke ne dezerta rando atendas liajn verkojn, sed gastamaj havenoj de malfermitaj koroj de legantoj.

Luiza CAROL
Baldur Ragnarsson: La fontoj nevideblaj. Eld. Mondial, Novjorko, 2010. 127 paĝoj binditaj. ISBN 978-1-59569-174-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Luiza Carol el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28