MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Komputado

BITLIBROJ

La nova Kindlo de Amazon

Rilate teknikaĵojn mi malofte estas modernulo. Ekzemple, mia nuna tekokomputilo estas la plej malmultekosta, kiun eblis aĉeti en 2007, kaj en mia hejmo ni ankoraŭ ne ricevas ciferecan televidon, kvankam mi baldaŭ devos okupiĝi pri tio por eviti akrajn plendojn de aliaj familianoj, kiam oni malŝaltos la analogan en aprilo 2011. Pri mia poŝtelefono ni prefere silentu.

Tamen en novembro, pretigante prelegon pri „La estonteco de literaturo”, mi informiĝis pri aparato, kiu nuntempe furoras en mia lando, Kindlo (Kindle) de Amazon, kaj ĝia priskribo ŝajnis tiel alloga, kaj ĝia prezo tiel modesta, ke mi decidis mendi ĝin. Dek du tagojn poste mi senaverte ricevis Ipadon (Apple iPad) donace de mia dunganto, do mi subite iĝis posedanto de du sufiĉe aktualaj tabulkomputiloj.

Legoplato

Kvankam mi legis almenaŭ unu industriraporton, kiu enklasigas Kindlon inter tabulkomputiloj, nomi ĝin tiel misgvidas. Interne ĝi estas linuksa komputilo, sed el la vidpunkto de uzanto ĝi estas relative simpla aparato kun unu ĉefa funkcio: oni legas librojn per ĝi. En MONATO ni jam nomis tiajn aparatojn „poŝlegiloj”, sed pli bela vorto eble estas „legoplato” (el la sveda läsplatta).

Aperis jam pluraj modeloj de Kindlo. La unua aperis en novembro 2007, kaj la modelo, kiun mi aĉetis, neoficiale nomata „Kindlo 3”, lanĉiĝis en aŭgusto 2010. De ĝi estas du variantoj: unu, kiu povas konektiĝi per la poŝtelefonaj retoj („3G”), kaj unu, kiu konektiĝas nur per sendrata reto IEEE 802.11 („vifio”). En Britio ili kostas 109 kaj 149 pundojn (ĉirkaŭ 130 kaj 180 eŭrojn), inkluzive de sendokostoj, kaj en Usono eĉ malpli.

Elektronika inko

Kindlo pezas 241 aŭ 247 gramojn (kromaj 6 g por 3G), longas 190 mm, larĝas 123, kaj dikas 8,5 mm. Ĝi havas 4 GB da memoro, el kiuj 3 GB restas por la uzanto (sufiĉe por miloj da libroj), kaj ĝia ekrano, kun 16 grizniveloj, mezuriĝas je 91 oble 122 mm (por 6-cola diagonalo). La ekrano havas laŭ la specifo 600 oble 800 bilderojn, sed estas malfacile konfirmi tion perokule: ĝi funkcias per tiel nomata „elektronika inko” kaj aspektas simile al presita papero, tiel ke oni ne vidas bilderojn.

Elektronika inko konsumas elektron, nur kiam oni ŝanĝas la bildon, do Kindlo eĉ malŝaltita havas ion sur la ekrano. Kiam oni ricevas ĝin, sur la ekrano legiĝas instrukcio por konekti ĝin al elektro. Se oni ne jam konas tiajn ekranojn, oni povus kredi, ke oni legas alfiksitan plastan folion, ĝis oni konektas ĝin, kaj la bildo ŝanĝiĝas.

Elektronika inko estas tiel energiŝpara, ke Kindlo povas funkcii dum tuta monato inter reŝargoj de la akumulatoro. Jen unu granda avantaĝo de elektronika inko. La alia estas, ke ĝi facile legeblas ankaŭ en hela lumo, kaj (laŭ la sperto de multaj homoj) malpli lacigas la okulojn ol lumanta ekrano.

Kompreneble, elektronika inko havas ankaŭ malavantaĝojn kompare kun la likvakristalaj ekranoj hodiaŭ uzataj en tekokomputiloj kaj en la Ipado: ili ankoraŭ ne funkcias kolore, havas malpli da kontrasto, kaj oni bezonas relative longan tempon por ŝanĝi la bildon: ĉirkaŭ kvaronon da sekundo ĉe Kindlo. Tamen, por legi tekston oni ne bezonas koloron, kaj kvarono da sekundo por turni la paĝon apenaŭ ĝenas. Cetere, Kindlo ne havas tuŝekranon; oni iras al la sekva aŭ antaŭa paĝo per grandaj butonoj ĉe la randoj de la aparato.

Vortaroj kaj lingvoj

Mia Kindlo liveriĝis kun du vortaroj instalitaj: brita kaj usona. Oni elektas implicitan vortaron kaj poste, legante libron, oni devas nur movi montrilon al iu vorto sur la paĝo, kaj jen difino aperas sube aŭ supre. Per unu butonpremo oni saltas al la vortaro por legi la tutan artikolon pri la koncerna vorto. Eblas ankaŭ entajpi vorton per la eta klavaro sub la ekrano por trovi ĝin en la vortaro. Se oni ektajpas vorton, dum oni legas normalan libron, oni serĉas ĝin en tiu libro. Eblas ankaŭ traserĉi samtempe ĉiujn instalitajn MOBI-librojn, ĉar la Kindlo kalkulas indekson pri ili.

Ŝajne Kindlo iomete komprenas pri la gramatiko de certaj lingvoj: se oni serĉas pri „paren” en angla kaj germana tekstoj, kiuj ambaŭ enhavas la vorton „part”, ĝi trovas tiun vorton nur en la germana teksto. („Paren” aspektas kiel germana infinitivo. Komparu kun: sie sparen = ili ŝparas; sie spart = ŝi ŝparas.)

Mi eksperimentis per esperantlingva libro de FEL, kiu estas etikedita per „neniu lingvo”, ĉar Esperanto mankas en la koncerna listo, kaj la konduto estis iomete bizara: kelkaj finaĵoj estas ignorataj, sed laŭ kia sistemo, mi ne povas tuj diveni.

Tamen, oni ne devas zorgi pri tiaj detaloj. Mi spertis nenian problemon, kiam mi legis libron en Esperanto, kaj oni povas ankaŭ serĉi pri vorto, se ne estas supersigno en ĝi. Ĉu eblus aldoni esperantan vortaron, tiel ke ĝi funkciu tiel oportune kiel la anglaj vortaroj, tion mi ne scias.

Dosierformoj

Mi jam menciis „MOBI”: tio estas la speco de bitlibro, kiun oni povas legi per Kindlo (dosiersufiksoj: AZW, AZW1, MOBI, PRC). Kindlo povas legi ankaŭ PDF-dosierojn, kaj simplan tekston. Kelkajn aliajn dosierspecojn oni povas konverti per senpaga servo ĉe Amazon: oni sendas sian dosieron retpoŝte al speciala adreso, kaj la dosiero aperas en la Kindlo, konvertite, kiam ĝi venontfoje konektiĝas al sendrata reto. Mi kelkfoje uzis tiun metodon, eĉ kiam la dosiero ne bezonis konverton, ĉar estis pli oportune ol konekti USB-kablon, kio estus tamen preferinda, se temus pri grandaj dosieroj.

La nuna Kindlo ne povas legi EPUB-dosieron, eĉ ne per la konvertoservo. Oni kelkfoje asertas, ke tio estas granda malavantaĝo de Kindlo. Ĝi certe estas bedaŭrinda manko, sed oni notu, ke la libroj disponataj en nur unu formo (ekzemple nur kiel EPUB) ofte uzas iun proprietan sistemon por „administrado de ciferecaj rajtoj”, do ĉiuokaze estas legeblaj nur per specifaj aparatoj aŭ programoj. Dosierojn sen tiaj trukoj oni povas mem konverti de EPUB al MOBI per la libera programo Kalibro (Calibre), sed neniu garantias, ke tio ĉiam bone funkcios.

Ĉe MOBI-dosiero oni povas ŝanĝi la grandon de la literoj laŭplaĉe, kaj la teksto adaptiĝas al la ekrano. Ĉe PDF-dosiero la tekstaranĝo en Kindlo estas jam fiksita. Se la literoj estas tro malgrandaj, kiam la ekrano montras tutan paĝon, tiam oni povas zomi, sed tralegi zomitan tekston estas malpli oportune. La konvertoservo de Amazon povas konverti de PDF al MOBI, sed tia konverto supozeble ne ĉiam bone funkcias. Jen konsilo do por produktantoj de PDF-libroj: se vi volas helpi al legantoj per legoplatoj, ne metu tro da vortoj sur unu paĝo!

Milionoj da libroj

Amazon pretendas, ke per Kindlo oni havas aliron al pli ol miliono da senpagaj libroj, kaj pli ol duonmiliono da libroj aĉeteblaj de Amazon. Kompreneble la aliro al la Amazon-vendejo estas tre facila: „butikumi ĉe Amazon” estas unu el la bazaj funkcioj de Kindlo. Se oni mendas libron de Amazon, eĉ senpage, tiam ĝi aperas ne nur en la Kindlo-aparato, sed ankaŭ ĉe Kindlo-programo instalebla en multaj diversaj komputiloj, ankaŭ en Ipado. Se oni akcidente forviŝas aŭ perdas libron, oni povas reelŝuti ĝin, kaj la diversaj programoj komunikas inter si, tra la serviloj de Amazon, tiel ke oni povas malfermi libron kaj tuj trovi sin en la loko, kiun oni atingis per alia legilo. (Ĉu gravas al vi, ke Amazon povus spioni vian legadon?)

Mi ankoraŭ ne aĉetis libron por Kindlo, sed mi legis dekon da senpagaĵoj, inkluzive de esperantlingvaj libroj de Inko (Franko Luin). Unu el la libroj, kiujn mi legis, estis PDF-dosiero, kiun mi de multaj jaroj tenis nelegita en mia komputilo. Nur la eblo legi ĝin for de la komputilo instigis min eklegi ĝin finfine.

Ne pensu, ke legi libron per speco de poŝkomputilo estas io stranga, kion farus nur teknomaniulo. Amazon ne diras publike, kiom da Kindloj vendiĝis, sed oni divenas, ke temas pri ok milionoj en 2010, kaj ankaŭ la bitlibroj bone vendiĝas. En Usono jam 3 % de la librovendoj estas bitlibroj, kaj 14 % de venditaj bitlibroj estas amromanoj. En Usono ĉirkaŭ triono de bitlibroj estas legataj per Kindlo.

Ĉe kelkaj esperantaj libroj de FEL bitlibroj konsistigas 5 % de la vendoj, sed tiujn oni supozeble ne ofte legas per Kindlo, ĉar Kindlo ne furoras en la landoj, kie FEL havas multajn klientojn. Ĝis nun Amazon direktas sian Kindlon preskaŭ ekskluzive al la brita kaj usona merkatoj. En aliaj landoj furoras aliaj legiloj.

Kaj Ipado?

Ankaŭ per Ipado oni povas legi bitlibrojn. Por granda teknika PDF ĝi verŝajne estus multe pli bona legilo ol Kindlo. Sed por romano mi preferas Kindlon: pro la papersimila ekrano, pro la daŭro de la akumulatoro, kaj pro tio, ke oni povas tiel facile teni ĝin, eĉ per unu mano: eble pli facile ol paperan libron, ĉar Kindlo ne havas ĉarniron en la mezo.

Por mi Ipado plej utilas por rapide konsulti ion en la reto. Kvazaŭ magia libro ĝi sidas sur breto, de kiu oni povas preni ĝin, ŝalti ĝin kaj eklegi per ĝi retpaĝon, antaŭ ol tekokomputilo eklegus sian mastruman sistemon de la disko. Kiam la tekokomputilo estus preta por uzado, oni verŝajne jam trovis la serĉitan informon, malŝaltis la Ipadon kaj remetis ĝin sur la breton, preta por la sekva konsulto. Sed Ipado estas kvazaŭ granda konsultlibro, dum Kindlo similas poŝlibron.

Resume, do, mi ĝojas, ke mi havas ambaŭ.

Edmund GRIMLEY EVANS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07