MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

ĈINIO

Akvomastrumado postulas grandegajn investojn

La akvomastrumado havas du aspektojn: la utiligo de la akvaj riĉfontoj kaj la malebligo de inundoj. Dum la lastaj jaroj ambaŭ ricevis nesufiĉan atenton de la ĉina registaro. Pro tio plejparto de la akvoutiligaj konstruaĵoj serioze difektiĝis aŭ ne estis ĝustatempe riparitaj, kaj pligraviĝis la akva poluado. Dum 2010 plurloke estis sekeco kaj inundoj. La registaro jam ekkonscias pri la urĝeco de sinteza plano.

El la tuta agrara areo de Ĉinio nur duono estas irigaciebla. La alia duono malhavas instalaĵojn de irigaciado kaj drenado kaj havas produktadon malaltan kaj malstabilan, kiu dependas de la naturaj cirkonstancoj. Multaj instalaĵoj funkcias nur je 40 % de sia kapacito. En la kampara regiono de la nord-okcidenta Ĉinio malofte videblas ekipaĵoj por akvoutiligo. El la gravaj pumpejoj 85 % urĝe bezonas renovigon.

Perdo pro katastrofoj

De la aŭtuno de 2009 ĝis aprilo 2010 en kvin provincoj de la sud-okcidenta Ĉinio estis forta sekeco, kiu alportis rektan ekonomian perdon de 20 miliardoj da juanoj (unu juano valoras proksimume 0,11 eŭrojn). Dum la somero de 2010 teruraj inundoj en la suda Ĉinio suferigis milionojn da popolanoj. La ekonomia perdo atingis 120 miliardojn da juanoj. Ankaŭ la akva malpuriĝo estas tre grava kaj kaŭzas perdon de pli ol 500 miliardoj da juanoj, preskaŭ 4 % de la malneta enlanda produkto de 2010.

Nova registara politiko

La registaro donos al la akvomastrumado pli gravan lokon en la ŝtata strategio. Laŭ tiu nova politiko, la Ŝtata Konsilantaro decidis dum 2011 investi 400 ĝis 500 miliardojn da juanoj en ĝin. Ankoraŭ pli gravas, ke estas longdaŭra politiko kaj ke dum la venontaj dek jaroj la totala investo povas atingi kelkmil miliardojn da juanoj. Ankaŭ la 12a kvinjara plano (2011-2015) preskribas rigoran administran sistemon rilate al akvoutiligo. Fundamentaj konstruoj iom post iom solvos la problemon de poluado.

MU Binghua

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mu Binghua el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07