MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ĈINIO

Junaj virinoj for de la amo

Mia najbaro havas belan filinon pli ol 28-jaraĝan. La knabino ĉiam havis bonajn notojn en ekzamenoj, ĉu en elementa lernejo, ĉu en gimnazio. Fine ŝi sukcese trapasis ekzamenon por eniri universitaton. Ĝuste pro tio ŝiaj gepatroj fieris.

Antaŭ kvar jaroj la filino diplomitiĝis kaj pro ŝia bonedukiteco kaj saĝeco facile trovis kontentigan laboron ĉe granda kompanio. Certe ŝia salajro estas sufiĉe alta kompare kun tiuj de ŝiaj samgeneracianoj. Nun ŝi laboras en alia urbo kaj nur dum la printempa festo, la plej grava tradicia festo por ĉinoj, vizitas sian familion.

Sano

Lastatempe ŝiaj gepatroj maltrankviliĝas kaj eĉ ĉagreniĝas pri sia filino. Nek pro ŝia sano, nek pro ŝia laboro, sed pro ŝia nefianĉiniĝo.

Laŭ la ĉina leĝaro 20-jara knabino rajtas edziniĝi. Krome, laŭ la ĉina tradicio, 25-jara knabino jam estu edzino. Tamen nuntempe multaj junaj virinoj en tiu ĉi aĝo eĉ ne havas fianĉon, precipe en grandaj urboj. Amaskomunikiloj informas, ke en la ĉina ĉefurbo Pekino vivas ĉ. 650 000 virinoj needziniĝintaj. Preskaŭ ĉiuj estas saĝaj kaj bonedukitaj kaj havas bonajn laborkondiĉojn.

Fianĉoj

Ĉu la nombro de virinoj estas pli granda ol tiu de viroj en Ĉinio? Certe ne. Kial do junaj virinoj grandnombre ne trovas taŭgajn fianĉojn?

Esploris specialistoj, kiuj trovis, ke virinoj tiaj elstaris en siaj universitatoj kaj estas kapablaj en siaj laboroj. Tamen, lernante, ili atentis pli pri siaj studoj ol pri amikeco, aparte kun junaj viroj. Tiam, eklaborinte, ili konstatis, ke la plej bonaj viroj jam havas fianĉinojn kaj eĉ edziĝis. Restas nur viroj netaŭgaj.

Socio

La problemo ekzistas ne nur por familioj sed ankaŭ por la ĉina socio. Pro tio en Ĉinio multaj organizaĵoj nun aranĝas renkontiĝojn por tiuj, kiuj ankoraŭ ne geedziĝis. Tamen ŝajne la rezultoj ne aparte esperigas.

Okazas tiam konfliktoj en la familioj. Gepatroj murmuras al siaj filinoj pri edziniĝo; la filinoj sentas sin malfeliĉaj kaj ekloĝas for de siaj gepatroj. Krome en parkoj ofte videblas gemezaĝuloj, kiuj serĉas taŭgan junan viron por bofiligi.

Jen fenomeno pli kaj pli ofta ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en aliaj landoj: junaj virinoj for de la amo.

XU Jinming

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07