MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

LINGVAJ PROBLEMOJ

Svislando: la arto interkompreniĝi

Svislando estas mozaiko de kulturoj. Pro tio lingvostudado konsistigas gravan parton de la ĝenerala instruado. Plie, la registaro kuraĝigas interŝanĝo-projektojn inter lernejoj el diversaj regionoj1. Dum tiuj renkontoj junuloj eltrovas interesajn strategiojn por komunikiĝi.

Sur interkultura limo

La lingva situacio de Svislando fontas el la kultura mozaiko ekzistanta en Eŭropo. De la Norda Maro ĝis Triesto (nord-orienta Italio) kuras limo, kiu pli-malpli sekvas la landlimon inter Germanio kaj Francio kaj dividas Svislandon en du partojn. Ĝi apartigas latindevenajn kulturojn disde ĝermandevenaj kulturoj2. La kulturaj diferencoj inkluzivas lingvajn: la ĝermanidaj popoloj parolas ĝermanidajn lingvojn (i.a. la germanan, frisan aŭ nederlandan), dum la latinidaj parolas latinidajn (francan, okcitanan, katalunan, italan ktp).

Svislando kuŝas sur la limo inter latinidaj kaj ĝermanidaj kulturoj. En orienta Svislando (70 % de la tutlanda loĝantaro) oni parolas regionajn formojn de la germana lingvo: tiun parton oni kutime nomas Alemanio. Okcidente de tiu limo oni trovas franclingvanojn – ni estas en Romandio (20 %) – kaj sude la ceteraj 10 % loĝantaj en Tiĉino estas itallingvanoj.

La germana estas ĝermanida lingvo; la franca kaj itala estas latinidaj lingvoj, do proksime parencaj inter si, sed sen reciproka komprenebleco. Tio sekvigas, ke svisoj kune devas daŭre maĉi, gluti kaj digesti interkulturajn problemojn. Plie oni ne forgesu, ke 23 % de la loĝantaro en Svislando konsistas el ne-svisaj civitanoj3.

La volo vivi kune

Ne ekzistas do svisa „nacio”; antaŭ jarcentoj la diversaj svisaj popoloj tamen decidis vivi kune. En la germana oni parolas pri Willensnation (memvola nacio). Sed praktike, ĉiu sviso sentas sin unue en rilato kun sia kantono. Por stimuli la tutlandan komunan senton oni organizas lingvoinstruadon de la najbara lingvo: la franclingvanoj lernas la germanan, la germanlingvanoj lernas la francan, la itallingvanoj lernas kaj la francan kaj la germanan.

Alitipa problemo estas, ke la ordinara lingvo de la germanlingvanoj fakte ne estas la germana, sed ja regiona dialekto. Ili penas paroli la germanan, la dialekto venas el la koro. Iu amdeklaro centprocente venos en la dialekto – same kiel insulto.

Interŝanĝoj

Por stimuli la komunan senton de aparteno je tutlanda nivelo, oni organizas lernejajn interŝanĝojn. Dum semajno, alemana (t.e. germanlingva) klaso iras al Romandio (franclingva), kaj la du klasoj kune studas en klasoĉambro, praktikas sportojn, vizitas muzeojn, promenadas en la naturo, komune preparas manĝojn. La vizitantoj unuope loĝas en la familioj de la gastiganta klaso. Poste okazas reciproka vizito al Alemanio.

Dum tiuj kunvenoj montriĝas problemo: la franclingvanoj, kiuj lernas la germanan, aŭdas la alemanan dialekton kaj nenion komprenas. Ĉu la alemanoj komprenas la francan lingvon de la romandoj? Ne tute, ĉar junuloj kutimas uzi ian slangon, kiu neniel estas la klasika lingvo de Molière. La rezulto estas mankohava komunikado.

En tia situacio naskiĝas tute spontane efika solvo: la romandoj ekuzas la germanan lingvon lernatan, kiun la alemanoj bonege komprenas, kaj reciproke la alemanoj uzas la lernatan francan lingvon. Tiu solvo, kiun la instruisto eĉ ne devas sugesti – ĝi venas aŭtomate – havas plurajn avantaĝojn.

Unue la parolanto povas ĝui plenan elekteblecon pri la vortoj: se li aŭ ŝi parolus sian denaskan lingvon, ekzistus la risko, ke la aŭskultanto ne konus iun diritan vorton. Ekzemple: la romandoj lernas „tial” = deshalb en la germana. Se la romanda lernanto deziras diri „tial” li aŭ ŝi diros deshalb. Se la alemano parolus la germanan, li aŭ ŝi povus diri daher, darum, deswegendeshalb, ĉar estas tiuj kvar vortoj kun la sama signifo „tial” en la germana lingvo. Konsekvence la romando havus unu ŝancon el kvar kompreni. Spontane la lernantoj uzas komunikmanieron, kiu solvas tiun problemon.

Dua avantaĝo estas la ritmo: lernanto de lingvo parolas malrapide kaj multe pripensas vortojn kaj gramatikaĵojn en sia kapo, antaŭ ol prononci ion. En okazo de uzo de fremda lingvo la parolanto decidas pri la ritmo de la parolado. Iu denaskulo parolus multe pli rapide kaj tio malfaciligus la komprenadon.

Tria avantaĝo estas, ke lernanto deziras provi, elprovi siajn kapablojn; kiam lernanto subite konstatas, ke ties diraĵo efikas, estas giganta ĝojo. Kaj tiu ĝojo nutras la motivadon en la lernado. Tiu fakto estas la kerna celo de tiuj klas-interŝanĝoj, kiuj havas ne nur lingvan aspekton, sed ankaŭ kulturan kaj socian aspektojn.

Kompreneble tiaj interŝanĝoj same okazas kun lernantoj el najbaraj ŝtatoj kaj eĉ kun ekster-eŭropaj gejunuloj.

Mireille GROSJEAN
1. La aŭtorino, mezlerneja instruistino pri lingvoj kaj fakulino pri interkultura edukado, estas delegito pri tiaj interŝanĝoj por sia kantono. (noto de la redaktoro)
2. Tio ne signifas ke Eŭropo konsistus el nur du grandaj kulturgrupoj. Pli oriente troviĝas alia limo dividanta la ĝermanidajn kulturojn disde la slavaj; ni ankaŭ ne forgesu la ekziston de ekz. la greka kulturo.
3. Oni ne forgesu ankaŭ, ke ekzistas trilingva kantono: Grizono. Tie oni parolas la germanan, la italan kaj la romanĉan, kiu ankaŭ estas oficiala svisa lingvo. Ankaŭ tiu estas latinida lingvo; ĝi havas nur ĉ. 35 000 parolantojn (1 % de la svisa loĝantaro).

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07