MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

OKCITANIO

Ni konservos la afiŝojn!

Milo da homoj – laŭ organizantoj – manifestaciis en decembro en Vilanòva de Magalona (Okcitanio), post kiam kortumo en Monpeliero verdiktis demeti okcitanlingvajn afiŝojn, kiuj anoncis la urbon al veturantoj.

Politikistoj lokaj, regionaj kaj eŭropaj, kaj reprezentantoj de kulturaj organizaĵoj de la tuta Okcitanio, kunvokitaj de la federacio de okcitanlingvaj lernejoj Calandreta, subtenis la urbestron Noël Segura, kiu decidis malobei la kortuman verdikton. Segura asertis, ke li apelacios kaj faros ĉion ajn, sed nenial demetos la okcitanlingvajn afiŝojn.

Katalune

Manifestaciantoj koncentriĝis antaŭ la urbodomo, sur kies balkono elstaris kopio de la afiŝoj malpermesitaj de la franca justico. Diversaj urbestroj kaj aliaj elektitaj politikistoj parolis france kaj okcitane. Tiuj de la katalunlingva departemento Orientaj Pireneoj parolis katalune.

Sub la voko „gardarem los pannèus” (ni konservos la afiŝojn) kaj „per la lenga occitana” (por la okcitana lingvo) manifestaciantoj marŝis ĝis unu el la afiŝoj ĉe eniro de la urbeto. Ili reiris en la urbodomon, kie aperitivo kaj manĝeto estis proponataj.

Ekstremnaciisma

La kortumo de Monpeliero akceptis la sintenon de la t.n. Respublika Movado por Publika Bono (Mouvement Républicain de Salut Public). Tiu ĉi franca organizaĵo, ekstremnaciisma, postulis la demeton de la tri okcitanlingvaj afiŝoj sub tiuj, kiuj anoncas la urbonomon en la franca lingvo Villeneuve lès Maguelone.

En sia verdikto diris la juĝisto, ke la franca estas la lingvo de la Respubliko kaj ke ĝi estas uzenda en ĉiuj publikaj informoj. Li opiniis krome, ke okcitanlingvaj afiŝoj kreas konfuzon al veturantoj alvenantaj en la urbeton.

Rekono

Manifestaciantoj postulis leĝon por la t.n. regionaj lingvoj kaj konstitucian rekonon de la lingva diverseco en la franca respubliko.

Francio ankoraŭ ne ratifis la Eŭropan Ĉarton pri Minoritataj Lingvoj, opiniante, ke ĝi kontraŭas la duan artikolon de la franca konstitucio. Tiu tekstas, ke la lingvo de la Respubliko estas la franca.

Ferriòl MACIP I BONET

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ferriòl Macip i Bonet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07