MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

Labirinto en ĉina loĝkvartalo

Mi veturis per vagonaro kun mia amiko Mario De Menezes, vickonsulo de Brazilo en Germanio. Ni ĉeestis en la festo, okaze de la sepdekjara jubileo de nia amiko Kanjo Kanev – prezidanto de Esperanto-societo en urbo Galabovo. La vagonaro veturis, kaj ni konversaciis. Pli ĝuste Mario parolis – mi aŭskultis. Li rakontis pri la landoj, en kiuj li estis konsulo – Japanio, Germanio, Nikaragvo. Kun intereso mi aŭskultis lin kaj imagis tiujn ekzotikajn forajn landojn.

– Mi estis en diversaj landoj kaj spertis neordinarajn travivaĵojn – rakontis Mario – sed iam en mia vivo mi travivis teruron. Tio okazis en Ĉinio.

Mario eksilentis, kvazaŭ li enpensiĝus aŭ eble li denove eksentus la teruron, pri kiu li deziris rakonti.

La vagonaro veturis tra arbaro. La arboj estis maldikaj, altaj, klinitaj verŝajne pro la ventoj, sed iliaj branĉoj estis enplektitaj. Nun, aŭtune, la branĉoj estis nudaj, sen folioj, kaj similis al homaj brakoj, tenantaj forte unu la alian. La arbotrunkoj ne estis grandaj, sed la branĉoj estis longaj kaj tiel forte enplektitaj, kvazaŭ ili tenus sin kaj kontraŭstarus al la ventoj. Mario same rigardis tra la fenestro. Unuan fojon li estis en Bulgario, kaj ĉio ĉi tie vekis lian intereson. Mi ne sciis, pri kio li meditis en tiu momento, sed lia vizaĝo esprimis scivolemon kiel ĉe infanoj. Laŭ mi Mario aspektis iom strange. Malalta, li similis al knabo, malgraŭ ke li estis preskaŭ sepdekjara. Lia vizaĝo brunis, vizaĝo de mulato, kaj en liaj nigraj brilaj okuloj ludis flametoj.

– Ĉinio estas neordinara lando – daŭrigis Mario kaj alrigardis min per siaj varmaj bonaj okuloj. – Mi gastis ĉe mia amiko Li Ŝen en Tan Sen, urbo proksima al Pekino. Ni, la esperantistoj, havas multajn amikojn en la tuta mondo. Li Ŝen renkontis min, kaj per taksio ni veturis al lia hejmo en malproksima loĝkvartalo. Unuan fojon en la vivo mi vidis similan loĝkvartalon.

La taksio haltis antaŭ granda pordo. Li Ŝen malfermis la pordon, kaj ni eniris vastan korton. De placo proksime al la pordo komenciĝis multaj stratoj, kaj sur la du flankoj de la stratoj viciĝis dometoj, kiuj similis unu al alia kiel ĝemeloj. Ni ekiris laŭ unu el la stratoj kaj post cent aŭ ducent metroj ekstaris antaŭ la domo de Li Ŝen. Ni eniris. La edzino kaj du filinoj de mia amiko bonvenigis min kore kaj afable. La edzino tuj preparis teon, kaj mi kun Li Ŝen eniris etan ĉambron kaj komencis konversacii. Ni parolis pri Brazilo, Ĉinio, Esperanto, pri niaj amikoj el diversaj landoj. Mi rakontis pri miaj multnombraj veturadoj. Li Ŝen estis instruisto pri historio kaj detale klarigis al mi la historion de Ĉinio. Mi ne eksentis, kiam komencis vesperiĝi. Mi devis reveni en la hotelon. Li Ŝen akompanis min al la granda pordo ĝis la ĉefa strato kaj haltigis taksion. Ni adiaŭis unu la alian, kaj mi eniris la taksion. Eble mi veturis unu aŭ du kilometrojn kaj subite konstatis, ke mi estis forgesinta mian tekon en la domo de Li Ŝen. Mi portis valizeton kaj tekon, sed evidentiĝis, ke la tekon mi forgesis. Mi petis la ŝoforon, ke ni revenu. Li revenigis la taksion kaj lasis min antaŭ la granda pordo.

Mi eliris el la aŭto, malfermis la pordon kaj eniris la vastan korton. Jam tute vesperiĝis. Mi ĉirkaŭrigardis kaj hezitis, sur kiun straton mi ekiru por atingi la domon de Li Ŝen. Nenie videblis homo. Kelkajn minutojn mi staris, finfine elektis unu el la stratoj kaj ekiris. Mi iris kaj ĉirkaŭrigardis. Ĉiuj domoj estis ege similaj, kaj mi ne rekonis la domon de mia amiko. Antaŭ dometo mi haltis, rigardis, meditis, kaj mi provis diveni, ĉu ĝi estas la loĝejo de Li Ŝen. Mi provis rememori iun detalon, kiun eble mi rimarkis, kiam mi estis ĉi tie kun Li Ŝen, sed vane. Neniam en mia vivo mi vidis domojn tiel similajn unu al alia.

Iu domo ŝajnis al mi, ke estas la domo de Li Ŝen, kaj mi proksimiĝis al la pordo, sed antaŭ ol mi premis la butonon de la sonorilo, en la domo ekbojis hundo. Ne – diris mi – tio ne estas la loĝejo de mia amiko; li ne havis hundon. Mi daŭrigis laŭ la stratoj, kaj pli kaj pli mi konfuziĝis. Mi ne nur ne trovis la domon de Li Ŝen, sed jam ne povis eliri el tiu ĉi labirinto, kaj mi ne sciis kion fari. Nenie videblis homoj; estis kvazaŭ neniu loĝus ĉi tie. Subite mi rimarkis homan silueton kaj ekiris al ĝi. Kiam mi proksimiĝis, mi vidis maljunulinon, kiun mi provis alparoli, salutis ŝin angle, sed ŝi ektimis kaj rapide kaŝis sin en iu el la domoj. Ŝi eĉ ne alrigardis min.

Mi restis sola sur la strato, senhelpa, senreviĝinta. Mi haltis por priprensi la situacion. De la vagado mi lacis, ŝvitis, kaj mia koro batis kiel la koro de timigita leporo. En tiu ĉi stranga ĉina loĝkvartalo kun sennombraj stratoj kaj dometoj, similaj unu al alia kiel du akvogutoj mi estis tute sola. La nokto kvazaŭ iĝis pli obskura, kaj ŝajnis al mi, ke mi iras en inko, la aero mucidis kaj pezis. Ie-tie lumis palaj strataj lampoj, sed ili ne donis al mi esperon. Nevole mi turnis min, kaj teruro min obsedis. Kelkaj junuloj rapide proksimiĝis al mi. Tuj mi eksentis, ke okazos io malbona. Mi provis rapidigi miajn paŝojn, malgraŭ ke mi ne sciis, en kiun direkton mi iras. Preskaŭ mi ekkuris, sed la junuloj atingis min. Unu el ili montris tranĉilon, kiu ekbrilis kiel serpento ĉe la limona strata lumo. Eble la junuloj rimarkis, ke mi vagas sencele tra la stratoj, ke mi estas fremdulo, sola. Unu el la junuloj diris ion ĉine. Intuicie mi komprenis, ke li deziras mian monon. Tuj mi metis manon en la poŝon por elpreni mian monujon. Mi pretis doni ĉion al ili, kaj en ĉi terura momento mi ekdeziris nur, ke mia amiko, Li Ŝen, tuj venu ĉi tien. Profunde mi kredis, ke se li estas vera amiko, li nepre venos kaj savos min. Forte mi kredis je nia amikeco. Mi esperis, ke pensante, mi transdonos miajn pensojn al li kaj ĉi-momente li komprenos, ke mi estas en danĝero.

Kaj ho miraklo! Ĉe la fino de la strato aperis viro. La junuloj forkuris. La viro rapide proksimiĝis, kaj mi ne povis kredi, kion miaj okuloj vidas. Li estis Li Ŝen. Li vere eksentis, ke io terura okazas al mi, kaj li venis helpi min.

Eĉ hodiaŭ mi ne povas klarigi, kiel mi sukcesis per la pensoj alvoki mian amikon helpi min en la danĝera terura momento.

Mario eksilentis kaj alrigardis eksteren tra la fenestro. Li verŝajne observis la enplektitajn branĉojn de la arboj, kiuj similis al homaj brakoj, tenante forte unu la alian por kontraŭstari al la ventoj kaj ŝtormoj.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17